La vaste etendighanta
Emei-monto, unu el la famaj budhismaj montoj de Chinio, staras
en Sichuan-provinco. Mi proponas al vi viziti nur ghian chefan
parton, nome la Grandan Emei.
Vi unue venu
al Pekino kaj tie vizitu kelkajn tagojn. Poste vi flugu al Chengdu,
chefurbo de Sichuan-provinco, kaj de tie trajne veturu al Emei-monto.
Atinginte la
monton altan je 3077 m. super la marnivelo, vi tuj sentos tute
novan etoson plenan de sankteco, pureco kaj senlimeco de religio.
En kvieta verda ombro shtona vojo spirale kondukos vin supren
al la montosupro. Tie estas bona loko por memkulturo. Ne mirindas,
ke en la antikveco oni multe konstruis sur la monto. En Ming-
kaj Qing-dinastioj (1368-1911) tie majestis chirkau cent temploj
grandaj kaj malgrandaj, el kiuj restas ne multe, tamen la incensado
ankorau viglas. Lauvoje vi vidos, ke multaj venintoj de malproksimaj
lokoj pie adorklinighas kaj preghas incensante.
Aperos
antau vi unue la pordo de Emei, la templo Baoguo konstruita en
1614. En ghi staras tre valora bronza pagodo, 14-etagha kaj 7
m. alta, farita en Ming-dinastio. Sur la pagodo estas pli ol 4700
statuoj kaj la kompleta kolekto de "Sutro Huayan". Pro tio ghi
portas la nomon Huayan.
Grimpante pli
supren de Baoguo-templo, vi vidos la Dekmiljaran Templon, unu
el la chefaj temploj sur la monto. La templo estis konstruita
en Jin-dinastio (265-420). Antaue la templo havis 7 kortojn tre
imponajn, kaj poste ghi spertis plurfojajn detruojn kaj rekonstruojn.
Nun la templo havas 2 kortojn rekonstruitajn en 1953. En la templo
estas bronza budho Samantabhadra. La budho sidas sur blanka elefanto
kun 6 dentoj. La tuta statuo delikate skulptita altas 7.3 metrojn
kaj pezas 62 tunojn.
Sur
la monto trovighas ankau la templo Hongchunping konstruita en
Song-dinastio (960-1279) kaj riparita en la postaj dinastioj.
Proksime de ghi kreskas 1500-jara arbo kun prospera foliaro kaj
en ghi estas lotus-forma lanterno en alto de 2 metroj. Sur la
lanterno gravurighis 7 drakoj kaj centoj da budhoj. La antikva
templo sidas sub la monto Tianchi. La templon krampas kontinuo
da montoj kaj ambauflanke profundas valoj kun fluo. La densa arbaro
ombrelas super la loko, ke ghi ighis bona somerumejo.
Sur
la Ora Supro de la monto staras Puguang-templo, apud kiu kvietas
la belvidejo Duguangtai por rigardi nuban maron kaj sunlevighon.
En serena posttagmezo, kiam vi staros sur la belvidejo, vi povos
vidi kolorajn lumringojn super nuba maro, nomatajn "Budha Nimbo".
Vi ankau povos vidi sian figuron en la mezo de la nimbo. Sed la
apero de lumringoj estas decidita de la vetero, sekve ne chiuj
turistoj povas vidi la spektaklon. Mi esperas, ke vi chiuj havos
bonshancon.
Post
vizito en Emei-monto vi revenos al Chengdu kaj de tie veturos
per auto al Leshan por rigardi la gigantan budhon. La fama budho
estis skulptita sur monto che riverbordo. Laudire la skulptado
de la budhostatuo estis iniciatita de bonzo Haitong en Tang-dinastio
(618-907). Li ofte vidis ship-pereon en la torenta rivero kaj
ekhavis la deziron skulpti la budhostatuon, por ke ghi bridu la
demonojn en la rivero. La skulptado dauris de la jaro 713 ghis
803. La budhostatuo altas 71 metrojn, same kiel la monto. La piedoj
de la statuo atingas la akvosurfacon de la rivero. La piedo estas
tiom granda, ke sur ghi povas sidi cent homoj.
La vizitado
bezonas 10 tagojn. Poste vi flugos de Chengdu al Shanhajo por
hejmlanden vojaghi.
|