Jinsha-rivero,
supra parto de Yangzi-rivero, fontas de Geladandong-neghmonto
kaj, kiam ghi fluas al la loko Tigro-salto, ghi estas barita de
Yulong- kaj Haba-neghmontoj. La kvieta rivero tuj farighis furioze
kaj per lavanga potenco trabatis por si la vojon inter la du montoj,
kaj tiel formighis kanjono kun longeco de 17 kilometroj kaj akvofalo
de 200 metroj. La elirejo de la malsupra parto de la kanjono Tigro-salto
havas absolutan altecon de malpli ol 1600 metroj, sed en ghiaj
ambau flankoj staras Yulong-neghmonto 5596 metrojn super la marnivelo
kaj Haba-neghmonto 5396 metrojn super la marnivelo. La kanjono
havas mezan profundecon de pli ol 3000 metroj kaj iuloke ech 3900
metrojn kaj estas unu el la plej profundaj kanjonoj en la mondo.
Post lancho de "Ekspedicia drivo lau Yangzi-rivero" en 1986 la
kanjono Tigro-salto farighis shatata turisma loko. Laudire la
turistoj el aliaj landoj estas pli multe ol tiuj de Chinio.
Konatigho kun la kanjono en pluva
sezono
En pluvo mi
vizitis la kanjonon.
En la komenco
de septembro mi eniris en la kanjonon Tigro-salto. Mi piediris
sur shoseo lau la norda flanko de la kanjono malgrau ghia tershovigho.
La tershovigho tamen ne gravis, ech jhipoj kun turistoj povis
trapasi. Tie mi ne trovis diferencon inter la torenta Jinsha-rivero
kaj aliaj riveroj.
Ju pli mi proksimighis
al la supra parto de la kanjono, des pli la kanjono malvastighis
kaj des pli grandan bruon la rivero audigis. Mi malsupreniris
lau shtupoj al bordo de la rivero kaj forte skuighis de la torenta
akvo de la rivero. La rivero tie abrupte shrumpis de pli ol 100
metroj al iom pli ol 30 metroj. La akvo de la rivero frapis rifojn
kaj levis ondegojn, kiuj surdigis la orelojn. Foje en butiko mi
vidis foton pri la kanjono Tigro-salto, kie la akvo de la rivero
estas verda, granda shtono kushas en la mezo de la rivero kaj
la fluo ne estas tiom impona. Pro pluva sezono la rivero malklara
aspektis kiel la Flava Rivero kaj ondegoj ech inundis grandan
shtonon en la rivero. Starante sur la altano che la bordo de la
rivero, mi sentis min malgranda en granda naturo kaj estis plezuro
por mi forgesi chagrenon de urbo.
Danghero
Reveninte la
shoseon kaj irante al la meza parto de la kanjono, mi estis terurita
de tershovigho en pluva sezono. La vojo farighis malebena. La
pluvo el la deklivo de Haba-neghmonto formis malgrandan akvofalon
kun shlimo, kiu lau la vojeto fluis en Jinsha-riveron. La vojo
farighis kota pro la akvofalo kaj miajn piedojn. Grandaj shtonoj
baris en la mezo de la vojo. Je ajna malatento oni facile enfalus
en la riveron. La enfalintaj gruzoj ofte minacis nin. Subite mi
audis bruegon, kaj antau mi falis granda shtono de monta deklivo.
La gruzoj kun polvo enfalis kaj shtonegoj skuighis sur la vojeto
kaj iris en Jinsha-riveron. La terura spektaklo gapigis min kaj
ripete aperis en mia memoro.
Amikeco
Post 3 horoj,
transirinte monton, mi atingis la mezan parton de la kanjono kaj
vidis kelkajn kabanojn, kies mastro estas instruisto Zhang de
elementa lernejo Hetaoyuan. Li, fama en la loko, konstruis en
2 jaroj vojeton kondukantan al la meza kanjono plena de danghero.
La piedirantaj turistoj povas manghi, ripozi kaj loghi en lia
domo. Liaj gastamaj familianoj senpage servis la turistojn, kiuj
tamen donis monon au donacon por danki ilin.
Trinkinte akvon
che instruisto Zhang, mi manghis freshajn maizspikojn kaj iris
al la meza kanjono Tigro-salto lau la vojeto. La vojeto estas
kruta kaj la dangherajn lokojn oni garnis per dratoj. Post duona
horo mi atingis la bordon de la rivero, kie oni povas vidi pli
majestan pejzaghon ol en la supra kanjono. Rigardante alten, mi
vidis nur malvastan fendon, che kies ambau flankoj estas krutajhoj.
En la surdiga bruo de la akvo mi kviete meditis, sidante sur granda
shtono.
Reveninte Pekinon,
mi ofte memoris la profundan kanjonon Tigro-salto. Piediro lau
Tigro-salto en pluva sezono pensigis min, tamen oni povas percepti
la grandecon de Tigro-salto nur en ghia meza parto, kaj la sperto
estas malfacile akirebla. En la naturo mi sentis min malgranda
kaj liberighis de chiaj malagrablajhoj en mia chiutaga vivo.
Rilata artikolo: En
la kanjono Tigro-salto
|