Konfuceo,
la mond-renoma china filozofo naskita en Qufu, Shandong-provinco,
antau 2 530 jaroj, influis la chinan socion per siaj ideoj ghis
la nuna jarcento. Dum kreskis la religio-simila kulto, kiu pli
kaj pli ampleksis liajn pensojn, oni starigis altarojn en Qufu
memore al li. La feudaj regantoj en postaj dinastioj uzis la konfuceanismon
kiel moralan apogilon por plifortigi sian potencon kaj konstruis
la urbon Qufu kvazau ghi estus sankta loko. Rezulte, estighis
tie rimarkinda grupo de antikvaj konstruajhoj kun arttrezoroj.
Oni
alvenas al Qufu per 50-minuta autobusa veturo orienten de la fervoja
stacio en Yanzhou sur la Pekin-Shanhaja Fervojo. La spacoplena
Templo de Konfuceo elstaras en la urbo kaj estas la unua vizitota
loko.
Lau la grandeco kaj skalo la templo okupas
la duan lokon post la Imperiestra Palaco en Pekino. La konstruado
de la templo komencighis en 478 a.K., la jaron post la morto de
Konfuceo. Ghi estis rekonstruita kaj pligrandigita multfoje en
la postaj du mil jaroj.
La tereno de la templo kovras areon de
22 hektaroj kun konstruajhoj aranghitaj simetrie laulonge de unu-kilometra
nord-suda akso. Trovighas 53 majestaj portaloj kaj multnombraj
haloj, pavilonoj, altaroj, chiuj komplike tegmentitaj per glazuraj
tegoloj.
La
Granda Pavilono de la Konstelacio de Kleruloj, konstruita en 1191,
estas unu el la chefaj haloj. Ghi estas eleganta ligna konstruajho
kun tri-etaghaj tegmentoj el glazuraj tegoloj.
Ankau estas la Granda Halo de Konfuceo
kun du-tavolaj tegmentoj. Dek masivaj kolonoj el marmoro subtenas
la malsupran tegmenton che la antauo, chiu hakita el unuopa peco.
Belegaj drakoj volvighas chirkau la kolonoj en bareliefo.
En la templo konservighas impona kolekto
de steleoj kaj aliaj shtonsurskriboj. Steleoj nur en la regiono
de Qufu totalas 2 100, chiuj alte taksitaj lau arta kaj historia
valoro. Okulfrapas ankau la cent gravurajhoj en bareliefo elfositaj
el tomboj de Han-dinastio de 206 a.K. ghis 220 p.K. Chi tiuj prezentas
la vivon, kutimojn kaj kredojn ekzistantajn en Chinio antau dudek
jarcentoj. Unu montras Bian Que, renoman kuraciston de la periodo
de Militantaj Regnoj (475-221
a.K.), donanta akupunkturan traktadon. Kvar homoj staras apude
atendante sian vicon ricevi kuracadon.
Oriente de la templo estas la domego
de la familio Kong, kie loghis posteuloj de Konfuceo. Aroj da
domoj estas aranghitaj chirkau nau kortoj, el kiuj chiu estas
bela ekzemplo de china arkitekturo.
La Granda Halo de la Domego estas meblita
kiel en antauaj tagoj. Granda segho havas kovrilon el tigra felo.
Sur rughe lakita skribtablo kushas oficialaj sigeliloj, skrib-penikoj,
kaj la insignoj, sagoj kaj bambu-pecoj, kiuj servis kiel ordonoj
por arestado kaj pridemandado. Lau tio oni povas imagi la autoritaton
de la familio Kong.
La aliaj domoj antaue servis kiel akceptejoj
por honoraj gastoj, lokaj oficialuloj kaj etnobeloj au kiel loghejoj
por gardistoj kaj servistoj de la familio. Iam la familio posedis
64 mil hektarojn da tero en kvin provincoj kaj ricevis terrentojn
en greno de pli ol kvardek mil tunoj chiujare.
La
loghejaro de la familio abundas je vazoj el oro, arghento kaj
kupro, ornamajhoj el jado kaj eburo, kaj brodajhoj, silko kaj
sateno. Unuopa familia bankedo havis laudire 196 pladojn kaj 404
sidlokojn. La vestajh-inventaro por Kong Lingyi, la 76-a posteulo
de Konfuceo, listigas 419 pecojn portitajn en unu jaro. Tiaj detaloj
pri la vivstilo de la idoj de Konfuceo en la feuda socio havigas
al vizitantoj ian ideon pri la potenco kaj richeco de la familio
Kong.
Vojo kondukas de la norda pordego de
la urbo al la Konfucea Arbaro, kie trovighas la tomboj de Konfuceo
kaj plejparto de liaj posteuloj. La tombejo havas perimetron de
pli ol sep kilometroj kaj en ghi abundas jarcentojn maljunaj chiamverdajhoj
kun shtonaj panteroj, grifoj kaj gardostarantoj, indikante la
plej altajn funebrajn honorojn. La nombro de antikvaj pinoj kaj
cipresoj estas 22 mil, dum 40 mil arboj de diversaj specoj estis
plantitaj post 1949. Dise aranghitaj inter la arboj estas mil
steleoj kaj 60 arkitekturaj konstruajhoj kun rughaj kolonoj,
tegmentoj el verdaj tegoloj kaj pitoreske pripentritaj traboj.
La Konfucea Arbaro estas la plej vasta kaj plej malnova artefarita
arbara parko en orienta Chinio.
Historiaj vidindejoj ekster Qufu estas
la Templo de la Duko de Zhou, frato de Wu Wang*, kiu fondis Zhou-dinastion
(1066-256 a.K.), la ruinoj de la fama Halo Nimbo, kiu estis la
centro de la chefurbo de la duka regno Lu**, kaj la tombo de Shao
Hao, unu el la Kvin Imperiestroj***, kiuj, lau legendoj, regadis
Chinion antau ghia kronikita historio. Chi tio estas la nura piramid-forma
tombo en Chinio. La tombo, konstruita per sennombraj shtonblokoj,
ankau nomighas la Tombo de Dek Mil Shtonoj. Antau la tombo estas
palaco-simila konstruajho, kiu vicighas inter la chefaj vidindejoj
en Qufu.
Nun
shoseoj anstatauis la kamparajn vojetojn kaj du modernaj hoteloj
estas pretaj loghigi la kreskantan nombron da turistoj.
Du lokaj vinoj estas nun haveblaj en
la distrikto, la fame konata Qufu-vino kaj la nova Shandong-fontana
Vino. La 1 200-jara metio de lignogravuro propra al Qufu revivighis,
kaj laborejo kun 90 metiistoj produktas tiajn lignogravurajhojn.
Estas ankau multaj butikoj, kiuj vendas reproduktajhojn de surskriboj
sur steleoj kaj de gravurajhoj.
--------------------------------------------------
* Wu Wang (Regho Wu): fondinto kaj suvereno de la Okcidenta zhou-dinastio
(11-a jc.— 771.a.K.).
** Regno Lu (11-a jc — 256a.K): duka regno sub Zhou-dinastio,
en la sudokcidenta parto de la nuna Shandong-provinco, kun Qufu
kiel la chefurbo.
*** Kvin Imperiestroj: antikvaj suverenoj en legendo.
|