Harbin
en provinco Heilongjiang oni ofte nomas “brila perlo sur
la kolo de cigno”. Sidante che la suda bordo de la rivero
Songhua, chi tiu chefurbo de la plej norda provinco de Chinio
estas grava industria centro kun natura kaj artefarita beleco.
Harbin, sufiche juna urbo lau chinaj
normoj, estis antaue fishkaptista vilagho. Historiaj kronikoj
montras, ke la loko estis loghata en la 11-a jarcento de Nüzhen,
prauloj de la manchuroj. La nomo “Harbin” devenas
de la manchura “aleghin”, kiu signifas grundon por
sunumi fishretojn. En 1896 cara Rusio subskribis sekretan traktaton
kun la Qing-dinastia registaro pri konstruado de fervojo de la
china urbo Manzhouli che la china-rusa landlimo, tra Harbin, al
Vladivostoko. Per mono el porkompensa fonduso eltrudita el la
china
registaro kaj malmultkosta china laboro, oni konstruis la Chinan
Orientan Fervojon kun Harbin kiel la administra centro. La urbo
nature disvolvighis en transportadan fokuson. Rusaj komercistoj,
misiistoj kaj aventuristoj eksvarmis al la urbo, starigante tie
siajn butikojn, fabrikojn kaj preghejojn. Ilia influo sur la arkitekturo
de Harbin estas videbla hodiau: rus-stilaj konstruajhoj, kupoloj
kaj turpintoj super tridek antauaj grek-ortodoksaj preghejoj.
Aliaj
eksterlandanoj alvenis al la kreskanta urbo. Dek kvin landoj malfermis
konsulejon, inkluzive de Japanio, Britio, Francio, Germanio, Italio
kaj Usono. Bankoj prosperis kune kun hoteloj, trinkejoj, vetludejoj,
altkostaj vilaoj, dum la china loghantaro servis al la kreskanta
internacia komunumo. Iam trovighis cent mil fremdaj loghantoj
el 36 landoj en la urbo. En 1946 Harbin estis redonita al Chinio
post la malvenko de Japanio kaj la fino de la Dua Mondmilito.
Harbin,
konata kiel urbo de parko, havas 13 parkojn kune kun 154 florovartejoj
kaj multaj arbaretoj. Lau la stratoj staras bele pritonditaj ulmoj,
poploj kaj pinoj. Plejparto de la parkoj trovighas lau la bordoj
de la rivero Songhua. Riverborda Parko lau la suda bordo, dek
hektarojn granda, estas shatata loko. La Suna Insulo, kun areo
de 1 300 hektaroj sidas meze de la rivero Songhua. Gin kovras
densaj arboj, belaj gazonoj, gloroplenaj terasoj kaj riverbordaj
pavilonoj. Digo chirkauanta la insulon kaj ghin protektanta kontrau
inundo estas ankau shatata promenejo. Iam antaue la insulo estis
en du partoj. La okcidenta duono estis rezervita por domoj de
richuloj kaj la orienta por pajlotegmentitaj kabanoj de fishkaptistoj
kaj boatistoj. La Vilagho de Paradizo sur la okcidenta flanko
estas nun populara loko por distrigho kaj banado. Tie estas 14
resanigaj ripozejoj konstruitaj por fabrikoj, superaj lernejoj
kaj universitatoj.
Unika
estas la Infana Parko de Harbin, kiu havas la solan infanfervojon
en Chinio. Konstruita en 1956, ghi estas du kilometrojn longa,
kun stacio Pekino che unu fino kaj stacio Harbin che la alia.
La malgranda trajno, tirata de dizellokomotivo, havas sep buntajn
vagonojn kaj povas transporti ducent pasagherojn. La personaro
de la fervojo: la stacioadministrantoj, inghenieroj, konduktoroj,
biletvendistoj, trajnogardistoj kaj chefo de la vagondejhorantaro
estas lernejanoj malpli ol 13-jaraj. Ili laboras kaj ludas lauvice.
La
vintro en Harbin estas nekontesteble malvarmega. La meza temperaturo
de decembro ghis februaro estas -30°C kaj multe neghas. Sed
adaptighinte al la malvarmego, oni trovas certajn ghuojn, kiujn
nur Harbin povas oferti. Lakto vendighas brikforme. Frostighintajn
pirojn oni liveras al achetantoj. Degelinte en malvarma akvo,
la piroj estas aparte gustoplenaj kaj estas populara frandajho
dum la Printempa Festo (china tradicia Novjaro).
Ankau
alia specialajho de Harbin aperas en la Printempa Festo. Tra la
lando estas la tradicia kutimo de la sezono festocele pendigi
paperlanternojn. Chi tie oni faras lanternojn el glacio, oni lasas
akvon glaciighi en poto, poste eltiras kaj kavigas en la centro,
kien oni metas kandelon au olelampon. La lanterno ne fandighas,
char la ekstera temperaturo restas sub la nulo. Fari glaci-lanternojn
jam farighis kutimo, sed ili ne plu estas simple faritaj el poto.
En la Lanternfesto, la 15-a tago de la unua monato lau la china
luna kalendaro, mamutaj blokoj da glacio estas tranchitaj el la
rivero Songhua. Martelo, chizilo kaj muldiloj uzighas kaj post
kelkaj horoj blokoj farighas vazoj da floroj, figuro de skiisto,
karpo au kokino. Glacidomegojn oni faras el blokoj cemetitaj kune
per akvo. Kontrau la blua chielo ili estas kristale blankaj. Vespere
oni lumigas ilin kaj la publikaj placoj kaj parkoj viglighas per
la glaciarto -- miriado da desegnoj kreitaj de la amatoraj
kaj profesiaj glaci-skulptistoj de Harbin.
|