En
vintro, kiam vi venas al la Insulo de Prujna Nebulo en la urbo Jilin en la nordoriento
de Chinio, vi povas vidi miraklan pejzaghon: Frumatene, kiam la matena krepusko
levas la nebulan vualon, vi vidas, ke la arboj apud Songhua-rivero estas peze
tegitaj de arghenta prujno. La tegitaj arboj similas al blankaj nuboflokoj kaj
negha ondo. Ambauborde de la rivero prospere kreskas
arboj kun granda krono, sur kiuj la vaporo de la neniam glaciighanta rivero prujnighas
renkontante malvarman aeron. Lau meteologio tia fenomeno estas nomata prujna nebulo. La
lokanoj nomas tian fenomenon "arbopendajho" dividita en grajnforman kaj kristalan
tipojn. Grajnforma prujno estas masiva, dum la kristala kompare loza. Prujna nebulo
de la loko estas kristala. Tion formas la originalaj geografiaj kondichoj de la
loko. En la urbo estas hidroelektrejo, kaj akvo ellasita de la elektrejo konservas
varmon. Krome la falakvo estas longa, la fluo en la rivero rapida, la temperaturo
de la akvo alta, tial la akvo en la 75-kilometra riverparto malsupre de la elektrejo
neniam glaciighas. Kiam la temperaturo de la aero falas ghis 25¡ãC,
vaporo super la rivero shvebas longan tempon. En necesaj kondichoj de atmosfera
premo, temperaturo kaj ventodirekto, vaporo koagulighas sur la arboj kaj formas
prujnan nebulon. La fenomeno de prujna nebulo dauras de la mezo de novembro ghis
marto kaj aprilo. Prujna
nebulo estas rigardinda pro sia mirinda imponeco. Por plene percepti ghian belecon,
oni devas rigardi nebulon en nokto, pendajhojn en mateno kaj florfaladon en tagmezo. Ch.
la 22-a horo, sur Songhua-rivero levighas vaporo pli kaj pli densa. Fine densa
nebulo plene kovras la riveron kaj movighas al ambau bordoj. En
mateno oni povas vidi pendajhojn sur arboj. La vergoj de salikoj kaj la foliaroj
de pinoj, kiuj estas tegitaj de arghenta krusto, similas al belaj krizantemoj.
Kiam levighas la suno, la pendajhoj rebrilas en la sunlumo. Oni sentas sin kvazau
en fea mondo. La tagoj de prujna nebulo certe estas serenaj kaj la aero tre fresha.
Ch. la 10-a horo matene la pendajhoj defalas kaj
la kristalajhoj de la pendajhoj flugas en aero kiel negho. En sunlumo ili formas
multkoloran kurtenon. La Insulo de Prujna Nebulo
estas plej tauga loko por ghui la belan scenon. Ghi estas malpli alta ol la urbo
kaj ghin chirkaufluas la rivero. Varma kaj malvarma aero renkontighas tie kaj
preskau chiutage formas prujnan nebulon. Prujna
nebulo donas al Jilin printempon en vintro kaj envicighas inter la kvar naturaj
miraklaj spektakloj, paralele kun la montoj kaj rivero de Guilin, la shtona arbaro
de Yunnan kaj la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero. |