Vizito al la Granda Muro che Xifengkou

de LIU ZIJIA

Tie estis batalkampo

    La Granda Muro che Xifengkou situas en la nordo de Hebei-provinco, Chinio. Xifengkou signifas pasejon de ghoja renkontigho. Legendo diras, ke en la antikveco iu junulo estis devigita militservi en la landlima regiono kaj en multaj jaroj lia patro havis neniun informon pri li. La maljunulo supozis, ke lia filo jam mortis, sed li ne chesis serchi lin. En Xifengkou li fine trovis la filon. Ekektive la muro konstruighis en Ming-dinastio (1368-1644), kun pasejo che la kanjono de Luanhe-rivero kontrau invado de aliaj nacioj.

    Antau nelonge mi kaj miaj amikoj vizitis la Grandan Muron che Xifengkou. Ni veturis de Pekino al la muro per auto kaj post pli ol 5 horoj ni atingis Yongcun-vilaghon de Qianxi-gubernio. La auto balancighante rulighis al montodeklivo, kaj granda akvorezervejo eniris en nian vidkampon. Lokanoj diris, ke ni devas veturi per pramo al alia bordo de la akvorezervejo chirkauita de montaro, se ni volas rigardi la Grandan Muron che Xifengkou.

    Xifengkou havas 2 partojn, kastelon kaj urbon. En baseno chirkauita de montaro situas la kastelo, kies kvar flankoj estas solidaj muroj masonitaj el shtonoj. Norde de la kastelo estas la urbo, kies tri flankoj najbaras al montoj kaj unu flanko al rivero. Sur la pordo de ghia pasejo estas gvat-turo 13 metrojn alta. En la antikveco la charoj, chevaloj kaj homoj devis trapasi la pasejon por eniri la urbon. Inter du pasejoj trovighas muro masonita el solidaj shtonoj. Sur la urbomuro estas 6 kontaktaj punktoj, kun gvat-turo. La norda urbomuro kunligighas kun la Granda Muro.

    Irante lau la Granda Muro ni vidis sur ghi gravuritajn vortojn montrantajn la konstruan jaron kaj nomon de metiistoj. Sur la muro trovighas ankau gvat-turo kun longeco de pli ol 10 metroj, kiu havas du etaghojn kaj du shtuparojn al la supro de la turo. En la teretagho trovighas chambretoj apartigitaj per septoj kaj povas teni 40-50 personojn. La planko de la chambretoj estas el brikoj malebenaj. Che kurbigho mi trovis la malklaran ideogramon "hejmo". Kvankam malproksimas la jaro de gravuro de la ideogramo, tamen estas imageble, ke la soldatoj defendantaj la urbon chiam sopiris al siaj familianoj.

    La Granda Muro memorigis nin pri militoj, inkl. tiun en Xifengkou. Ne nur antikve, sed ankau en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento apud la Granda Muro che Xifengkou okazis sangaj bataloj kontrau la japanaj agresantoj. Lau la muro ni serchis iaman batalkampon kaj renkontis maljunulon pashtantan shafojn. Ni babilis kun li kaj li fingre montris: "Jen la loko, kie shafoj manghas herbojn, estis batalkampo." Rigandante la montodeklivon plenan de herbachoj kaj gruzoj, ni ne povis imagi, ke tie estis sangoversha batalkampo. La shafoj libere manghis freshajn herbojn, kaj chirkaue estis kviete. La maljunulo donis al mi pashtshovelilon, kaj mi fosis teron malsupren, kaj momenton poste aperis kelkaj kuglingoj, kiuj jam rustighis. La gvat-turoj kaj kreneloj post erozio de vento kaj pluvo kaj militfajro nun ankorau konservas la antauan aspekton.

La subakva Granda Muro

    La subakva Granda Muro estas plej vidinda pejzagho che Xifengkou.
Rigardante Xifengkou malsupren de la montpinto, ni vidis zigzagan muron laumonte etendighanta al la akvorezervejo, parton de ghi enakvighinta, poste denove elakvighinta kaj ascendanta krutan monton. La pasejo de Xifengkou starighis en la oriento de Luanhe-rivero. Antaue Luanhe-rivero ofte inundis kampojn kaj loghejojn, ech transfluis la muron de Xifengkou kaj forportis la feran pordon de la pasejoj. Antau 25 jaroj la shtato starigis akvorezervejon. La pasejo de Xifengkou estis inundita, kaj nur en seka sezono montrighis la ruino de la Granda Muro.

    Por klare vidi la subakvan muron ni luprenis lignan boaton kaj remis al la ruino. Ni vidis, ke en klara akvo la Granda Muro kunligighas kun tiu parto de la muro sur la monto. Ni volis tushi la subakvan muron kaj saltis en la akvon. Mi subakvighis kaj malsupren iris lau la muro kaj per mano tushis antikvajn brikojn. Mi elfosis kuglon el la truo de iu briko kiel memorajhon. Estis bedaurinde, ke mi ne portis skafandron. Mi povus pli klare vidi la subakvan muron, se mi portus ghin. La fishoj en la akvo naghis chirkau mi. Mi havis nepriskribeblan senton. La Granda Muro estis antikva defenda fortikajho kontrau agreso de aliaj nacioj, tamen nun mi kaj la fishoj estis pace ludantaj tie.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16