La
arbara parko Saihanba, antaue imperiestra chasejo, situas proksime al la fama
Imperiestra Someruma Montvilao en Chengde (260 kilometrojn nordokcidente de Pekino).
En la mongola lingvo, Saihanba
signifas belan altan monton. La chasejo areas dekmil kvadratajn kilometrojn. Norde
de la chasejo estas altebenajho en meznombra absoluta alteco de 1400 metroj kaj
sude
de ghi estas kompare malalta Yanshan-montaro. En 1681, imperiestro Kangxi de Qing-dinastio
elektis tiun lokon kiel sian chasejon kaj chirkauigis ghin per palisaroj kaj salikaj
arbaroj, kaj establis 40 gardejojn por bari popolanojn. Pro tio la loko farighis
rezervejo de animaloj kaj vegetaloj kaj bona chasejo
kun prosperaj arbaroj kaj abundo da bestoj. En 1991 la chasejo estis difinita
kiel shtatnivela pitoreskejo. En la chasejo estas
vastaj herbejoj, multaj lagoj kaj rondecaj montoj, kaj ili kun betularoj, tendoj,
bariloj, gregoj kaj pashtistoj formis belan bildon. La chasejo aspektas malsamaj
en la kvar sezonoj. En printempo kaj somero sur la herbotapishoj pompas floroj
kaj en autuno la betularoj donas oran koloron. En vintro negho kovras chion, ke
oni sentas sin kvazau sur senlima tero sub la alta chielvolvo. |