Vizito al Zibo (I)

Zibo kaj ceramika kulturo

 

    En la centro de Shandong-provinco situas Zibo, urbo kun 4 milionoj da loghantoj. En Zibo la ceramiko havas longan historion kaj produktighis multe da famaj ceramikajhoj en la antikveco. En la pasintaj 20 jaroj Zibo iom post iom farighis grava bazo de ceramika industrio kaj unu el la kvin ceramikaj urboj de Chinio.

    Ceramika historio

    La ceramiko de Zibo havas longan historion. Antau 8500 jaroj jam aperis la ceramika produktado. En la komenco de la Okcidenta Chou-dinastio (1066-771 a. K.) Qi-regno starigis metiejojn por produktado de ceramikajhoj. En la dinastioj Wei (220-265) kaj Jin (265-420), kaj Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (420-589) produktado de ceramikajhoj anstatauis tiun de fajencajhoj. En Tang- kaj Song- dinastioj (618-1279) la ceramika teknologio rapide progresis kaj trovighis multe da famaj ceramikajhoj. En Ming-kaj Qing-dinastioj (1368-1911) Boshan-regiono de Zibo farighis centro de produktado kaj vendado de ceramikajhoj. Post starigho de nova Chinio en 1949, precipe en la pasintaj 20 jaroj, la Zibo-anoj kreis novajn specojn de porcelano, ekz. tiuj el talka, kvarca kaj osta pulvoroj. Dume la ceramika skulpturo rapide progresis.

    Ziboa ceramika foiro

    En la 22-a de aprilo 2001 inaugurighis la China (Zibo) Internacia Ceramikajha Foiro. Pli ol mil homoj el diversaj lokoj vizitis ghin.

    La foiro havis du partojn, kulturan kaj komercan. En la kultura ekspozicio kun areo de 4000 kvadrataj metroj ceramikajhoj de diverasj dinastioj altiris vizitantojn. La ekspozicio kolektis pli ol 2500 rarajn porcelanajhojn de diversaj tempoj de Chinio. S-ro Chen Yimo, majstro de china metiista arto, kun siaj dischiploj prezentis ceramikan teknologion. La komercan ekspozicion partoprenis fabrikoj el pli ol 10 landoj, kun siaj ceramikajhoj bele faritaj kaj uzataj en konstruado, industrio, higieno kaj ghardenistiko.

    La Zibo-anoj fieras pri sia ceramiko, per kiu ili starigis ponton por kontaktighi kun de aliaj lokoj.

    Ceramikajhoj de Zibo tra la mondo

    La progreso de la tradicia industrio estas nedisigebla de altteknologio. En Zibo iuj ceramikaj fabrikoj multe investis por kune kun Qinghua-universitato kaj rilataj esploraj institutoj disvolvi novajn produktojn.

    Chi-foje mi vizitis la ceramikan fabrikon Huaguang, kiu famas en Chinio pro bonaj produktajhoj. La ceramikajhoj produktitaj de la fabriko estas maldikaj kaj lumtralasaj kaj unu pokalo valoras kelkdekajn usonajn dolarojn. La gvidantoj de la fabriko konigis ke en Usono kaj Japanio la ceramikajhoj de Huaguang havas granda debiton. La fabriko sin preparas por starigi altteknologian distrikton cele disvolvi novajn produktajhojn kaj teni sian superecon pri eksporto de ceramikajhoj.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16