En Chinio
trovighas multe da vidindejoj. Sube mi proponu al vi la itineron:
Pekino — Xi’an — Shanhajo.
Pekino estas la chefurbo de Chinio. Pro
la kontinenta klimato, klare diferencas la kvar sezonoj de la
jaro. Lau mia prefero, printempo kaj autuno estas la plej taugaj
sezonoj por via vizitado.
En Pekino estas multaj hoteloj luksaj
kaj neluksaj. Vi povos trovi taugan hotelon lau la prefero. Vespere
vi povos ghui pekin-operon, varieteon kaj akrobatajhojn au fari
achetadon.
La vojagho lau tiu chi itinero estas
agrabla, komforta, interesa kaj nelaciga. En unu semajno vi povos
vidi eliton de la turismaj vidindejoj de Chinio. Kaj krome, la
itinero ne estas multe pagiga.
La Imperiestra Palaco
La
Imperiestra Palaco, nomata ankau “Malpermesita Urbo”,
sidas en la centro de Pekino. Ghi estas la plej grandioza antikva
konstruajharo de Chinio. Dum 492 jaroj (1420-1911), 24 imperiestroj
loghis kaj plenumis la oficon en la palaco. En ties imponaj konstruajhoj
eksponighas sennombraj juveloj, kaligrafajhoj kaj pentrajhoj de
famuloj. La palaco havas 9999.5 chambrojn. Eble vin interesos
la 0.5 chambro. Chu vi ne volus serchi tiun duonchambron kune
kun mi? Kaj krome, vi audos multajn interesajn rakontojn pri la
imperiestroj kaj iliaj familianoj.
La Somera Palaco
La
Somera Palaco, somerumejo de imperiestroj, sidas sub monto kaj
frontas al lago. Diversaj domoj, pavilonoj, pagodoj, steleoj kaj
shtona shipo faras la palacon nekompareble bela. La imperiestra
patrino Cixi, fakta reganto de la lasta periodo de Qing-dinastio
(1644-1911), tre shatis loghi tie en sia maljuneco. En la palaco
estas shia luksa loghejo Leshoutang kaj la Granda Teatro ekskluzive
por shi. La Budha Turo Foxiangge kaj la lago Kunming estas turismaj
emblemoj de Pekino.
En la dua tago vi venos al la Granda
Muro kaj la Dek Tri Mauzoleoj de Ming-dinastio.
La Granda Muro
Honorita
kiel miraklo de la mondo, la Granda Muro chiam altiras al si rigardantojn.
La parto de la Granda Muro che Badaling de Pekino probable estas
la plej fama. Tiu parto estis konstruita en Ming-dinastio (1368-1644)
kaj restas sendifekta. Vi povas atingi la plej altan gvatturon
per grimpado au telfero. Rigardante de la plej alta loko de la
Granda Muro, vi povos vidi kontinuajn chenojn da montoj kaj la
parton de ghi serpentumantan sur la montoj.
La Dek Tri Mauzoleoj
Reveninte
de la Granda Muro, vi povas viziti la Dek Tri Mauzoleojn de 13
imperiestroj de Ming-dinastio (1368-1644). La surteraj konstruajhoj
de la mauzoleoj estas bone konservitaj. La katakombo de la mauzoleo
Dingling estas prifosita kaj malfermita al la publiko. Ghi kovras
1195 kvadratajn metrojn. En la kripto kushas imitajhoj de la cherkoj
de la imperiestro Wanli kaj liaj du edzinoj. La mauzolearo estas
chirkauita de montoj en tri flankoj. Tie vi povos vidi la plej
grandan shtonan arkadon en Chinio. De tie komencighas la Dia Vojo
longa je 750 metroj. Ambauflanke de la vojo gardas ok paroj da
shtonaj leonoj, elefantoj, kameloj, chevaloj kaj korteganoj.
La Chiela Altaro
En
la tria tago vi povos viziti la Chielan Altaron konstruitan en
1420. La altaro estis loko, kie la imperiestroj petis dian benon
por richa rikolto. La preghhalo de la altaro altas 38 metrojn.
