Reverdighis marcho Lalu

de ZUO YAN

    Marcho Lalu situas en la nordokcidenta parto de Lhasa, Tibeto, je 3700 m. super la marnivelo. Ghi estas granda natura marcho, akvoabunda kaj herboricha sur la tegmento de la mondo. Nun ghi areas 620 hektarojn, t.e. 11.7% de la totala areo de Lhasa. Herbejo kovras 95% de la marcho.

    Lhasa sur altebenajho kun seka klimato estas urbo oksigen-manka, sed la marcho povas reguligi ghian klimaton, humidigi la aeron kaj pliigi oksigenon al la aero, tial ghi estas protektanto de la 200 mil loghantoj de Lhasa kaj oni nomas ghin pulmo de la urbo. Tie estas ankau hejmo de plurspecaj animaloj kaj vegetajhoj. Pli grave estas ke ghi ludas shlosilan rolon por reguligi la cirkuladon de akvo surtera kaj subtera.

    Antau 1995 oni ne bone konis gravecon de la marcho, kaj por ekonomiaj profitoj oni preteratentis protekton de la ekologia medio. Tie oni malvirgigis teron, fosis fishlagetojn kaj grandkvante plukis herbojn de sur la kampo. Pro tio rapide sekighis la marcho, malaperis la birdoj kaj draste malgrandighis la marcho. En la komenco de la 80-aj jaroj la marcho kovris 1020 hektarojn, sed post 20 jaroj ghi duonighis. Ghuante fruktojn de la ekonomia konstruado, oni ankau ricevis la amaron, kauzitan de damagho de la naturo. En 1994, pro kontinua pluvego, akvo rompis la digon, englutis la stepon kaj serioze damaghis la lokan ekonomion kaj popolajn richajhojn.

    Komence de 1995 la Mediprotekta Buroo de Lhasa faris enketon pri la macho kaj la 25-an de majo la registaro de la Tibeta Autonoma Regiono decidis fondi tie naturparkon.

    Ekde 1997 la Mediprotekta Buroo de Lhasa, observante la regulojn de la China Popola Respubliko pri administrado de la naturparkoj, faris regulan ekzamenon de la marcho foje semajne. Ghi severe malpermesis malvirgigon de tero, konstruadon de fishlagetoj, deprenon de herboj kaj fishadon en la macho kaj en 1998-1999 faris rigoran bonordigon de la tiea entreprenado, propagandon pri la mediprotekta politiko kaj persvadon al la loghantoj, por ke ili chiuj translokighu de tie.

    En la dua duono de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento por protekti la marchon, oni komencis planti arbojn che la marcho kaj akvumi la arbidojn. Por garantii akvokvanton de la marcho oni shtopis la akvokondukan kanalon kaj riparis du kluzojn meze de la marcho. Dank’ al chio chi tio la akvokvanto levighis. Printempe de 1999 miloj da flavaj anasoj, protektataj de la shtato kiel animaloj duaklasaj, tien reflugis. En 2000 publikighis la ghenerala projekto de la Naturparko Lalu kaj fondighis speciala administracio de la naturparko. De tiam oni prenas la marchon kiel gravan projekton de mediprotekto en Tibeto. La tibeta registaro asignis ch. 93 milionojn da juanoj por mediprotektado. Nun la areo de la marcho ne plu reduktighas.

    Dank’ al la sukcesaj protektado kaj konstruado en la pasintaj jaroj la marcho reakiris sian antauan verdecon kaj tie denove vidighas miloj kaj dekmiloj da sovaghaj birdoj, kiaj flavaj, grizaj kaj nigrakolaj anasoj kaj vulturoj.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688