Nova Tangshan post tertremo en 1976

de FENG JIANHUA

    42 minutojn kaj 53 sekundojn post la 3-a horo en la 28-a de julio, 1976, okazis tertremo de 7.8 gradoj laŭ la skalo de Richter en Tangshan, malnova urbo honorata kiel "lulilo de moderna industrio de Ĉinio". En palpebruma daŭro la urbo fariĝis ruino.

    Iuj timis, ke Tangshan malaperos en la terglobo pro la tertremo. Sed la fakto estas, ke post tridek jaroj Tangshan ne malaperis, sed renaskiĝis el la ruino kaj fariĝis nova urbo plena de vigleco kaj vivipovo de disvolviĝo.

    Renaskiĝo de Tangshan

    Tangshan, ĉ. 160 km. fore de Pekino, estas nomata "ĉefurbo de karbo", kaj havis la unuan modernan karboŝakton de Ĉinio. En la plej prospera periodo de loka karba industrio, karboministoj konsistigis preskaǔ duonon de la loĝantaro. Oni diris, ke Tangshan naskiĝis kaj disvolviĝas pro karbo.

    Sed, la grandega tertremo antaŭ 30 jaroj komplete detruis la malnovan industrian urbon kun centjara historio. Laŭ oficiala statistiko, 97 procentoj de la domoj de fabrikoj kaj minejoj kaj 56 procentoj de la instalaĵoj estis detruitaj, kaj la ekonomio komplete paraliziĝis.

    Kiam oni rememoris la tertremon okazintan antaŭ 30 jaroj, la plej profunda memoro ne estis tiu pri la teruraj scenoj post la tertremo, sed tiu pri la spirito "Unuiĝu, interhelpu kaj turnu malĝojon en forton" de Tangshan-anoj. Ĝuste tiu spirito rapide restarigis Tangshan el la ruino.
En la 7-a tago post la tertremo, oni muntis la unuan grupon da bicikloj; en la 20-a tago, oni faris la unuan lokomotivon; en la 28-a tago, oni elfandis la unuan fornon da ŝtalo; post duonjaro, 666 el 692 entreprenoj rekomencis produktadon…

    Tangshan nun estas moderna kaj nova urbo kun ĉ. 3 milionoj da loĝantoj. Se oni ne vizitis la rezervitajn ruinojn, oni ne povas identigi tiun urbon kun la tertremo okazinta antaŭ 30 jaroj.
En la lastaj pli ol 20 jaroj post la tertremo, la ekonomio de Tangshan ankoraǔ dependis de karbo sub la tero. Sed la gvidantoj de Tangshan jam konsciis la problemon de la maniero de disvolvo. Hu Shining, respondeculo de la Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Tangshan, diris: "La maniero dependa de sola industrio, kiu terure konsumas fuelojn kaj serioze poluas la medion, ne havas estontecon."

    Tangshan situas sur nordokcidenta bordo de Bohai-maro kaj estas unu el la unuaj ĉemaraj urboj malfermitaj al ekstera mondo. Tangshan havas marbordan linion de pli ol 190 km. Laǔ tio, la gvidantoj de Tangshan elmetis disvolvan ideon "Kontakti la mondon pere de la maro" por ŝanĝi la manieron de disvolvo.

    En la jaro 2003, ĉe la suda bordo de Tangshan, oni komencis konstrui Caofeidian-an industrian bazon, kiu havas naturan profundan havenon. Tio signifas, ke la ŝanĝo de maniero de ekonomia disvolvo de Tangshan havis la unuan paŝon. Ĝis la fino de 2005, du kajoj por ercoŝipo de 250 mil toneloj jam interligiĝis kun internacia navigado. La registaro de Tangshan havas celon por prosperigo de la Caofeidian-a industria bazo: konstrui havenon similan al tiu de Roterdamo.

    La Caofeidian-a industria bazo jam enlistiĝis en la gravan disvolvan planon de la venontaj 5 jaroj de Ĉinio. Pri la disvolva perspektivo de Tangshan, la registaro kaj la popolo de Tangshan havas belan esperon. "Konsoli mortintojn en tertremo per ekonomia disvolviĝo" estas devizo de Tangshan por memori la 30-an datrevenon de tertremo.

    Konstrui novan sekurecan Tangshan

    Tertremo de Tangshan alportis profundan influon al Ĉinio. Nelonge post la tertremo, la Sismologia Buroo de Ĉinio ellaboris kaj publikigis Regionan Mapon pri Moviĝa Parametro de Sisma Tero de Ĉinio laǔ geologia strukturo, tera kondiĉo kaj historia statistiko de diversaj lokoj, kiu unuafoje difinis la kontraǔ-sismajn normon kaj postulojn en diversaj lokoj, kaj tio altigis kontraǔ-sisman kapablon de la tuta lando. En tiu mapo, la kontraǔ-sisma normo de diversaj lokoj de Ĉinio estas difinita inter 6 kaj 9 gradoj laǔ tertrema intenseco. Inter ili, lokoj kiuj devas atingi 9 gradojn laǔ tertrema intenseco (malpli ol 7 gradoj laŭ la skalo de Richter) estas malmultaj, plejparto da lokoj postulas atingi 8 gradojn laǔ tertrema intenseco. Ekzemple, antaǔ la tertremo, projekto de domoj en Tangshan nur atingis 6 gradojn laǔ tertrema intenseco (malpli ol 5 gradoj laŭ la skalo de Richter). Post la tertremo, la normo altiĝis al 8 gradoj kaj tiu estas sama kiel tiu de Pekino. Samtempe, serio da leĝoj koncernantaj kontraǔ-sismajn rimedojn estis ellaboritaj.

    Profesoro Su Youpo, estro de la Esplora Centro de Sismologia Programo de Hebei-provinco, estas Tangshan-ano. Li spertis la tertremon, kiam li estis 20-jara. Su eskapis el la tertremo, sed lia pliaĝa fratino kaj ŝiaj familianoj ĉiuj mortis en la katastrofo. Su opinias, ke konstruaĵoj estas ĉefaj indikiloj de tertremo, tial li elektis inĝenierion de konstruado kiel sian studfakon en universitato kaj studis kontraǔ-sisman inĝenierion. Kiam li diplomiĝis kiel doktoro, li povus labori en aliaj grandaj urboj ekster Hebei-provinco, sed li elektis labori en Tangshan. Su diris: "Mia hejmo estas en Tangshan kaj mia esploro bezonas Tangshan."

    Dum rekonstruado de Tangshan, koncernaj departementoj de Tangshan-a registaro plej multe konsideris kiel altigi la kontraǔ-sisman kapablon. Post la tertremo, la Urboplanisma Buroo de Tangshan faris taksadon pri geologia sekureco de la urbo kaj dividis la urbon en partojn de kvar kategorioj: taǔga, fundamente taǔga, fundamente netaǔga kaj netaǔga por konstruado. Por altigi kontraǔ-sisman kapablon, Tangshan laǔeble pli multe konstruis domojn kun 5-6 etaĝoj anstataǔ altegajn domojn. Oni jam ĉesis konstrui domon el briko kaj tegolo, sed el betona armaturo. En lokoj plenaj de homoj oni multe aldonis verdejojn aǔ placojn, ke ili estu provizoraj rifuĝejoj, kiam eventuale okazos tertremo.

    Oni povas diri, ke kompare kun aliaj lokoj kun sama geologia kondiĉo, Tangshan nun estas la plej sekura urbo en Ĉinio.

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688