Aprile
de 1998 Pekino komencis ordigon de kelkaj riveroj ghin chirkauantaj,
dank’ al tio la ekologia medio de Pekino iom plibonighis.
Plezurveturo sur rivero de Pekino
Vespere
lunlumo kaj lampolumo reflektighis en la akvo. Sur la rivero malrapide
iris plezurshipoj kun ghojaj turistoj. En la shipoj turistoj trinkis
verdan teon kaj manghis bongustan kukon, ghuante la brilan lunon.
Bele vestita knabino deveninta de suda Chinio lerte julante, milde
interparolis kun turistoj. Sur iuj shipoj ludis muzikistoj en
tradiciaj roboj kaj audighis orelplacha muziko. Chio chi impresis
kiel vojagho en akvolando de la suda parto de Chinio. Sed fakte
mi spertis tion sur rivero en Pekino.
La 30-an de aprilo, 2002, kun longa sirenado
movighis sur rivero jakto kaj de tiam komencighis navigacio sur
la tuta akvosistemo de Pekino 50 km longa. Tio estas granda afero
por la chefurbo. Preskau 100-jara maljunulo, akompanate de siaj
familianoj, ghuis la spektaklon ambauflanke de la rivero, sidante
sur rulsegho. “Mi neniam imagis al mi, ke mi povas vojaghi
per tia shipo en Pekino,” diris la maljunulo.
Por liveri akvon al Pekino kaj protekti ghian ekologian
medion
Mi
promenis che la rivero okcidente de Pekino kaj vidis, ke la brike
masonita bordo kun skulptitaj balustradoj el blanka marmoro bonorde
staras che la rivero. Apude etendighas vojo pavimita per rughaj
brikoj kaj verdas gazono. Proksime de la rivero staras nove konstruitaj
loghdomoj altaj kaj malaltaj. Tie jam malaperis la malaltaj kabanoj
kaj rubejoj. La pejzagho estas bela, tamen monotona. La balustradoj
malhelpas homan tushon al la akvo. Antaue mi ofte biciklis kun
miaj amikoj lau la zigzaga bordo. Tiam mi povis lauvole lavi miajn
manojn kaj vizaghon che la rivero. Plorsalikoj kisis akvon, poploj
alte staris kaj libere kreskis arbedo, herboj kaj sovaghaj floroj.
Tie vivis pigoj, korvoj sur arboj kaj en la akvo naghis fishoj.
Vespere de printempo kaj somero audighis kvakoj tie kaj chi tie.
El herboj foje kaj foje saltis leporoj kaj aliaj malgrandaj animaloj.
Sed nun la bordo farighis vertikala, 1-2 metrojn alta, kaj nur
malmulte da shtupetaroj kondukas al la akvosurfaco. Tie estas
malpermesite naghi kaj kushi sur gazono.
La rivera bonordigo komencita en 1998
estis aprobita en Pekino kaj samtempe kritikita de fakuloj, kiuj
malkontentas pri masonado de la cementa riverlito kaj bordo.
La
chefa metodo de la rivera ordigo en la urbaj kvartaloj estis masoni
la riverliton kaj bordon per cemento au shtonoj kaj lau la projekto
oni forhakis chiujn arbojn che la bordo. Tion malaprobis multaj
ekologoj. Ekologia instruisto de la Pekina Universitato diris,
ke tiu metodo malhelpas interfluon de akvo kun la naturo kaj faris
la riveron artefarita cementa cisterno. Li diris, ke masoni la
liton kaj bordon de la rivero malhelpas akvajn kreskajhojn, kiuj
kapablas purigi akvon, kaj pro tio la riverakvo iom post iom perdos
la kapablon mempurigi kaj la akva kvalito malbonighas, dum forhakado
de la arboj ambauflanke de la bordo malutilas al ekologia ekvilibro
kaj utilas al kresko de infektaj mikroboj. Pro manko de akvaj
kreskajhoj kaj naturaj vegetajhoj ambauflanke de la rivero malfacile
vivos la tieaj sovaghaj vegetajhoj kaj animaloj.
Sed akvomastrumaj projektantoj opinias,
ke siatempe kompleta masonado de la Pekin-Miyun-a Kanalo estis
unika elekto, char antaue la akvokonservejoj Miyun kaj Guanting
estis chefaj fontoj de la trinkakvo de Pekino kaj poste la akvokvalito
de Guanting malbonighis, Miyun-akvokonservejo farighis la unika
tersurfaca akvofonto de Pekino. “Antau la masonado, chiujare
80 milionoj da kubmetroj da akvo tralikighis tra la kanalo,”
diris vicchefingheniero de la Akvomastruma Administracio de Pekino.
