Xisha-
kaj Nansha-insularoj de Chinio estas abundaj je koraloj. En helaj tagoj oni povas
klare vidi la charman pejzaghon de koraloj en la fundo de malprofunda maro. La
belegaj roz-koraloj, peoni-koraloj, pav-koraloj kaj cervokornaj koraloj kune kun
la papili-fishoj, anghel-fishoj kaj rokfishoj libere naghantaj inter ili kaj ankau
kun holoturioj, ekinoj, tigrohautaj moluskoj, feniksovostaj bukcenoj kaj aliaj
formis belan, fabelan mondon. La rifo-kreaj koraluloj,
honorataj kiel maraj arkitektoj, estas malgrandaj celomuloj, kiuj vivas funde
de tropikaj kaj subtropikaj maroj. Ili, chiu en grandeco de nur pingla truo, vivas
milope kaj dekmilope en marfundo 5-7 m. ghis la akvosurfaco kaj senchese sekrecias
kalkecan substancon, kiu, akumulighinte tagojn, monatojn kaj jarojn, formas finfine
diversformajn buntajn koralojn, multoble grandajn kaj pezajn ol la koraluloj mem. En
la maroj che Xisha- kaj Nansha-insularoj estas solidaj marfundaj bazoj kun konvenaj
temperaturo, saleco, lumo kaj abundo da oksigeno, ideala akva travidebleco, tial
la lokoj estas idealaj por koraluloj. Chinaj maraj ekologoj nomas la koralrifojn
che Nansha- kaj Xisha-insularoj marfunda arbaro. |