Dali,
chefurbo de la Dali-a Baj-nacia Autonoma Subprovinco, situas en
la nordokcidenta parto de Yunling-montaro en Yunnan-provinco,
Chinio. Ghi tushas okcidente Cangshan-monton kaj oriente Erhai-lagon
en la formo de orelo.
Tie chie, chu en la antikva urbo, chu
en kamparanaj domoj, senteblas moroj kaj kutimoj de baj-oj. Kvankam
la loko tenas de longe intiman rilaton kun centra Chinio, tamen
la baj-oj chiam konservas sian richan tradician kulturon.
En
centra Chinio drako estas simbolo de la plej supera autoritato
de imperiestro. Sed vidighas figuroj de drako chie en la lokoj
loghataj de baj-oj, chu sur mebloj, chu sur tegmentrandoj, chu
sur vestoj kaj ornamoj. La drako, kiun baj-oj kreas, perdas sian
sanktecon kaj havas formon de shatata lotusfloro. Ankau vesperto
estas beligita de baj-oj. Ghi ne plu estas monstra kiel priskribita
en mito, sed bela kiel papilio. Popolaj artistoj ornamas sian
vivon per vesperto en formo de peonio, lotusfloro au lepora kapo.
La baj-oj estas tualetemaj kaj shatas porti vestojn de sia propra
nacio. La vestoj kaj ornamoj de baj-aj virinoj okulfrapas. La
knabino havas harplektajhon ligitan per rugha shnureto supre de
la frunto, portas superveston kun striktaj manikoj, kun senkoluma
vesto ekstere kaj larghan zonon che la talio.
La loghdomoj de baj-oj distingighas en
la arkitektura historio de Chinio. La antikva urbo Dali konstruighis
en la 14-a jc. Dank’al multfoja rekonstruado, la tuta urbo
bone konservighas. Ghi estas chirkauita de muroj 8 m altaj. Starante
sur la muro, oni povas vidi la loghdomojn vicighantajn en bona
ordo. La kortoj plejparte rigardas orienten, chiu el tri etaghdomoj.
Baj-oj donas apartan atenton al ornamado de la ekranmuro kaj portalo
flanke de ghi, rigardante ilin kiel la plej gravan parton de loghdomoj.
La portalo surhavas shtongravurajhon, ksilografajhon, argilmodlajhon
kaj koloran pentrajhon. Sur la ekranmuro, kun kalko kiel fono,
vidighas delikata tuchpentrajho, gravuritaj versoj de eminentuloj
au inkrustitaj kolore kuriozaj pecoj de marmoro.
Kiam
turistoj eniris korton de baj-oj, la gastama mastro ripozigis
ilin sub kamelio kaj granatarbo kaj donis po tri tasojn da teo
kun malsamaj gustoj. La unua taso entenas fortan teon iom amaran;
la dua aldonighis nuksokernoj, laktajho kaj sukero kaj la tria
mielo. Ili implicas la sencon, ke chiu homo travivas amarecon,
dolchecon kaj rememoron.
Sankta Loko
Antaue en la lokoj loghataj de baj-oj
oni kredis je primitiva religio. En Tang-dinastio (618-907) tie
furoris budhismo. Poste enkondukighis taoismo kaj meze de la 19-a
jc kristanismo kaj katolikismo. En Dali trovighas diversaj religiaj
konstruoj, kiuj estas konsistiga parto de la tieaj pejzaghoj.
Okcidente de Dali majestas la Tri Pagodoj
de Chongsheng-templo. La plej granda en la mezo nomighas Qianxun-pagodo.
Sude kaj norde de ghi staras paro da kavaj pagodoj ok-angulaj.
Qianxun-pagodo estis konstruita en 823-859. En la lastaj jaroj
oni riparis la pagodon kaj trovis en la supro kaj bazo 500 historiajn
objektojn el oro, bronzo, agato kaj glazuro kaj pli ol 100 budhajn
statuojn, el kiuj unu estas ora kun pezo de unu kg. Inter la historiaj
objektoj oni trovis tri volumojn da manuskriptoj de budhisma sutro.
Du volumoj kun la titolo “Vajraparamita Sutro” estas
paperaj kaj la tria estas rughe skribita sur gazo en la hana kaj
sanskrita lingvoj.
