Tibeta
teatro en Zhaibung-templo
De la 30-a de junio ghis la 2-a de julio
estas tradicia festo de Tibet-nacio. En tiu festo oni trinkas
jahurton, kaj oni nomas ghin Jahurta Festo. Teatroprezentado estas
grava por la festo.
En la unua tago de la festo oni venas
al Zhaibung-templo por rigardi tibetan teatron.
La templo distancas 5 kilometrojn de
la nordokcidenta parto de Lhasa. Ghi estas la plej granda lamaejo
kaj en ghia plej prospera periodo vivis en ghi 7700 lamaoj. Prezentado
de teatro en Zhaibung havas longan historion.
Antau la 17-a jarcento la festo estis
pure religia. Disciplino de lamaismo ne permesas al lamaoj eliri
el la templo dum somero. Ili povis eliri el la templo nur post
finigho de fasto. Kaj tiam la popolanoj jam pretigis por ili multajn
manghajhojn kaj jahurton. Jen formighis la Jahurta Festo. La amuzado
iom post iom farighis prezentado de tibeta teatro, kaj teatraj
trupoj de diversaj lokoj de Tibeto venas al la templo por ludi.
Iom post iom la amuzado disvastighis de la templo al la popolo,
kaj oni prezentas tibetan teatron ankau en Nobu Lingka, sed la
aktivado nepre devas okazi en la templo en la unua tago de la
festo.
La teatrejo estas instalita en la korto
de la templo, kaj chirkaue estas duetagha klostro plena de monahhoj
kaj rigardantoj el diversaj lokoj. La korto estas kovrita de granda
blanka kanvaso, ke la sunradioj estas baritaj, sed sub la kanvaso
estas hele. En la mezo de la teatrejo staras tablo kun oblonga
ligna skatolo plena de hordeo kaj milio. Per tio la Tibet-nacianoj
esprimas sian deziron de richa rikolto kaj felicha vivo. Malantau
la tablo staras fosto, sur kiu pendas thanka, tradicia
tibeta pentrajho. Sur la pentrajho estas portreto de Tangdong
Jiebu (1385-1465), fondinto de tibeta teatro.
La teatraj trupoj prezentas lauvice.
Antau komenco de prezentado la trupanoj devas kulti la fondinton
por peti lian benon. La aktoroj simple alivestas sin kaj portas
maskon en blua, nigra au purpura koloro. Ilia danco estas fortmova.
La aktorinoj portas vestojn de helaj koloroj kaj plumforman chapon.
Iliaj dancmovoj estas mildaj kaj belaj.
Montrado de giganta bildo de budho
Montrado
de giganta bildo de budho estas tre grava aktivado de Zhaibung-templo
en la Jahurta Festo.
En la unua tago de la festo oni portas
la bildon el la templo sur monton kaj disvolvas ghin al la suno,
por ke la kredantoj kultu ghin. Oni montras la bildon fojon en
jaro, do estas feliche vidi la ceremonion de montrado de la bildo.
Antau la teraso por montrado kolektighas
multe da kredantoj, kaj multaj el ili bruligas artemiziajn foliojn
kaj la deklivo estas kovrita de fumo, kio faras misteran etoson.
Grupo da lamaoj eskortas flavan baldakenon al la teraso kaj starigas
ofertablon kaj supera lamao laute recitas sutron.
Post sutrorecitado komencighas la ceremonio
de montrado de budha bildo. Alia grupo da lamaoj venas al la teraso
kunportante gigantan rulon, malrapide disvolvas ghin kaj suprenruligas
la flavan silkon kovrantan la bildon, kaj la portreto de budho
iom post iom montrighas en la suno. La monahhoj kaj kredantoj
genuighas kaj kultas la portreton kaj multaj prezentas hadaon
(longa blanka silka rubando, en esprimo de respekto) kaj kunmetas
la manojn preghante por peti benon.
Nobu Lingka en gaja festo
Antau
200 jaroj Nobu Lingka estis sovagha herbejo frekventata de sovaghaj
bestoj. Poste tie aperis palaco kaj Dalai-lamaoj prenis ghin somerumejo.
La nuna Nobu Lingka areas 360 mil kvadratajn metrojn. En la parko
estas altaj arboj, belaj florbedoj, pavilonoj, kioskoj k.s.
Antaue ghi estis la Somera Palaco de
Dalai-lamaoj, kaj altaj chirkaumuroj kaj pordoj disigis ghin de
ordinaraj popolanoj. Ghi estis malfermita al la publiko post la
Paca Liberigo de Tibeto en 1959. La plej rigardinda artajho de
Nobu Lingka estas fresko, kiu ampleksas chiujn stilojn de freskoj
en aliaj temploj. En la Jahurta Festo Nobu Lingka farighas pli
vigla. Standoj vendas tre diversajn memorajhojn kaj manghajhojn.
Malantau la komerca areo estas tereno
por teatroludo. Tie ne estas scenejo, sed nur necesa spaco cirkle
chirkauita de rigardantoj frue venintaj. La malfrue venintaj devas
stari post ili. La prezentado estas simila al tiu en Zhaibung-templo,
sed la rigardantoj chefe estas tibetaj popolanoj, han-naciaj turistoj
kaj fremdlandanoj. La alilokanoj ne komprenas la tibetan lingvon,
sed ili montras grandan intereson pri la teatro.
En la parko ekskursantoj starigas tendojn
au chirkauigas certan spacon per toloj kaj havas sian provizoran
hejmon. En la “hejmoj” la ekskursantoj en festaj kostumoj
manghas, ripozas, auskultas muzikon el magnetofono, tetrinkas
kaj interbabilas, kaj infanoj gaje distrighas sur tapisho au herbejo.
La tuta parko estas saturita de gajeco.
|