En
la provinco Shandong estas Taishan-monto, kiun la chinoj honoris
kiel “Unuan monton de Chinio”. Dum longa tempo la
chinoj havis grandan respekton al la monto kaj imperiestroj de
multaj dinastioj pilgrimis al ghi por kulti ghin. Kaj 150 kilometrojn
norde de Pekino estas Kokeriko-monto, kiun oni nomas Malgranda
Taishan-monto, ke ghi estas tre simila al Taishan en geografio
kaj topografio. Urbanoj, kiuj tedighas de bruado en la urbo kaj
volas havi kvietan lokon por sin malstrechi, shatas tiun ne tre
malproksiman kaj charman pitoreskejon. Tie ili ghuas kvietecon
kaj havas la shancon foti scenojn de la vivo de ordinaraj montanoj.
Kokeriko-monto
La monto altas 1128 metrojn kaj sur la
apika klifo staras kolosa shtono simila al kokerikanta koko. La
bekon, la kreston, la voston, la plumojn… estas klare distingeblaj.
Sur la monto oni vidas vertikalajn shtonojn, profundajn valojn
kaj montpintojn vualitajn de nebulo kaj zonitajn de nuboflokoj.
En densa arbaro sin kashas temploj kun rugha chirkaumuro kaj verda
tegmento. De tempo al tempo audighas kanto de birdoj. Multaj imperiestroj
vizitis Kokeriko-monton. Imperiestro Kangxi (1654-1722) dufoje
vizitis la monton kaj asignis grandan sumon da mono al riparado
de temploj. Pro tio plifamighis la monto.
Sub la monto estas arkado. Ghi estas
pasejo de la monto. En shvitego ni atingis la montosupron kaj
vidis pavilonon sur la trairejo kun surskribo “Suda Chiela
Pordo”. Trairinte la pordon, ni vidis malgrandan ponton.
Sur la ponto ni audis sibladon de vento, sed ne sentis la blovon.
Sur la ponto estas shtopita truo. Se oni formovas la shtopantan
shtonon, elblovas vento. Mi ne povas solvi la enigmon. Kaj trans
la ponto estas ruinoj el disfalintaj muroj kaj shtonaj fundamentoj,
kiuj notis la riparadon de la temploj. Sur la Belvedero de Sunlevigho
mi vidis riverojn Yanghe kaj Sangkan, kiuj serpentumas en malproksimo
kaj kunfluas en la sudoriento. Fine la fluo eniras en la akvokonservejon
Guanting nordokcidente de Pekino. La akvokonservejo glimbrilas
en la suno kiel giganta smeraldo. Sub la monto preteriras fervojo
kaj etendighas shtuparkampoj kaj arbaroj. Tie trovighas ankau
antikva poshtejo, plej granda en Chinio.
Antikva poshtejo Kokeriko
En la antikveco poshtejo en Chinio estis
ripozejo por heroldoj, kaj la poshtejo Kokeriko estas la plej
granda, plej kompleta kaj plej bone konservita ghis nun en Chinio.
Ghi situas sub Kokeriko-monto apud Yanghe-rivero. La poshtejo
estis konstruita en 1219 kaj rekonstruita kaj plivastigita en
1420.
La
poshtejo ludis gravan rolon en la historio de la china poshto,
ke pro ghia grava strategia situo oni faris ghin urbeto. Tie estis
oficejoj por poshteja estro kaj garnizona oficiro, chevalstalo,
teatrejo, 6 lombardejoj, 9 butikoj, 4 olevendejoj, tetrinkejoj,
pasloghejoj por karavanoj kaj 8 temploj. La templo Yongning estas
la unua konstruajho en la poshta urbeto antau pli ol 800 jaroj.
En la temploj oni povas vidi freskojn el Ming- kaj Qing-dinastioj
(1368-1911), kies koloroj restas freshaj. La poshtejo estas tre
valora por studi la historion de la china poshto, ekonomio kaj
religio de Chinio.
|