Hongkong
famas pro sia graveco ne nur en komerco kaj financo, sed ankau
en turismo por la mondo. Ekde 1995 Hongkong akceptis pli ol 10
milionojn da turistoj chiujare.
Taipo-monto
estas la plej alta loko en Hongkong. Starante sur ghi, oni povas
ghui la panoraman vidon de Hongkong: homoplenajn stratojn, chielskrapantojn,
la Viktorian Havenon kaj dissemitajn insuletojn en malproksimo.
Kiam falas nokto, ekbrilas sennombraj neonlampoj.
Vizitindaj
estas golfoj en Hongkong. La longa marbordo, insuloj kaj duoninsuloj
formas multe da golfoj kun diversaj trajtoj. Ekz., la Grandonda
Golfo famas pro siaj grandaj ondoj. Kiam blovas orienta vento,
furiozas ondoj en ghi. Sekkong-golfo distingighas per vasta plagho,
subtila sablaro kaj pura marakvo. La U-forma Taitam-golfo inter
du longaj duoninsuloj estas ideala haveno.
En Hongkong
oni chiam sentas modernecon influatan de la okcidenta kulturo.
Tamen Boliu-templo, unu el la tri budhismaj sanktejoj en Hongkong,
elspiras fortan etoson de la orienta kulturo. La templo alkrochighas
al montdeklivo. En 1913, kiam bonzo Ji Xiu funkciis kiel abato
de la templo, ghi prosperighis kaj farighis la plej granda templo
en Hongkong post dekoj da jaroj. La konstruajhoj en la templo
estas grandiozaj, kun flavaj tegoloj, rughaj muroj, altaj terasoj
kaj longaj shtuparoj. En la chefa halo estas kultataj tri oraj
budho-statuoj en la mezo kaj 500 arhatoj che la muroj. En la florghardeno
malantau la templo estas pagodo kun relikvo de Ji Xiu ene. Pro
kvieta medio kaj kontentiga pasloghigo la templo allogas multe
da turistoj. En la pasintaj jaroj antau ghi oni konstruis la bronzan
statuon de Budho de Chiela Altaro, plej grandan subchielan en
la mondo.
Vizitinda estas
ankau la Urbeto de Song-dinastio, konstruita imite al tiu de la
dinastio(960-1279) prezentata en la fama pentrajho: "Che Rivero
en la Festo de Klaro kaj Brilo". La antikvaj konstruajhoj, kiaj
butikoj, restoracioj kaj tevendejoj, staras che ambau bordoj de
la rivero. Komizoj servas en kostumoj de Song-dinastia modo. Kaj
en la vaka tereno prezentighas dancoj kaj varieteoj.
En Hongkong
estas du specoj de distrejoj: Unu por ripozigi turistojn, ekz.,
la Viktoria Parko, Montsupra Parko kaj Kowloon-parko kun tradiciaj
chinaj ghardenistikaj konstruajhoj kiel la chefaj, kaj la alia
por apreci kaj protekti sovaghajn bestojn kaj plantojn, ekz.,
akvario en la Hongkong-a Oceana Parko kaj antauurbaj parkoj.
Hongkong estas
ne nur vizitindejo, sed ankau ideala achetejo en la mondo. En
ghi vendighas diversspecaj artajhoj el la Oriento kaj produktajhoj
de famaj markoj el diversaj partoj de la mondo. Kompreneble, ghui
pladojn el markreskajhoj en Hongkong estas grava aktivado por
multaj turistoj.
|