Li diris ankau, ke la masonado celas garantii akvon por homa vivo
en Pekino. Lia kolego diris, ke masonado de la riverlito malhelpas
rapidan kreskon de akvaj herboj, kiuj estas granda obstaklo de
akvofluo kaj plie, sen masonado la rivervojo farighos chiam pli
largha pro akva lavado, sed ambauflanke de la rivero konstruighis
multe da altaj domoj, kaj jam ne estas spaco por ghia ekspansio.
Oni
diris, ke nun por ordigo de la riveroj oni jam lernis sperton
kaj lecionon de la du antauaj periodoj kaj donas grandan atenton
al ekologio. Nun la akvomastruma departemento faras iujn riverpartojn
kolbasformaj por pliigi areon de malsekaj parceloj kaj stradoj
kun la celo garantii la diversecon de la kreskajhoj ambauflanke
de la rivero. Oni invitis usonan akvomastruman fakulon, kiu alte
taksas ekologian riverordigon, kiel konsiliston. Tiu elektis riverparton
du kilometrojn longan por ke la natura flauro kaj malseka tero
ludu sian rolon en plibonigo de la akvokvalito, kaj tiamaniere
oni shparos la elspezon je 50% por riverordigo kompare kun kompleta
masonado.
La supre menciita argumento montras,
ke bonordigo de la akvosistemo de Pekino falis en dilemon. Por
la ekonomia disvolvigho kaj media protektado oni havas multe da
aktualaj problemoj solvendaj.
Akvosistemo de Pekino en perspektivo
Akvomastruma
departemento de Pekino informis, ke por konstrui bonan akvosistemon
kaj servi al la 29-aj Olimpikoj la urba registaro faris jenan
planon, t.e. en 3 jaroj fundamente realigi la akvomastruman modernigon
de Pekino, levi la kapablon de akvomastrumado kaj kontrauinunda
reguligo; en 4 jaroj plenumi la akvosisteman konstruadon de la
urbo kaj realigi la celon, ke klara akvo de la tria rondrivero
chirkauu la urbon; en 5 jaroj fundamente plenumi la kontraupoluan
laboron de la riveroj kaj lagoj kaj realigi la fundamentan klarighon
de la riveroj kaj lagoj kaj por tio oni devas konstrui 16 traktejojn
de malpura akvo por chiutage trakti la 3.5 milionojn da tunoj
da malpura akvo, ellasita de la urbo.
Nun oni ekpraktikis la planon, ke la
klara akvo de la tria rondrivero chirkauu la urbon. La unua rondrivero,
chirkauanta la Imperiestran Palacon, jam bonordighis kaj bonordigo
de la dua rondrivero plejparte plenumighis. La akvosistemo de
la tria rondrivero konsistas chefe el Qinghe-rivero, norda kanalo
en la orienta parto de Pekino kaj Liangshui-rivero en la sudorienta
parto de la urbo. Antau nelonge oni jam komencis ordigon en iuj
partoj.
Lau
la plano de la urba konstruado oni konstruos grandan lagon en
la Olimpika Parko, norde de la meza akso de la urbaj kvartaloj
kaj sekve de tiu lago aperos grandaj arbaro kaj marcho, kies akvo
venos chefe el la akvo traktita en Qinghe-traktejo de malpura
akvo, kaj oni konstruos monteton el la tero akirita dum fosado
de la lago kaj faros plurajn pejzaghojn. Antau la Olimpikoj en
2008 en Pekino aperos 24 novaj ekologiaj parkoj kaj 1500 hektaroj
da akva surfaco kaj tiam la pokapa areo de akvo en Pekino levighos
de 1.4 kvadrataj metroj al 4.2 kvadrataj metroj.
La efiko de ordigo de la akvosistemo
de Pekino estas rimarkinda. Malgrau tio Pekino restos urbo, al
kiu serioze mankas akvo. La akvofonto jam farighis unu el la gravaj
faktoroj malhelpantaj la ekonomian kaj socian disvolvighon. La
Ghenerala Projekto de Pekino montras, ke la projekto konduki akvon
el sude norden estas radikala rimedo por solvi la akvomankon de
Pekino. Nun oni kondukas al Pekino chiujare 1.2 miliardojn da
kubmetroj da akvo. Oni faras strechan preparon por la meza akvokonduka
projekto, t.e. konduki akvon el Yangzi-rivero de Hubei-provinco
al Pekino. En la nemalproksima estonteco akvo senchese kondukighos
el Yangzi-rivero al Pekino kaj tiam oni povos ne nur shipe vojaghi
al Pekino, sed ankau per shipo veturi al Tianjin kaj de tie al
la vasta maro kaj la antikva Granda Kanalo havos sian novan vivon.
|