Tibeto,
loko plena de misteroj, allogas per grandioza natura kreajho el
imponaj neghaj montoj, senlimaj pashtejoj, charmaj lagoj kaj gustoplena
kulturo de la nacio. Chu chinaj, chu fremdlandaj turistoj, chiuj
gravuris la lokon en sian memoron.
Palaco sur plej alta loko de la mondo
En Tibeto trovighas 60 belvidejoj kun
Lhasa kiel centro. La periodo de majo ghis oktobro estas la plej
bona sezono por turismo en Tibeto. Aeroplano estas la plej tauga
trafikilo por veni al Tibeto. Oni povas preni Pekinon, Chengdu
kaj Xi’an startpunktoj de sia flugo. La loko estas atingebla
ankau per auto, sed tio estas temporaba, kaj krome ofte okazas
terfalo che autovojo, tial flugo estas rekomendinda.
Lhasa alte sidas 3650 metrojn super la
marnivelo kaj la aero estas oksigenmanka. Unuafojaj vizitantoj
suferas de kapdoloro kaj anhelo pro alpa reakcio. Veninte en Tibeton,
oni unue devas fari necesan ripozon por sin konformigi al la medio,
fari profundan spiradon, preni legomojn kaj fruktojn pli ol viandon,
multe trinki akvon kaj abstini de tabako kaj alkoholajho.
En Lhasa estas 8 vidindaj pitoreskejoj:
Potala-palaco, temploj Jokhang, Culakhang, Zhaibung, Sera kaj
Gandain, Ghardeno Nobu Lingka kaj Drakoregha Lago. Potala kaj
Jokhang estas la plej famaj el ili.
Potala-palaco sidas sur la Rugha Monto
nordokcidente de Lhasa, en absoluta alteco de 3700 metroj. Ghia
chefa parto el 13 etaghoj altas 117 metrojn.
La meza parto de Potala estas rugha,
kaj ghiaj ambau flankoj kaj malsupra parto estas blankaj. Ghia
tegmento surhavas multajn orajn ornamajhojn, kaj la drasta kontrasto
de blanka kaj rugha koloroj faras la palacon kvazau shvebanta
nubofloko sur la lazura chielvolbo. La rugha parto de Potala estas
nomata Rugha Palaco, en kiu konservighas oraj stupaoj kun relikvoj
de forpasintaj Dalai-lamaoj. La orienta blanka parto estas Blanka
Palaco, kie estas loghejo de Dalai-lamaoj kaj ejo por religia
ceremonio. En la okcidenta blanka parto estas cheloj de lamaoj
kaj monahhoj. La malsupra blanka parto estas Budho-sunumejo, kie
oni pendigas gigantan budhan portreton en religiaj festoj.
Interne
de la fronta pordo de la palaco estas vasta teraso, kie sin amuzis
Dalai-lamaoj kaj aristokratoj. Chirkau la teraso estas klostro.
Okcidente de la teraso estas ligna shtuparo kondukanta al la halo
de la palaco. La shtuparo ne estas longa, sed kruta. La meza parto
estis uzata ekskluzive de Dalai-lamao, kaj chiuj aliaj rajtis
iri nur sur ambau flankoj. Antau la pordo estas largha koridoro
kaj sur la muroj estas grandaj freskoj en totala areo de 50 mil
kvadrataj metroj.
La relikvoj de la forpasintaj Dalai-lamaoj
konservighas en oraj stupaoj en la Rugha Palaco. Kutime Tibet-nacianoj
ne konservas kadavrojn de mortintoj, sed kremacias au metas la
kadavrojn en riverojn. Sed ili praktikas stupaan sepulton por
vivaj budhoj. Kiam tiuj forpasis, oni shmiris la kadavron per
salo por senakvigi ghin. Poste la kadavro shmirita per diversaj
aromaj drogoj estis enmetita en oran stupaon. Nun en la Rugha
Palaco estas 8 oraj stupaoj kun relikvoj de la 5-a kaj 7-13-aj
Dalai-lamaoj. La stupaoj estis tegitaj per oro kaj inkrustitaj
per abundo da ornamajhoj el perloj, jado, smeraldo, agato, oro
kaj arghento. En la halo estas multaj freskoj pri ilia meritoplena
vivo. La 13-a Dalai-lamao ghuis plej altan respekton kaj lia stupao
surhavas pli ol 200 mil perlojn.
