Wuyuan
estas gubernio en la nordoriento de Jiangxi-provinco. Tie oni
povas ghui pitoreskan pejzaghon kaj sperti antikvan vivmanieron.
Antikvaj loghejoj de la popolo
La vilaghoj en la gubernio situas proksime
al montoj kaj akvo, kaj tian scenon oni povas percepti en la china
antikva poezio kaj pentrajhoj. Tie oni vidas antikvan poshtan
vojon serpentumantan inter la vilaghoj. Arboj altaj kaj malaltaj,
riveroj kaj riveretoj zigzagaj, vilaghoj sporade dislokitaj…
chio formis karakterizan scenon videblan en chinstila pentrajho.
Inter la racie dislokitaj antikvaj domoj rete interkrucighas stratetoj.
Promenante sur vojo pavimita per shtonaj blokoj kaj krampita de
kontinuoj da altaj muroj, oni havas la senton, ke ili reiras en
la antikvan etapon.
Lignotabula ponto kaj tegmentita ponto
Lignotabula
ponto estas karakteriza trajto de Wuyuan. Ponto el abia ligno
rebrilas en la suno, kaj sub la ponto fluas klara akvo. Foje kaj
foje kamparaninoj vektoportantaj korbojn transiras la ponton.
En Wuyuan trovighas multaj tegmentitaj
pontoj, kaj la plej fama el ili estas Chielarka Ponto konstruita
antau pli ol 1000 jaroj. La ligna ponto havas ambauflanke kioskojn
kaj ambauflanke de la kioskoj estas benkoj, shtonaj tabloj kaj
shtonaj barelaj taburetoj, kie pasantoj povas ripozi, tetrinki
kaj shakludi. Rigardante ambauflanken sur la ponto, oni vidas
kvietan lirikan kampon kun verdaj montoj kiel la fono.
Pramejoj
Multaj
vilaghoj en Wuyuan havas antau si antikvan pramejon, preskau samaghan
kiel la vilagho. La shtonaj pavimoj che la pramejoj surhavas profundan
signon pro irado. La pramejojn ombras bambuaroj au altaj arboj.
Estas granda plezuro, se oni remas en
boato ghuante fantazian scenon formitan el rebrilo kaj ombro.
Pli bone estas en pluvo. En pluva kurteno boatisto remas portante
sur si pluvmantelon el pajlo.
Antikvaj kamforarboj
En
Wuyuan kreskas multaj kamforarboj en tre strangaj formoj, kaj
chiuj arboj aghas pli ol 800 jarojn. Iuj maljunaj kamforarboj
havas kurban trunkon, aliaj havas disetendighantajn branchojn
similajn al piedoj de rabobestoj, triaj havas grandan ombrelforman
kronon, kaj kvaraj similas al fosilio, kvankam la trunko jam malplenighis,
sed la brancharo prosperas...
Che la enirejo de la tre fama antikva
vilagho Shangxiaoqi kreskas gracia kamforarbo kaj sub la arbo
fluas rivero. Vere admirinda vidajho.
La malklara konturo de arboj en nebulo
en pluraj nuancoj similas al pentrajho. La urbanoj, kiuj tedighas
de intensa laboro kaj vulgara vivo, shajne trovos tie liberighon
antau tiuj antikvaj arboj.
|