Oni
ofte diras, ke en la chielo estas la paradizo, sur la tero estas
Suzhou kaj Hangzhou. Tio priskribas la belecon de la famkonataj
urboj.
Suzhou
Suzhou
de Jiangsu-provinco en orienta Chinio ghuas apartan renomon pro
siaj pitoreskaj ghardenoj.
La ghardenoj ne estas grandaj, sed fascinaj
pro sia delikata pejzagho kun montetoj, lagetoj, pavilonoj, terasoj,
koridoroj kaj turoj.
La Pavilono de Ondetoj plezurigas per
sia serena pejzagho kaj simpla arkitekturo. Ghin konstruis antau
pli ol 900 jaroj klerulo Su Zimei, kiu jhus perdis sian oficialan
pozicion kaj decidis acheti malgrandan terpecon en Suzhou por
konstrui loghejon. La loko, kiun li elektis, estis konata pro
sia beleco. La ghardeno estas bona ekzemplo kunordigi la naturan
pejzaghon interne kaj ekstere. Longaj koridoroj sekvas la bordojn
de la verda lageto tuj ekster la ghardeno. Promenante laulonge
de la eksteraj flankoj de tiuj koridoroj, oni sentas sin kvazau
parto de la pejzagho ekster la ghardeno. Turninte al iliaj internaj
flankoj, tra la fenestroj de la brikmuro oni povas vidi arbojn,
bambuojn kaj florojn meze de rokghardenoj kaj pavilonoj interne
de la ghardeno.
La Leona Bosko estis konstruita en Yuan-dinastio
(1279- 1368). Malgranda ghi estas tre rafinite projektita kaj
imago-veka. Enirinte la ghardenon, oni trovas shtonojn en diversaj
interesaj formoj. Ili estas kvazau leonoj kushantaj, sidantaj,
shtelvagantaj, starantaj sur malantauaj piedoj, chirkauprenantaj
pilkon el silkstrioj.
La
Ghardeno de la Humila Administranto, la plej granda en la urbo,
estas distingigha. Ghi konstruighis en Ming-dinastio (1368-1644)
kun tri partoj: orienta, okcidenta kaj centra. La ghardeno en
la centro estas la plej pitoreska. Chi tie oni povas sidi en la
Pavilono de Malproksima Aromo apud lotuslageto. La pavilono, ankau
nomata la Kvar-flanka Pavilono, estas chiuflanke malferma al la
ghardeno kaj ghiaj multaj aliaj pavilonoj, rokghardenoj kaj zigzagaj
pontoj. Lau la bordo de la lotuslageto staras salikoj, kiuj helpas
krei etoson de paco kaj izoleco. Veninte al supro de monteto laulonge
de sinua vojeto, oni vidas lignan tabulon kun surskribo: “Inter
Montfloroj kaj Sovaghbirdoj”. Ambauflanke estas antiteza
versparo. Maldekstre: “La arbaro pli serenas dum cikadoj
chirpas.” Dekstre: “La monto pli apartighas kiam birdoj
kantas.” La kaligrafajho estas de Wen Zhenming, famkonata
pentristo de Ming-dinastio. Belaj brikskulptajhoj kaj reliefoj
ornamas la murojn de multaj el la konstruajhoj. La subtila beleco
de la Ghardeno de la Humila Administranto, ghiaj charma ghardenarkitekturo
kaj abundo de elegantaj artajhoj kaptas parton de la memoro de
la vizitanto.
La Ghardeno por Malrapidado estis konstruita
en Qing-dinastio (1644-1911) kaj okupas tri hektarojn. Serpentumas
tra la tuta ghardeno 700 metrojn longa koridoro, sur kies muroj
abundas shtonskulptajhoj kaj fenestroj.
En la ghardeno estas “Ankorau Alia
Vilagheto”; zigzaga vojeto kun krad-tegmento kun vinberujoj.
Laulonge de la tuta vojeto estas centoj da potoj kun floroj kaj
arboj, iuj el kiuj jam aghas 300 jarojn. La Ghardeno por Malrapidado
fieras pri sia posedo de la plej granda roko en Suzhou. Ghi altas
je ses kaj duona metroj, pezas je kvin tunoj kaj estis transportita
de la lago Taihu antau 400 jaroj. Pro sia alteco kaj formo ghi
estis nomata La Nubokovrita Pinto. Kalkshtonegoj, kiel tiu chi,
estis elfositaj el montoj chirkau la lago kaj subakvigitaj en
ghi ghis ili akiris per erozio strangajn formojn kun kavajhoj
kaj sulkoj. Rokoj tieaj estas uzataj en aranghoj de pejzagho en
multaj famkonataj ghardenoj tra la lando.
La plej malgranda el la ghardenoj en
Suzhou estas la Fishista Ghardeno. Ghia origina posedanto, deklarante
sin indiferenta al politiko, titolis sin fishisto.
Sur tiu chi terpeco de duona hektaro
konstruighis malgranda bambukabano, kiu servis kiel studejo. Ghi
estas ornamita per palacaj lanternoj kaj kaligrafajh- kaj pentrajh-rulajhoj.
