La
drako-shipo mallargha, longa kaj rand-polurita havas alian nomon "kobitida
shipo". Ghi povas rapidege movighi per plena forto de du vicoj da remistoj.
Antaue oni vidis ankau shipegon, kiu estis ligita kun du drako-shipoj. En la shipego
estis geaktoroj ludontaj en vilagho. Proksime al la vilagho komencighis drako-ludo.
Drako ludata de junuloj spiralis maldekstren, dekstren, malsupren kaj supren.
Tamburo, gongo kaj klariono kune ludis, kio montris fierecon de Shaoxing-anoj.
Kompreneble konkurso inter drako-shipoj prezentis pli grandan spektaklon. En
rivereto klara kaj malprofunda vilaghanoj uzas bambuan floson kiel trafikilon.
En la mezo de la bambua floso staras tableto kaj kelkaj seghoj el bambuo, sur
kiuj sidas homoj trinkante teon infuzitan per akvo de la rivereto. Estas granda
ghuo rigardi surshipe la montaron, trinkante teon kaj auskultante murmuron de
la rivereto. En Shaoxing oni povas vidi longan shipon
kun kajuto nigre shirmita. La remilon en la manoj oni uzas kiel direktilon kaj
premas longan remilon per du piedoj, por movi la shipon antauen. Se oni volas
rapidigi la veturadon, li samtempe movas la remilon en la manoj kaj longan remilon
sub la piedoj por akceli la shipon, kaj ambauborde la rigardantoj aplaudas pro
lia klopodo. En la 5-a de aprilo pro ekskurso kaj tombo-vizito tiaj shipoj tre
okupighas kaj ili kelkope veturas. Atinginte la cellokon, la chefboatisto ankras
la shipon kaj ektrinkas kun almanghajho. En Shaoxing
estas ankau boato kun kvar remiloj che la pobo kaj unu remilo che la pruo. Ghi
kun bambua shirmilo kontrau pluvo kaj sunlumo povas enteni dekkelkajn pasagherojn.
Che la enirejo de la vilagho, la chefboatisto anoncas sian alvenon per krioj au
gongado. Char la boato veturas tre rapide, oni nomas ghin rapidboato. La
pramo de Shaoxing havas specialecon. Ghi estas kvadrata kaj ambauflanke ligita
per shnuregoj al la bordoj. Per tiro de la shnuregoj oni movas la pramon tien
kaj reen. En Shaoxing oni povas vidi ankau fishshipon,
sur kiu estas kormoranoj. Atinginte la cellokon, fishistoj per longa bambukano
frapas la akvon kaj la kormoranoj saltas en la akvon. La fishistoj remas kun krio
al la kormoranoj, kiuj bushe kaptas fishojn kaj metas ilin al la shipo. La shipoj
ofte kunagadas, kvazau en konkurso. Nun en Shaoxing
estas granda shipo bele pentrita interne, kaj ekstere aspektanta kiel tiu kun
kajuto nigre shirmita, en kiu oni povas trinki kaj kanti. En la shipo oni pretigis
lignan stangon por plezurigi la pasagherojn per shippushado. La nupta prezentado
estas plej bela spektaklo en la shipo. En Shaoxing
rokajhoj, shtonaj pontoj kaj shipoj kun kajuto nigre shirmita formis kompletan
sur akvan kulturon. La aspekto kaj moroj de Shaoxing estas plene manifestitaj
en la shipoj. |