En la Guangxi-a
Ghuang-nacia Autonoma Regiono en la suda paro de Chinio loghas
ghuang-oj, la plej granda nacimalplimulto de Chinio, jau-oj, mjau-oj,
dong-oj kaj aliaj ses nacimalplimultoj. En aprilo1996 mi kaj aliaj
dekkelkaj raportistoj el Pekino kaj Hongkong kune vizitis la centran
kaj nordan partojn de Guangxi. La tieaj moroj kaj charmaj pejzaghoj
faris sur ni profundan impreson.
EN LA HEJMLOKO
DE KANT-FEINO
De Nanning,
la chefurbo de Guangxi, ni veturis al Liuzhou, fama historia kaj
kultura urbo. Ghi estas grava industria urbo kaj trafika centro
de Guangxi. La charma Liujiang-rivero chirkauas la urbon en 3
flankoj.
Ni atingis
la urbon la 3-an de la 3-a monato lau la china luna kalendaro,
kiu estas la tradicia kantfesto de diversaj nacioj en Guangxi.
Chi-jare la internacia popolkanta festivalo okazis en Liuzhou.
Pro tio la tuta urbo estis plena de ghojo kaj vigleco.
La ghuangoj
estas lertaj en kantado kaj nedisigeblaj de popolkantoj en sia
vivo. Sur la placo de la urbocentro ni vidis, ke multaj, chu junaj,
chu maljunaj, chu konatoj, chu nekonatoj, reciprokas improvize
popolkantojn. Tio okazas preskau chiutage ankau en parkoj de la
urbo.
Ni vizitis
la parkon Yufeng. En la urbocentro staras Yufeng-monto, che kies
piedo belas la Lageto Malgranda Drako. La pinto de Yufeng-monto
similas al karpo saltanta el akvo, rigardate de la sudorienta
bordo de la lageto. Legendo diras, ke la Tria Franjo Liu, kant-feino
de ghuangoj, reciprokis tie popolkantojn kun loka provokema tirano
kaj venkis lin en kantado. Tamen, reage kontrau la tirano, shi
jhetis sin en la lageton.Ghuste tiam 2 grandaj karpoj, flugintaj
el la chielo kaj auskultintaj shiajn kantojn, savis shin. Unu
el la karpoj surdorse portis shin al la chielo, du la alia transformighis
en montpinton kaj subpremis la tiranon sub si. La legendo pri
la Tria Franjo Liu cirkulas de generacio al generacio. Pro tio
Yufeng-monto kaj la Lageto Malgranda Drako farighis idealaj lokoj
pro la tieaj popolkantistoj. Dum la festivalo oni faris tie 3
terenojn por reciproki popolkantojn. Kaj la prezentadon ghuis
miloj kaj dekmiloj da turistoj.
Kelkajn kilometrojn
sude de la monto ests la pitoreskejo Lageto Granda Drako kun densaj
arbaroj. Tie pli charmas la vilaghoj de nacimalplimultanoj. En
la festivalo ghueblis ne nur popolkantoj de ghuango-oj, sed ankau
dancoj de jau-oj, festoetoso de mjau-oj kaj konstruajhoj de dong-oj.
EN VILAGHO
DE MJAU-OJ
Post trihora
auto-veturado ni atingis la Rongshui-an Mjau-nacian Autonoman
Subregionon kaj shipveturis sur Beijiang-rivero.
La rivero kun
akvo travidebla serpentas inter montoj. Ambauflanke de ghi kreskas
densaj arbaroj kaj bambuaroj. En ili kashighas lignaj etaghdomoj
de mjau-oj kun aparta stilo. Post nelonge ni atingis Goutan-vilaghon
de mjau-oj.
Kiam nia shipo
albordighis, mjau-aj gejunuloj en buntaj vestoj surborde ekblovis
per naciaj muzikiloj por bonvenigi nin. Antau la vilagho mjau-aj
knabinoj kun rideto proponis po tason da vino al ni chiuj. Lau
la moro de mjau-oj ni donis monon je nepara nombro (por mjau-oj
nepara nombro anoncas favoran auspicion) kaj poste trinkis po
tason da teo kun la signifo eviti malfelichon.
