Pekina Internacia Konferenca Centro

de BIAN JI

    La Pekina Internacia Konferenca Centro estis konstruita aŭguste de 1988 por la Informa Centro de la 11-a Azia Sportkunveno. Ĝi, kun la ĉefa parto de 2 hektaroj, estas unu el la plej famaj konferencaj haloj de Ĉinio.

    Ĝi troviĝas en la meza parto de la 4-a rondŝoseo de Pekino, je 9 km norde de la urba centro kaj tuj apud ekspresa ŝoseo. Tie la trafiko estas facila. La Ĉefurba Aerodromo situas oriente de ĝi je 20 km, Tian'anmen-turo sude de ĝi je 9 km, la Somera Palaco okcidente de ĝi je 10 km kaj la Granda Muro norde de ĝi je 80 km.

    La centro estas destinita por ĉinaj kaj internaciaj konferencoj, ekspozicioj kaj grandaj aktivadoj kaj la tieaj oficdomoj estas lueblaj. Tie estas ankaŭ restoracioj, drinkejoj, kinejoj, komercaj oficejoj, informaj konsultiĝejoj, biletejoj, turismaj servoj, poŝtejoj kaj amuzejoj. Ĝi havas ankaŭ servejojn por luigo kaj vendo de komercaj ekipaĵoj.

    La ĉefa konstruaĵo de la centro estas 10-etaĝa domo inkl. de 2 etaĝoj subtere. Tie estas pli ol 50 salonoj grandaj kaj malgrandaj por 10-2500 personoj. Tie funkcias 7 kompletoj da aparatoj por simultana interpreto en 6-10 lingvoj, 4000 aŭdiloj, larĝrubanda instalaĵo kaj konferenca video-sistemo, kiuj estas taŭgaj por diversaj kunvenoj.

    La centro havas 3 specialajn eksponejojn. La totala ekspona areo superis 9000 kvadratajn metrojn, kaj tie oni povas aranĝi 500 standojn kun internacia normo.

    De majo 1990 tie 4000-foje okazis grandaj konferencoj, ekspozicioj kaj gravaj aktivadoj. Septembre de 1990, kiel informa centro de la 11-a Azia Sportkunveno la Konferenca Centro bone servis al diverslandaj sportistoj kaj ĵurnalistoj. Tie okazis ankaŭ la 4-a Monda Virina Konferenco de UN, la 22-a Konferenco de la Universala Poŝta Unio, la 66-a Internacia Elektrista Konferenco, la 2-a Konferenco de la Membroj de la Monda Media Fonduso kaj aliaj internaciaj kunvenoj.

    Continental Grand Hotel, Huiyuan Apartment, Beichen-a Komerca Centro kaj Hongkong-a Restoracio troviĝas proksime de ĝi. La loko estas ideala por ĉinaj kaj internaciaj kunvenoj, ekspozicioj, kultura interŝanĝo, komercado, oficado kaj turismo.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688