82
kilometrojn oriente de Kunming de Yunnan-provinco, Chinio, situas la Shilin-a
Ji-nacia Autonoma gubernio. Tie Ji-nacio havas 27 branchojn. En la 24-a de junio
lau la luna kalendaro estas tradicia festo de ji-oj -- Torcha Festo. Tiutage oni
amasighas en Shilin, por viziti foiron, renkontighi kun amat(in)oj, rigardi bovbatalon,
bruligi artfajrajhon kaj kolektive danci. Sub la
ombro de arboj trovighas diversaj famaj lunchejoj. Lacaj homoj tie gustumas frandajhon
kaj preparas sekvantajn programerojn. Sur la herbaro
homoj el diversaj lokoj formas du danc-grupojn, viran kaj virinan. Akompanate
de grandaj trikordoj de viroj, virinoj lau ritmo de muziko ekdancas faman placan
dancon Axitiaoyue. La
Torcha Festo altiras ji-ojn de diversaj lokoj. Tiam gejunuloj serchas fraulon
au fraulinon shatatan. Fraulinojn el Ji-familioj oni nomas "fraulinoj kun
kornoj sur la kapo", char sur ilia kaptuko, che la tempioj, estas po unu
malmola triangula garnajho. Tio montras fraulinecon de la knabino, kiun fraulo
povas amindumi. Se fraulino kun kornoj plachas al
fraulo, la fraulo deprenas la buntan zonon de la fraulino. Tiu moro devenis de
antikva rabedzigho de Ji-nacio. Se la fraulo plachas al la fraulino, ili daurigas
rendevuon; se ne, la zono restas che la fraulo kiel donaco de la knabino kaj shi
preparas por si alian. Posttagmeze komencighas "konkurso"
de modaj vestoj, akompanate de kompozicio sur la placo. Fraulinoj de la 27 branchoj
de Ji-nacio portas siajn apartajn vestojn por esti elektita kiel la plej bela. Ali-nacianoj
ne povas kompreni, kial ili de sama Ji-nacio vestas sin tiel diverse: virina vesto
kun bunta brodita florajho en la fronta parto, manumo kaj krurumo ornamita per
pasamento, longa jupo malpeze flirtanta, strikte zonita pantalono, vira vesto
au fela jaketo braveca, kaj longa mantelo pendanta ghispiede. Ili havas ne nur
kaptukon en ronda formo, sed ankau tiun kun floroj, globetoj au buntaj rubandoj.
La suno estas subiranta, sed oni daurigas la amuzajhojn.
Fakte la Torcha Festo jhus komencighas. Nokto vualas,
oni amasighas denove sur la placo. Norde de la placo trovighas memor-tabulo de
fajrdio kun alteco de 5 metroj, sur kiu estas gravuritaj vortoj de Ji-nacio kaj
chirkau kiu disportighas delikata aromo de pino. En
la kvar anguloj de la placo subite eklumas lampoj kaj komencighas soleno de ji-oj
por kulti la fajrdion. Unue kelkcent fraulinoj kun blua vesto kaj nigra antautuko
formas kvadratan formacion. Tenante lignan tamburon duone nigran kaj duone blankan
en la maldekstra mano kaj frapante ghin per bastono en la dekstra mano, ili iras
centren de la placo. Akompanate de muziko, ili au saltas, au kauras, au krias.
Tio signifas ilian suferon kaj batalon antau ol ili kapablas uzi fajron. Subite
la fraulinoj genuighas kun vizagho al oriento kaj tamburado pauzas. Grupo de viroj
kun nigraj kaptuko kaj mantelo iras al la placo. Antaue 4 fortuloj kune portas
dikan bambuan stangon, sur kies pinto staras shamano, kiu sin vestas per robo,
kun tauzita hararo. Li balancas la kapon kaj svingas la brakojn. Ambauflanke de
li staras po 3 frauloj, kiuj alte tenas maskon kun terura vizagho. Eble ghi estas
la aspekto de la fajrdio. Kun svarmantoj la shamano
venas al la memor-tabulo kaj karesas ghin parolante Ji-lingve preghan vorton,
por peti favoron de la fajrdio. Tiam la shamano svingas la manon kaj sur la pinto
de la fajrdia tabulo levighas flamo, kiu bruligas la tutan tabulon. Demetinte
la mantelon, la frauloj ghojkrias kaj ekkuras sur la placo. Tiam
la torcho en la mano de virinoj anstatuas la tamburon kaj subite la flamo heligas
la tutan placon. Artfajrajho ekster la placo levighas al la chielo, sur la tero
fajraj serpentoj ekdancas. Tio formas rughan pejzaghon. La
ceremonio finighas. Ekbrulas la bivakfajroj, kaj oni venas de la montoj en diversaj
direktoj. Gejunuloj kaj gemaljunuloj kune dancas chirkau la bivakfajro. |