|
|
Akvo falas en glacie borderita Hukou |
Chielarko formighinta pro akvofalo |
|
|
Glacia ponto |
Glaciaj blokoj shtopas la akvocisternon de Hukou. |
Komence de 2003 aperis multe da glaciaj
"skulptajhoj" che la akvofalo de Hukou en la meza parto
de la Flava Rivero. La Hukou-a Akvofalo mughanta en la ordinaraj
tagoj nun aspektas aplombe: Akvo tondre falas el fendoj inter
diversformaj glaciaj blokoj, similaj al stalagmitoj, kaj la disshprucantaj
akveroj vidigas chielarkojn en la sunlumo kaj sub la akvofalo
formighis bela glacia ponto. Lokanoj konigis, ke la Flava Rivero
farighas klara en decembro kaj glaciighas nelonge post tio. La
glaciaj blokoj movighas lauflue de la supra parto de la rivero,
kiujn oni dispecigas por glatigi la navigacion, kaj shtopas la
akvocisternon de Hukou, tiel ke formighas diversaj mirindaj pejzaghoj.
Oni diris, ke la chi-jara konstanta malvarmo en norda Chinio glaciigis
la Flavan Riveron en 1500-kilometra parto kaj multege da glaciaj
blokoj haltis en Hukou, pro kio la akvofluo estis plej malgranda
en la pasintaj 10 jaroj.
|