Urumqi hodiaŭ

Urumqi Florbedoj sur placo
Ŝoseo al la urbo Urumqi ĉirkaŭita de verdaj montoj
Xinjiang-a Internacia Ekspozicia Centro Placo tapiŝita de floroj
Parto de la ekonomia-teknologia
disvolva distrikto
Statuo en Urumqi
Financa domturo Florbedo kaj altaj domoj
Ujguraj infanoj en distriĝo Financa strato

    Xinjiang kun abundaj naturaj riĉfontoj kaj vasta tero, estas trezorejo de Ĉinio kaj ĝia antikva kaj bela ĉefurbo Urumqi – brila perlo ĉe piedo de la montaro Tianshan. Ĝi funkcias kiel politika, ekonomia, kultura, scienco-teknologia kaj trafika centro de Xinjiang, kaj ankaŭ grava pordo de okcidenta Ĉinio malfermita al la eksterlando.

    Urumqi, je altitudo de 680 -920 m , situas en la centro de la Eŭrop-Azia Kontinento. Tie printempo kaj aŭtuno estas kompare mallongaj kaj vintro kaj somero – longaj. Urumqi, urbo plej fora de maro kun averaĝa temperaturo de 23˚C somere, estas ideala loko por turismo kaj somerumo. En la mongola lingvo de Jungar, Urumqi signifas belan paŝtejon.

    Hodiaŭ en Urumqi arbare staras altaj domoj, movplenaj estas stratoj kaj la Internacia Bazaro en Erdaoqiao havas densan guston de nacimalplimultoj. Pli kaj pli da ĉinoj kaj alilandanoj alvenas por vojaĝo, turismo kaj investo.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688