Dalian -- bela chemara urbo

de YI REN

    Dalian estas industria, komerca kaj turisma urbo en la Nordoriento de Chinio. Dank' al sia favora geografia situo, agrabla klimato kaj belaj chemaraj pejzaghoj, ghi altiras al si sennombrajn turistojn chinajn kaj alilandajn. Ghi estas tre grava havenurbo de Chinio.

Parko Xinghai

    En Dalian estas dek famaj pitoreskejoj. Unu el ili trovighas che la golfo Xinghai. Tie estas parko kun la sama nomo de la golfo. Ghi konsistas el ghardeno kun areo de 150 mil kvadrataj metroj kaj arkforma chemara banejo 800 metrojn longa. En la ghardeno estas pavilonoj kaj aliaj pejzaghoj, kiuj estas ligitaj per rulshtonaj vojoj. Che ghiaj orienta kaj okcidenta ekstremoj estas klifoj, de tie oni povas ghui la krispajn ondojn kaj belajn pejzaghojn unuigantajn la chielon kun la maro. Che la orienta monteto estas groto. Oni povas malsupreniri lau la shtuparo, kaj trapasinte la profundan valon, oni povas tuj tushi maron. La strando estas ebena, akvo milda kaj neprofunda. Somere la parkon vizitas sennombraj turistoj.

Paradizo de Tigroj

    La paradizo trovighas en la suda parto de Dalian. Ghi kovras areon de 1.88 milionojn da kvadrataj metroj kaj havas marbordon 4 mil metrojn longan. Tie la naturaj pejzaghoj estas tre belaj.

    En la paradizo estas mirinda skulptajharo de tigroj, la plej granda en Chinio. La tigroj tenas sin en diversaj pozoj, kvazau ili mughus en vento. Tie trovighas ankau Arbaro de Birdoj, la plej granda birdkagho en Chinio. Tie la unua china supermara telfero ligas la pejzaghojn orientajn kaj okcidentajn. La loko ebligas okulplachan birdvidon de la tuta loko. Tie estas ankau ekspozicio de maraj vivuloj “Subakva Mondo” kaj halo de maraj animaloj, kie otarioj kaj fokoj prezentas diversajn akrobatajhojn.

    La Subakva Mondo 220 metrojn longa estas la plej granda eksponejo de maraj vivuloj en Chinio. Ghi ampleksas areon de 3300 kvadrataj metroj. Tie, sub modera lumo vidighas kvieta plagho, antikva droninta boato kaj diversaj fishoj. Tie eksponighas pli ol cent specoj da maraj vivuloj, kiaj delfenoj, sharkoj, maraj testudoj, fokoj, pingvenoj kaj koraloj.

    La Arbaro de Birdoj kun areo de 1.8 hektaroj trovighas en la valo sudokcidente de la paradizo. Tie vivas pli ol mil pavoj, papagoj, alaudoj, turdoj kaj ardeoj de 150 specoj. Tie la turistoj povas pasumi lau la zigzagaj padoj kaj “interparoli” kun la birdoj. Estas interese, ke tie oni povas ghui akrobatajhojn de birdoj: Jen papavoj iras sur drato, grimpas eskalon, rajdas sur biciklo, stiras lokomotivon kaj pilotas aviadilon. Dekkelkaj pavoj bone dresitaj flugas en unu vico. Chio chi forte mirigas la vizitantojn.

Jinshitan-feriejo

    Tio estas shtata turisma feriejo fondita en 1992. Tie estas proksimume cent pitoreskejoj el sendimentaj rokoj kaj paleontologiaj fosilioj sur aparta geologia tersurfaco. Tie vidighas golfejo, jakta klubo, chasejo, hipodromo kaj restoracioj. Chio chi faras la lokon ideala por turistoj en la Nordoriento de Chinio.

Internacia Vesta Festivalo

    Tio estas la plej granda, altnivela kaj spektakla internacia festivalo de vestoj. Septembre de chiu jaro gastoj el dekoj da landoj kaj regionoj kolektighas en tiu bela chemara urbo por partopreni la vestan festivalon kun lokanoj.

    Eksponado de modaj vestoj faritaj de mondfamaj fasonistoj estas granda spektaklo en Dalian. Ekde 1988 ghi jam sukcese okazis 12 fojojn. Dekoj da mondfamaj fasonistoj el Parizo, Milano, Tokio kaj aliaj urboj montris pli ol 6 mil kompletojn da lastmodaj vestoj. Tie prezentis pli ol 400 mondnivelaj manekenoj. Nun la festivalo farighis grandskala kultura aktivado kaj autoritata tereno por jughi vestojn.

    La aktivadoj en la festivalo harmonie unuigis la vestojn kun kulturaj aferoj kaj multe levis la konscion pri vestoj de la urbanoj, kaj ludas gravan rolon por richigi la popolan vivon spiritan kaj materian kaj plibonigi la investan medion kaj turisman aferon de la urbo.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688