La
Xishuangbanna-a Taj-nacia Autonoma Subprovinco en sudo de Yunnan-provinco, Chinio,
famas pro pavdanco, sovagha elefanto, primitiva arbaro kaj Akvoversha Festo. La
Akvoversha Festo estas la plej granda festo de taj-oj. La
Akvoversha Festo okazas en la 22-a de marto lau la luna kalendaro, sed kelkajn
tagojn antau la festo la tuta subprovinco jam viglighas. La konkurso de drakboatoj
kaj vizito al bazaro komencighas antau la festo. En
Ginghong, chefurbo de Xishuangbanna, trovighas Lancang-rivero. La konkurso de
drakboatoj okazas sur la rivero. Pli ol 10 trupoj el la tuta subprovinco parto-prenas
en la konkurso. La drakboatoj mallarghaj kaj longaj, chiu kun pli ol 20 boatistoj
en bela nacia kostumo, pafighas lau la fluo. Tiam
ambauflanke de la rivero okazas granda aktivado. Lau la rivero oni vendas diversajn
komercajhojn. Taj-aj fraulinoj vestitaj per diversaj koloraj tubjupoj, kun belaj
floroj sur la kapo kaj ombrelo en la mano, staras antau vicoj da butikoj, kio
formas belan bildon. La 22-an de marto lau la luna
kalendaro venas la Akvoversha Festo. Escepte de maljunuloj, infanoj kaj policanoj
oni vershas akvon sur chiujn. Zhou Enlai, iama chefministro de Chinio, cheestis
la Akvovershan Feston vizitante la Taj-nacian regionon. En
la tago Ginghong farighas akva mondo pro la Akvoversha Festo. Ekde mateno, kun
sitelo, kuvo, cherpilo au akvopafilo oni amashighas che la vojo kaj intervershas.
Viroj kaj virinoj, junuloj kaj maljunuloj, konatoj kaj nekonatoj forgesas chagrenon
kaj malagrablajhon, ghojplene kuras kaj intervershas per akvo. Personoj tramalsekighintaj
ghuas tian felichan kaj benan akvon. En la strato
oni organizas amuzan paradon. Venas autoj ornamitaj per diverskoloraj floroj kaj
rubandoj. En la autoj gefrauloj vershas akvon sur irantojn kaj chi tiuj faras
la samon. Venas trupo de elefanto, kies kapo portas florkronon. Sur ilia korpo
staras kansegho, sur kiu sidas fraulino en bela vesto. La fraulinoj ridetas kaj
svingas manojn. Vidinte tion, frauloj svarmas al la elefantoj kaj vershas akvon.
Post ilia foriro la fraulinoj sur la elefantoj estas jam tramalsekighintaj. Akvo
fluas ankau lau la oreloj de la elefantoj. Venas kantdanca trupo. Taj-aj frauloj
dancas kaj kantas, akompanate de tamburado, kaj taj-aj fraulinoj disvershas akvon
al spektantoj. Ankau la spektantoj vershas akvon sur gefraulojn. Ju pli multe
da akvo ili vershas, des pli vigle la frauloj dancas kaj des pli ghoje la fraulinoj
ridas. |