PARADIZO
SUR LA TERO
Adiauinte la
vilaghon de dong-oj, ni orienten veturis je 50 km lau monta vojo
kaj atingis la termofonton Ailing en plurnacia autonoma gubernio.
La fonto che
Ailing-rivero estas chirkauita de montoj kovritaj de primitivaj
arbaroj. Kiam ni atingis la lokon, jam vesperighis. Tamen en la
profunda montvalo regis gajeco kaj brilis lampoj. Tie estas granda
turisma loko.
Formetinte
la pakajhon, ni ekbanis nin en la vaporricha termofonto. Rigardante
la vaporon levighantan al la chielo kaj auskultante fluadon de
la fonto en la kvieteco de la naturo, ni sentis nin kvazau en
fea lando kaj tuj malaperis nia laco pro veturado dum sinsekvaj
tagoj. Jen kial oni nomas la lokon "Paradizo sur la Tero".
Chirkau la
fonto estas multaj vidindejoj, sed bedaurinte, pro manko de tempo
ni vizitis nur lignajn etaghdomojn de jau-oj en la sekva tago.
Sur shtupar-kampoj
proksime de la termofonto imponas giganta roko, kiun la lokanoj
nomas Longsheyan (Roko de Draka Lango). Elautighinte, ni supreniris
lau shtuparo por rigardi ghin. Kiam ni atingis la alton de 200
m, aperis antau ni bela vilagho de jau-oj.
Nia chicherono
kondukis nin al hejmo de jau-oj. Antau ol endomighi, li komencis
reciproki popolkanton kun jau-a knabino. Samkiel mjau-oj kaj dong-oj,
ankau jau-oj shatas buteran teon. Kiam ni eniris en la lignan
etaghdomon, la gastama jau-a knabino ekpreparis por ni buteran
teon. Momenton poste, la varma kaj bongusta butera teo pretighis.
Kun agrabla kanto shi proponis al ni chiuj po taso da teo. Kiam
ni ne sciis kion fari, tenante la tason en la manoj, nia chicherono
dankis shin per kanto je nia nomo. La jau-aj knabinoj plejparte
estas lertaj en kantado. Kantoj sekvis unu post alia kaj ni kun
granda plezuro ghuis ilin, trinkante bongustan teon.
VIZITO AL
ZIJIANG-RIVERO
Post pli-ol-2-hora
veturado nordorienten de la termofonto ni alvenis al la fonto
de Zijiang-rivero, la plej granda en la loko.
Akompanate
de jau-a chicheronino, ni vizitis la riveron en la sekva tago.
Ni lauflue veturis per 2 lignaj boatoj. Tiam audighis de la alia
boato agrabla kanto de nia chicheronino. Mi estis elektita reciproki
kanton kun shi. Sed mi devis reciproki kun shi nur cirkulantajn
amkantojn, char mi ne scipovis kanti tieajn popolkantojn. Kompreneble,
mi, nelerta en kantado, ne povis rivali kun la jau-a knabino.
Sur la serpentanta
Zijiang-rivero ni jen rapidis antauen lau la torenta fluo, jen
malrapidis sur kvieta akvosurfaco, multe ghuante charmajn pejzaghojn
borde de ghi, kiaj la Giganta Velsimila Shtono, Granda Budhosimila
Roko kaj Dia Elefanto Trinkanta Akvon.
Pasinte preter
la Dia Elefanto Trinkanta Akvon, niaj boatoj shanghis la direkton
che la kurbigho de la rivero. Antau ni aperis la plej granda vilagho
de jau-oj borde de la rivero. La vilaghaj "regho" kaj "floro"
kaj aliaj gvidataj de ili bonvenigis nin che la rivero. Tuj kiam
ni surbordighis, ili proponis al ni vinon kaj prezentis por ni
interesajn tradiciajn morojn porti novedzinon surdorse, danci
rondan dancon ktp.
Unu el ni estis
elektita kiel "novedzo" kaj spertis la moron porti novedzinon
surdorse. Gvidate de la "regho", li unue kondukis la "novedzinon"
kun rugha tuko sur la kapo al la bordo de la rivero por lavi al
shi la manojn kaj poste shin surdorsigis. Sed li, kvankam alta
kaj forta, 2-foje faligis la "novedzinon" surteren. Chiufoje oni
trinkigis al li 3 tasojn da vino kaj shminkis lin. Feliche, la
"novedzino" ne falis en la 3-a fojo, alie la "novedzo" estus jhetita
en la riveron, kiel edzo nekompetenta. Kiam li portis shin surdorse
al difinita loko, ili ambau riverencis al la chielo kaj tero unue
kaj poste unu al la alia. Post kiam la "novedzo" deprenis la rughan
tukon de sur la kapo de la "novedzino", shi kondukis lin al la
bordo de la rivero kaj lavis al li la vizaghon. Tio nomighas aspergo
per felicha akvo.
Spertinte la
popolan moron, ni denove enboatighis kaj daurigis nian vojaghon.
Tiam jau-aj knabinoj kolektighis sur la bordo de la rivero kaj
aspergis nin per rivera akvo.
CHARMAJ
PEJZAGHOJ
Veturinte de
la fonto de Zijiang-rivero suden je 70 km, ni vizitis Lingqu-kanalon
fositan antau 2000 jaroj. Poste ni vojaghis al Guilin kun la plej
bela pejzagho en Chinio.
Lijiang-rivero,
kiu pro Guilin ghuas grandan famon, fluas 84 km de Guilin al Yangshuo.
Ghi, kiel verda rubando, zigzagas inter montoj. Ambauflanke de
ghi staras kuriozaj montpintoj kaj prosperas verdajhoj.
Ni vizitis
chefe la pitoreskan monton Guanyan, nove ekspluatitan, che la
meza parto de Lijiang-rivero. Ghi similas al imperiestra krono
de la antikva Chinio. En la kaverno murmuras subtera rivero longa
je pli ol 10 km kaj estas stalaktitoj, stalagmitoj kaj lafoj similaj
al kurteno, kolono kaj floro.
Tiutage ni
tranoktis en Yunwu-hotelo proksime de la rivero. La domoj havas
blankajn murojn kaj bluajn tegolojn kaj distingighas per arkitektura
stilo de norda Guangxi. Chirkau la hotelo charmas montpintoj kaj
dissemighas vilaghoj sur la kampoj.
Vizitinte Lijiang-riveron,
ni veturis al Fengyu-kavernaro 50 km fore. La subtera rivero en
ghi abundas je fishoj. Kun longo de 5.3 km la kavernaro interligighas
kun 9 montoj. En ghi trovighas dekoj da kavernoj grandaj kaj malgrandaj.
La plej granda el ili areas 25 500 kvadratajn metrojn, kun alto
de 3 m, kaj nomighas la Unua Kaverno de Azio. Nun oni jam malfermis
en la kavernaro pli ol 200 vidindajhojn, el kiuj la plej majestaj
estas Regno de Pagodoj, Paradizo de Mirakloj, Fea Lando Penglai...
*******
Dum tiuj 10
tagoj ni vojaghis en 8 gubernioj kaj 2 urboj en la meza kaj norda
partoj de Guangxi. Ni ghuis tieajn charmajn kaj kuriozajn pejzaghojn
kaj spertis diversajn popolajn morojn. Se vi havas shancon viziti
Guilin, vojaghu pli foren kaj vi havos pli interesajn kaj pli
belajn travivajhojn.
|