Wuhan,
chefurbo de Hubei-provinco, estas centro industria, financa, komerca,
scienca, kultura kaj eduka en la meza parto de Chinio. Ghi areas
8467 kvadratajn kilometrojn kun 8.3 milionoj da loghantoj. Tie
krucighas Yangzi-rivero kun sia plej longa brancho Hanjiang-rivero,
kiuj dividis la urbon en tri partojn, t.e. Hankou, Hanyang kaj
Wuchang, kiuj formis gravan nodon de fervojoj, akvovojoj, shoseoj
kaj aerlinioj.
Kiel grava urbo liganta la mezan parton
de Chinio kun la okcidenta, ghi havas kompare bonajn naturajn
kondichojn. Kompare kun la okcidenta parto de Chinio, ghi havas
bonajn geografiajn kondichojn kaj kompare kun la orienta marbordo
ghiaj produktokostoj estas malaltaj.
Post kiam Chinio membrighis al Monda Komerca Organizo kaj ekpraktikis
la planon pri granda ekonomia disvolvo de sia okcidenta parto,
Wuhan farighis pli grava pro sia latenta forto disvolvighi en
grandan internacian urbon. Tio ja koincidas kun la profeto de
usona futuristo, ke Wuhan estos unu el la 10 superaj urboj en
la estonteco.
Kompreneble, por esti grava internacia
urbo estas bezonataj ne nur la supre menciitaj kondichoj, sed
ankau aliaj kondichoj, kiaj naturaj richfontoj kaj nivelo de sciencoj
kaj edukado.
Koncerne
la naturajn richfontojn, Wuhan havas 189 lagojn, kies totala areo
konsistigas kvaronon de tiu de la tuta urbo. Tie la pokapa kvanto
de surtera akvo okupas la unuan lokon en la mondo inter grandaj
urboj. Wuhan estas urbo, kiu plej frue ekuzis kranakvon, kun 4
mil kilometroj da akvotuboj en la chefaj kvartaloj.
Koncerne sciencojn kaj edukadon, en Wuhan
estas la tria granda novteknologia ghardeno de Chinio -- la Novteknologia
Ghardeno Donghu. Tie naskighis la unua china optika fibro, kies
esplorado, disvolvo kaj produktado dum longa tempo okupas avangardan
lokon de Chinio. La ghardeno ghuas la nomon Optika Valo de Chinio.
Tie trovighas 18 altaj lernejoj, 56 institutoj, 700 teknologiaj
establoj kaj 5 mil entreprenoj. Tie laboras 45 membroj de la China
Akademio de Sciencoj kaj China Akademio de Inghenierio. Fenghuo,
Huagong, Jinglun kaj Lixing estas landfamaj altteknologiaj establoj
en Chinio. Ili chiuj rapide disvolvighis en nur kelkaj jaroj surbaze
de la atingoj sciencaj kaj teknologiaj. Ili donis vivipovon al
disvolvigho de la industrioj informadika, optik-elektrona, energi-elektrona
kaj konsuma optik-elektrona. En la pasintaj jaroj, energie disvolvante
altteknologiajn industriojn, tiu teknologia ghardeno dedichis
grandan atenton al kreado de novaj medioj, por ke la ekonomia,
socia, natura kaj kultura medioj estu pli harmoniaj. Nun la diversaj
kompletigaj instalajhoj kaj grandareaj verdajhoj montras la novan
fizionomion de ghia bela perspektivo.
Li
Xiansheng, urbestro de Wuhan, diris: “La grandaj urboj de
la mondo kaj precipe tiuj de la disvolvighantaj landoj ellaboris
strategian planon por konstrui sin en internacian urbon, kaj por
realigi tiun celon oni devas partopreni la internacian labordividon.
Sub la novaj historiaj kondichoj Wuhan certe plene utiligos kaj
kulturos siajn avantaghojn por levi sian konkurencpovon, donos
pli da investoj al disvolvigho de sciencoj, teknologioj kaj edukado,
aktive partoprenos la internacian labordividon kaj kunlaboron
kaj plene utiligos la chinan kaj internacian merkatojn por akceli
sian impetan disvolvighon.”
|