La Blanka Palaco estas loko por loghado
kaj sutrorecitado de Dalai-lamao. La suda flanko de lia dormochambro
estas granda vitro kaj estas hele ene, tial oni nomas la lokon
Sunluma Halo. La chambro estis meblita lau origina aspekto kaj
la ornamo estas tre luksa.
Potala-palaco estas la plej sankta loko
por la tibetaj lamaistoj kaj ankau plej valora trezoro de la china
popolo. La china registaro difinis ghin shtatnivela protektenda
historia restajho.Krome ghi estis enskribita en la “Liston
de Mondaj Kulturaj Heredajhoj”. Ghi estas simbolo de Tibet-nacio.
Jokhang-templo
Jokhang-templo
situas en la mezo de la malnova urboparto de Lhasa. Ghia konstruado
komencighis en Tang-dinastio, antau 1350 jaroj. Ghi estas la plej
malnova templo en Lhasa. Sur la dekstra muro de la enirejo estas
fresko, kiu detale rakontas la konstruadon de la templo.
La templo estas ankau centro de gravaj
religiaj aktivadoj de Tibeto. Kiam la 5-a Dalai-lamao starigis
sian reghimon, lia registaro havis sian sidejon en la supra etagho
de la templo. Tie okazis gravaj politikaj kaj religiaj aktivadoj.
En la chefa halo estas orumita statuo de Shakjamunio en la agho
de 12 jaroj, kiun princino Wencheng alportis de Chang’an,
chefurbo de Tang-dinastio, al Tibeto, kiam shi venis al Tibeto
por edzinighi al Songtsan Gambo, reganto de Tibeto. En flanka
halo estas statuoj de Songtsan Gambo kaj liaj edzinoj princino
Wencheng kaj nepala princino Bhributi. En la templo konservighas
granda nombro da valoregaj historiaj restajhoj ekde Tang-dinastio.
La templo estas konstruajho de plej
prospera periodo de Tibeto kaj plej frua konstruajho de ligna
strukturo. La templo havas 4 etaghojn kaj oran tegmenton. La templo,
ghia ora tegmento kaj ghiaj konzoloj estis faritaj en arkitekturo
de Han-nacio, sed ghiaj fuortoj kaj dekoracio estis faritaj en
tibeta arkitekturo. Kaj 103 lignaj bestoj kaj sfinksoj sub la
dua kaj tria aleroj de la chefa halo montras nepalan kaj hindan
stilon. En la chefa halo staras 20 grandaj kolonoj kun delikate
gravuritaj cignoj kaj elefantoj.
En la unua tempo Jokhang estis konservejo
de sutroj kaj kultejo de budhoj, char tiam neniu bonzighis en
Tibeto. Poste oni senchese plivastigis ghin kaj aldonis korton
kaj klostron kaj kelkaj monahhoj prizorgis ghin. Ili apartenis
al neniu skolo, sed chiujare okazigis ceremonion kaj inicon al
Dalai-lamaoj kaj Banchen Erdini.
En Tibeto estas budhistoj plej piaj
en la mondo. En Lhasa oni ofte vidas ordinarajn pilgrimantajn
Tibet-nacianojn, kiuj adorklinighis en chiu tria pasho. La turistoj
ne povas kompreni, kiel vertopalpo de vivaj budhoj al religiuloj
povas ilumini kaj saghigi ilin, sed trankvila litaniado kaj delikata
aromo de incenso donas pacan etoson.
|