Suprenirante
lau montodeklivo, ni eniris en la vilaghon. Antau ni etendighis
vasta ebena tereno, sur kiu mjau-aj gejunuloj prezenis al ni siajn
naciajn kantojn kaj dancojn. Intertempe ili invitis nin al dancado.
Mjau-aj junulinoj de tempo al tempo tretis niajn junulojn en okulvitroj
kaj rugha vesto. Lau mjau-oj, rugha vesto simbolas favoran auspicion
kaj okulvitroj - erudicion. Kaj la mjau-aj gejunuloj esprimas
amon per tretado.
Antau ol ni
prenis manghon en ligna etaghdomo de mjau-oj, la mastrino regalis
nin per teo. Kiam ni satighis, mjau-aj gejunuloj proponis al ni
grandajn bovlojn da rizvino. Lau moroj de mjau-oj, chiufoje oni
devas trinki almenau 3 bovlojn da vino. Mjau-aj junulinoj konkure
proponis vinon al niaj junuloj, sed chi tiuj ne kapablis trinki
tiom da vino kaj devis forkuri. Iu el ni estis kaptita. Mjau-j
junulinoj tiris lin je la oreloj, surtretis liajn piedojn, englutigis
al li vinon kaj fine enbushigis al li bulon da glueca rizajho.
Je tio ni chiuj eksplodis de rido. Kompreneble, neniu el ni povis
fughi de la vin-atako.
MOROJ KAJ
KUTIMOJ DE DONG-OJ
De Rongshu
ni veturis norden. Antau ni aperis vicoj da lignaj etaghdomoj
el bluaj tegoloj alkrochighantaj al montoj. Jen vilaghoj de dong-oj.
Chirkau ili verdas antikvaj arboj kaj en ili impons tamburo-turoj
kun plurtavolaj tegmentrandoj. Preter kaj tra vilaghoj fluas riveretoj,
super kiuj estas pontoj similaj al koridoroj. Sur kampoj kaj che
riveretoj antikvecaj norioj malrapide turnighadas. Jen ni alvenis
al la Sanjiang-a Dong-nacia Autonoma Gubenio.
La tieaj moroj,
pluvo-vento-shirmaj pontoj kaj tamburo-turoj kun aparta stilo
profunde impresis nin. Ni alvenis al pli-ol-70-jara pluvo-vento-shirma
ponto che la vilagho. Tie dong-aj gejunuloj en festaj vestoj staris
che la pontokapo por bonvenigi nin. Sed kiam ni alproksimighis
al la pontokapo, ili baris al ni la vojon per rugha rubando kaj
komencis reciproki kantojn kun ni. Ili kantis antau chio la kauzon,
kial ili baris al ni la vojon. Lau la moro kaj kutimo de dong-oj,
ni devis respondi al ili ankau per kanto, tamen al ni, gastoj
el malproksimaj lokoj kaj mallertaj en kantado, ili povis fari
nenion alian ol cedi la vojon. Bari la vojon estas fakte aparta
ceremonio de dong-oj por bonvenigi la gastojn. Tamen oni nepre
devas trinki vinon el glueca rizajho proponitan de dong-aj knabinoj.
Enirinte en
la vilaghon de dong-oj lau la zigzaga vojeto el rulshtonetoj,
ni vidis la tamburo-turon starantan en la centro de la vilagho.
Ghi servas kiel kunvenejo kaj amuzejo de la vilaghanoj. Sur la
placo antau la turo dong-aj gejunuloj prezentis al ni kantojn
kaj dancojn. Akompanate de gastamaj dong-oj ni venis en iliajn
hejmojn. Kiel tamburo-turo kaj pluvo-vento-shirma ponto, la etaghdomoj
de dong-oj konstruighas sole el ligno tenonkunigita. La supra
etagho servas kiel dormochambro kaj la malsupra kiel stalo kaj
tenejo.
En restoracio
che pluvo-vento-shirma ponto ni ghuis gluecan rizajhon kaj acidajn
manghajhojn kun dong-a gusto. En chiuj familioj de dong-oj trovighas
vazoj por acidigi legomojn, fishajhojn kaj viandon kaj aliajn
bongustajhojn por regali gastojn. "Tostu, tostu! Trinku kaj manghu
lau placho! Estu kiel hejme!" La tosta kanto ebriigis nin samkiel
bongusta rizvino.
|