Ghia konusa tegmento kun triobla alero estas tegita per indige
glazuritaj tegoloj. La tegmenton subportas 28 kolonoj simbolantaj
la kvar sezonojn, la dek du monatojn kaj 12 tempetojn. La pavimero
en la centro de la planko en la halo estas marmora kun belaj vejnoj,
kiuj ekscitos de vi imagon pri drako kaj fenikso. Supre la kasonoj
de la plafono estas bunte farbitaj.
Kredeble vin interesos ankau la ronda
Eha Muro. Ghi povas koncentri kaj reflekti la sonon. Kiam iu parolas
al la muro, alia povas klare audi lin trans ghi. Lia sono reflektighas
plurfoje sur la arka muro. Ankau la Trieha Shtono kaj la Ronda
Teraso estas vidindajhoj, kiuj audigas ehon.
Antikva urbo — Xi’an
Xi’an
abundas je antikvaj konstruajhoj, historiaj objektoj kaj kulturaj
restajhoj. Mauzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221
a.K — 206 a. K) estas mondfama pejzagho. Ghi kushas che
la piedo de la monto Lishan en la gubernio Lintong, je 30 km.
oriente de Xi’an. Historiaj notoj diras, ke la Unua imperiestro
de Qin-dinastio ghin konstruigis per 720 mil malliberuloj dum
37 jaroj. Rigardate de malproksime, ghi aspektas kiel piramid-forma
monteto 46 metrojn alta, kun supro iom plata, kaj bazo 515 metrojn
longa kaj 485 metrojn largha.
En
arghent-griza halo kun arka tegmento trovighas la muzeo de terakotaj
militistoj kaj chevaloj entombigitaj che la mauzoleo de la Unua
Imperiestro de Qin-dinastio. Starante sur la fronta altajho, oni
povas vidi en la foso grandiozan batalan formacion: en tri vicoj
staras fronte 210 terakotaj militistoj, kiujn sekvas 28 kolumnoj
da militistaj figuroj kaj batalaj charoj. Chiu terakota militisto
estas en kiraso, kaj chiu charo estas tirata de kvar terakotaj
chevaloj. La impona formacio reaperigas la scenon, kiel la Unua
Imperiestro de Qin-dinastio gvidis sian legion al batalkampo siatempe.
En
Xi’an vi ankau vizitos Pagodojn Dayan kaj Xiao’yan.
La Pagodo Dayan estas konstruita de la imperiestro Gaozong de
Tang-dinastio (618-907) honore al lia patrino en la jaro 648.
Ghi havas 7 etaghojn kaj altas 64 metrojn, la kvadrata shtupar-forma
konstruajho el brikoj impone staras sur alta brika teraso kaj
montras sin kiel tipo de china pagodo en tradicia arkitektura
stilo; la Pagodo Xiao’yan estas konstruita en 707-709 ,
ghi havas 15 etaghojn. Sur la shtonaj linteloj de la norda kaj
suda pordoj en ghia unua etagho estas gravuritaj delikataj desegnoj
de herboj, floroj kaj belulinoj.
Moderna urbo — Shanhajo
Shanhajo
situas che la enfluejo de Yangzi-rivero, la plej granda en orienta
Azio. Shanhajo havas multajn vidindajn lokojn. Chiujare ghi akceptas
chirkau 10 milionojn da chinaj kaj alilandaj turistoj. Yuyuan
estas fama shanhaja klasika ghardeno kun areo de pli ol 20 mil
kvadrataj metroj. Ghi konstruighis en 1559-1579, apud la Urbo-dia
Templo. Tiam ghi apartenis al iu grandsinjoro. En la ghardeno
trovighas artefaritaj montetoj kaj groteskaj rokoj, belaj kioskoj,
turoj kaj pavilonoj. Estas pririgardindaj ankau feraj leonoj,
400-jaraj ginkoj kaj 300-jaraj lianoj; Longhua-templo estas la
plej granda budhisma templo en la urbo, konstruita en la jaro
704. Ghi situas en la suda urbeto Longhua. En la templo staras
la Granda Halo, la Halo de Tri Sanktuloj, la Halo de Majtrejo,
la Sonorila Turo kaj la Tambura Turo. Tie estas ankau la pagodo
Longhua kun historio de pli ol mil jaroj. Alia bela pagodo el
ligno kaj brikoj, rekonstruita en la jaro 799, havas sep etaghojn.
Nun la chirkauajho de la templo estas malfermita kiel parko, kiu
portas la saman nomon kiel la templo.
|