Nova aspekto de la riveroj kaj lagoj en Pekino(I)

de LU ZHONGMIN

    La 21-an de septembro, 2002, denove malfermighis Changpu-rivero, oriente de Tian’anmen-pordego, meze de Pekino. La rivero Changpu estis shirmita jam 20 jarojn kaj nun ghi reaperis kiel pejzagho de parko. En 1956 ghi preskau stagnighis kun chiam pli malbonighanta medio kaj en 1983 farighis kashita rivero. Post bonordigo kaj beligo nun ghi ricevis novan aspekton.

    Changpu-rivero longis 500 metrojn, sed estis grava konsistiga parto de la akvosistemo de Pekino.

    Nun en Pekino oni faras grandskalan bonordigon de la akva sistemo.

Historio de la akvosistemo de Pekino

    Pekino estas urbo, al kiu serioze mankas akvo. Tie la pokapa akvokvanto estas nur okono de tiu de Chinio kaj 1/32 de tiu de la tuta mondo. Akvo estis granda problemo malhelpinta disvolvighon de la urbo en pluraj dinastioj.

    Sed antaue en Pekino estis multe da riveroj kaj lagoj. Ech hodiau multaj loknomoj de tiu urbo havas ian rilaton kun rivero, lago kaj ponto. Pekino estis konstruita che rivero. Antau pli ol 2 mil jaroj, Jicheng (nun Pekino) aperis ghuste che la rivero Yongding. Meze de la urbo estis aro da lagoj. Nun en la urbaj kvartaloj kun 1040 kvadrataj kilometroj fluas 30 riveroj grandaj kaj malgrandaj kun totala longeco de 336 km, kaj estas 26 grandaj kaj malgrandaj lagoj kun areo de 600 hektaroj. En la historio ili ludis gravan rolon por transporti grenon al la chefurbo, konservi akvon, dreni superfluan akvon che inundo kaj rezisti kontrau fremdlanda invado.

    En 1292 por solvi la problemojn pri akvo kaj transporto en Yuan-dinastio (1206-1368), 20 mil soldatoj kaj civiluloj gvidataj de hidrologo Guo Shoujing laboregis tutan jaron kaj fosis kanalon 84 km longan, dank’ al kiu la gren-transportaj shipoj el la suda parto de Chinio povis rekte atingi Jishuitan-lagon en Pekino. Tiam multe da shipoj kolektighis en Pekino, tio tre ghojigis la imperiestron, kiu donis la nomon Tonghui-rivero al la nove konstruita kanalo de Jishuitan ghis la Granda Kanalo. Post tio la greno kaj aliaj varoj de la suda parto de Chinio senchese transportighis al Pekino per la kanaloj, kiuj kontribuis al prosperigho de la chefurbo kaj imponigho de la Imperiestra Palaco.

    La riveroj, chirkauantaj la chefurbon kaj kunligantaj la lagojn Jishuitan, Beihai, Zhonghai kaj Nanhai, formis la bazon de la akvosistemo de Pekino kaj plibeligis la antikvan urbon.

Malprospero de la akvosistemo de Pekino

    Fama china verkisto Laoshe iam verkis novelon “Fosajho Longxugou” kaj poste oni adaptis ghin al filmo. Sur la ekrano vidighas jenaj scenoj: Malaltaj kaj kadukaj kabanoj che la mallargha strato, apud kiu malbonodoris malpura fosajho 13 km longa. Pro shtopigho de shlimo, la malpura akvo fluis eksteren, mortintaj katoj kaj hundoj, fekajho kaj aliaj malpurajhoj shvebis sur la akvo. Che pluvego malgranda knabino glitis en la akvon kaj englutighis de la akvo. Jen vera historia sceno de la suda parto de Pekino antau 1949.

    Post kiam naskighis la nova Chinio en 1949, la urbo faris tri grandskalan bonordigon de la akvosistemo de la urbo, konstruis la akvokonservejojn Guanting kaj Miyun kaj fosis la akvokondukajn kanalojn Yongding kaj Jingmi, dank’ al ili la akvokvanto de la urbo estis garantiata.

    Sed pro grandskala industria konstruado en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento, malkonstruo de urbomuroj kaj konstruo de subtera fervojo kaj stratoj en la 60-aj jaroj en multaj lokoj de Pekino la riveroj ebenighis. En la 70-aj jaroj en la orienta antauurbo de Pekino la malpura akvo serioze poluis la medion. De post la 80-aj jaroj pro drasta pliigho de alilokaj migrantoj la urbaj kvartaloj rapide dilatighis. La riveroj kaj lagoj estis serioze poluitaj kaj iuj el ili farighis malbonodoraj kaj serioze shlimighis.

Ordigo de la akvosistemo de Pekino

    Komence de 1998 lau la propono de 225 popolaj reprezentantoj la pekina registaro faris decidon plimultigi investon por bonordigi la akvosistemon kaj reaperigi la fizionomion de la antikva urbo.

    Aprile de la sama jaro komencighis sinteza bonordigo de la akvosistemo de la urbo. La projekto koncernis riverlitojn 50 km longajn kaj 13 lagojn. Tiam ekfunkciis grandaj modernaj traktejoj de malpura akvo.

    Post kelkjara penado nun en la urbaj kvartaloj la riveroj kaj lagoj kune kun iliaj bordoj farighis ideala loko por ripozo de la pekinaj loghantoj. Matene kaj vespere en ombro de arboj oni kuras, dancas kaj faras aliajn sportojn au simple ripozas. Sur la riveroj chirkau la urbo de tempo al tempo vidighas antikvecaj plezurboatoj kaj jaktoj. La belaj riveroj estas utilaj ankau al la dombiena industrio. Enketo montras, ke 79% de la dom-achetantoj opinias, ke akvaj pejzaghoj estas necesaj por luksaj loghdomoj.

    Vicdirektoro de la Pekina Hidrologia Buroo s-ro Sun diris: “Antaue la malbonodoraj kaj malpuraj riveroj forigis de si multajn urbanojn, sed nun reklarighinte ili denove altiras al si homojn. Oni montras pli grandan atenton al protekto de la riveroj kaj lagoj. Nun ni chiutage ricevas multajn rimarkigojn de la loghantoj, ili atentas tiuflankajn planojn kaj denuncas tiujn, kiuj detruas riveron kaj malpurigas akvon. Nun plifortighis la konscio de pekinanoj pri akvoshparo kaj protekto de la akvosistemo.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688