Antau ghi abunde kreskas peonioj. Plej charma estas la korteto,
nur du metrojn largha, apartigante la studejon de la malantaua
muro. Bambuo, banano kaj eriko kreskas en chi tiu ghardeneto meze
de artefaritaj rokoj kaj montetoj. La tri fenestroj de la studejo
enkadrigas la ghardenon en chinajn pejzaghpentrajhojn.
Hangzhou
Hangzhou, chefurbo de Zhejiang-provinco
en orienta Chinio, allogas aparte per sia Okcidenta Lago, kiu
havas areon de ses kvadrataj kilometroj. En la forajho la akvo
kunfandighas kun la chielo kaj en la lago staras tri insuletoj
— Eta Yingzhou, Lagmeza Pavilono kaj Ruangong-Insuleto.
Chirkaue estas arbara zono kaj floroj. En la ombraj verdajhoj
sin kashas pavilonoj, vilaoj kaj belvidejoj. La montoj senescepte
estas malpli ol 400 metrojn altaj, tamen ne mankas al ili groteskaj
rokoj, grotoj, kvietaj arbaroj kaj riveretoj.
Chirkau
la lago estas 10 famaj vidindejoj kun bela nomo. Santanyinyue
estas unu el ili. La vidindejo, konsistantaj el tri shtonaj pagodetoj
apud la insuleto Malgranda Yingzhou en la lago, estis konstruitaj
en 1089. La pagodetoj globformaj altas 2 metrojn kun elipsoida
shtona soklo kaj kalabas-forma supro. La globa korpo ornamita
per reliefoj havas 5 rondajn truojn. En la Autunmeza Festo, oni
lumigas kandelojn interne de la pagodoj, kovras la truojn per
diafana papero, kaj la milda lumo falas sur la akvon, kio impresas
kiel malgrandaj lunoj. Kiam la luno levighas ghis la zenito, la
lumoj de la luno kaj kandeloj kaj la lumo reflektita sur la akvo
kunfandighas en harmonian tuton.
Krome
ankau la pagodo Liuhe sur la Yuelun-monto apud Qiantang-rivero
estas shtata vidindejo. La pagodo konstruita en la jaro 970 havis
9 etaghojn kaj lampon che la supro. Ghi tamen estis plurfoje bruligita
en la historio. Ghia lastafoja riparado estis plenumita en 1899.
La pagodo kun multaj etaghoj kaj densaj tavoloj da aleroj estis
tute el brikoj kaj ligno. Ekstere ghi aspektas 13-etagha, sed
interne ghi havas nur 7 etaghojn. Spirala shtuparo kondukas al
la plej supra etagho. Chiu etagho havas en la mezo shtonan soklon
kun gravuritaj dioj, homoj, floroj, birdoj kaj bestoj. Che la
anguloj de la alero pendas feraj tintiloj, kiuj bele sonas en
vento. Sur la pagodo oni povas ghui imponan panoramon: La largha
rivero Qiantang fluas de okcidente orienten, kun fama Qiantang-pontego
super si, kvazau bela chielarko. Diversaj shipoj punktas la riveron.
Nordokcidente
de la lago estas antikva templo Lingyin, tre fama sude de Yangzi-rivero.
La templo konstruita en la jaro 326 havis en sia plej prospera
tempo 9 turojn, 18 pavilonojn, 72 halojn kaj 3 mil monahhojn.
Kaj ankau nun oni povas percepti la pasintan imponecon de la templo.
En la halo de Chiela Regho de la templo
staras bodisatvo Skanda skulptita el sola kamforarba trunko. La
valorega skulptajho jam aghas pli ol 700 jarojn.
En la chefa halo de la templo majestas
statuo de Shakjamunio alta je 19.6 metroj kaj skulptita el kamforligno.
Sur la dorsa flanko de la halo estas fea monto kun 150 grandaj
kaj malgrandaj versimilaj budho-statuoj en diversaj pozoj.
Kontrau la templa enirejo estas la pinta
monto Alfluginta Monto. Sur la monto elstaras multaj groteskaj
rokoj. Legendo diras, ke la monto devenas de Hindio.
Antaue sur la Alfluginta Monto estis
72 grotoj, kaj nun restas el ili nur malmultaj. Unu el ili estas
groto Shexu. De kie oni povas vidi supre sur la plafono nur lumstrion.
Jen la fama vidindejo Fendo da Chielo.
La Alfluginta Monto estas ankau unu
el la fontoj de grota skulpturo de la sudo de Chinio. En la grotoj
kaj sur rokmuroj de la monto estas 330 shtonaj statuoj chizitaj
en la periodo de la mezo de la 10-a jc. ghis la komencaj jaroj
de la 14-a jc. La plej alloga el la statuoj estas tiu de budho
Majtreja, kiu chiam ridas sidante kun nudaj brusto kaj ventro.
La skulptajho kun alta arta valoro de Song-dinastio (960-1279)
estas la plej granda statuo en la groto.
Hangzhou havas ankau siajn fame konatajn
manghajhojn, restoraciojn kaj silkojn, kiuj ghuas bonan reputacion
en la mondo.
|