Oriente de Erhai-lago kushas Jizu-monto.
Tie 36 temploj kaj 72 monahhejoj kashighas inter verdaj pinoj
kaj cipresoj. La monto estas konata kiel fama budhisma sanktejo
kaj pitoreskejo de Chinio. La temploj kaj monahhejoj estis konstruitaj
en Tang-dinastio de Mahakasyapa, la unua dischiplo de Shakjamunio,
kiu predikis tiam en Yunnan. En 1875-1908 en la monto estis 108
temploj kun Zhusheng-templo kiel la centro, kie vivis ch. 5 mil
bonzoj kaj monahhoj.
Tamen,
preskau en chiuj lokoj de Dali loghataj de baj-oj oni senescepte
kultas sian propran sinjoron kaj kredas je dioj kaj shamanismo.
La kulto al propra sinjoro estas tre populara, enpenetrighas en
la chiutagan vivon kaj havas grandan influon sur chiun lokon loghatan
de baj-oj. En chiuj vilaghoj de baj-oj estas templo de sinjoro.
Unu au pluraj vilaghoj kultas unu saman sinjoron, protektanton
de la vilaghoj. Sinjoroj ghenerale apartenas al herooj au bonfarantoj
en la historio de sia propra nacio, reghoj, oficistoj kaj generaloj
en la lokoj loghataj de baj-oj, dioj adorataj de budhismo, konfuceanismo
kaj taoismo kaj ankau montoj, shtonoj kaj bestoj. En la datreveno
de la naskigho au morto de la propra sinjoro au che la komenco
kaj fino de la jaro, chiuj vilaghanoj okazigas grandan solenon,
tenante super si rughajn ombrelojn kaj flagojn kun emblemo de
suno, luno, drako kaj feng-o (bonaugura birdo en mito
de Chinio). En Dali adorighas almenau 400-500 sinjoroj kun malsamaj
honoraj titoloj. La kulto al propra sinjoro estas religia kredo
propra al la baj-oj.
La Foiro de “Tria Monato”
La
Foiro de “Tria Monato” estas antikva foiro de okcidenta
Yunnan kaj ankau solena festo de la baj-oj. De la 15-a ghis la
20-a de la tria monato chiujare lau la china luna kalendaro, oni
svarmas che la piedo de Cangshan-monto, kie okazas la soleno.
Ili intershanghas varojn, faras chevalvetkuron kaj distras sin
per kantado kaj dancado.
Origine la foiro estis kunveno de budhistoj.
Poste la loko, kie oni recitis sutron, farighis foirejo. Kun la
disvolvigho de komerco la loko de la Foiro de “Tria Monato”
farighis iom post iom komercejo sur la Suda Silka Vojo.
La
antikva china granda vojaghisto Xu Xiake iam spertis la Foiron
de “Tria Monato”. Li pririgardis du tagojn kaj skribis
en notlibro: “En la foiro vendighas diversaj varoj de multaj
provincoj kaj ankau de Yunnan loghata de naciminoritatoj, kaj
dense punktighas standoj. Chirkau ili svarmas viroj kaj virinoj.
La standoj ofertas chefe drogherbojn, feltojn, teksajhojn, bronzajhojn
kaj lignajhojn.” El tio videblas, ke jam en Ming-dinastio
(1368 –1644) en la foiro regis granda vigleco. Tiam en ghi
negocis komercistoj ne nur el centra Chinio, la provincoj Jiangsu,
Zhejiang kaj Tibeto, sed ankau el Birmo.
En
la pasintaj jaroj pliprosperighas la foiro. Kamparanoj plejparte
achetas en ghi chiutagajn bezonajhojn. Baj-aj knabinoj venas acheti
doton por si. Multaj alilokanoj shatas delikatajn pajloplektajhojn,
marmorajhojn kaj tradiciajn plektajhojn de baj-oj. La chinaj drogherboj,
vendataj en la foiro, chiuj estas produktitaj en Yunnan. Sako
post sako da drogherboj amasighas sur monto-deklivo kaj chie sternighas
strioj de rugha shtofo kun laudvortoj pri la ofertajhoj. La sakoj
altiras multajn klientojn. Nokte la vendantoj ripozas inter la
sakoj.
|