Xiamen
estas insulo situanta sur la marbordo de sudorienta Chinio. Okcidente
kushas la cheftero; oriente Taiwan-markolo kaj la provinco Taiwan.
La klimato tie estas subtropike varma tutjare.
La formo de la insulo similas al fluganta
egreto kaj estis efektive, antau centoj da jaroj, senhoma insulo,
kie tiuj birdoj nestis. Popol-rakontoj priskribas batalojn inter
la egretoj kaj venenaj serpentoj por superrego sur la insulo.
La identigo de la insulo kun la birdo estas tiel forta, ke Xiamen
havas ankau la nomon Egret-insulo.
Fine
de Ming-dinastio en la 17-a jarcento, Xiamen estis la bazloko
de generalo Zheng Chenggong (1624-1662). Li estis lojala al Ming-imperiestroj,
direktis la trejnadon de la mararmeo tie kaj batalis kontrau nederlandanoj
en Taiwan trans la markolo. En 1661 sub lia komando la china armeo
reprenis Taiwan, kiun invadis nederlandanoj. Hodiau estas parko
memore al li.
La fino de la Opia Milito en 1842 estigis
eksterlandajn koncesiajn kvartalojn en la loko, kiam Xiamen farighis
unu el la kvin komerchavenoj malfermitaj al la Okcidento. La cheestado
de eksterlandanoj rezultigis starigon de novaj entreprenoj, restoracioj,
trinkejoj, opiofumejoj, bordeloj k.s. Xiamen tamen restis tre
malricha ekonomie, kun malabundaj terkulturaj produktajhoj kaj
malgranda nombro da fabrikoj.
Post
la fondigho de la China Popola Respubliko en 1949, la situacio
plibonighis. Kvin kilometrojn longa digvojo el shtono konstruighis
por interligi la insulon kun la cheftero; shoseo kaj fervojo nun
servas al la kreskanta industria urbo. La havenurbo akceptas shipojn
el chiuj partoj de la mondo. La insulo restas turista ripozejo;
la maro kaj la montoj ofertas al vizitantoj ravajhojn de la naturo.
Gulangyu, insulo sudokcidente de Xiamen,
estas nomata Ghardeno sur la Maro pro la florado de arbedoj dum
la tuta jaro. Sur la supro de la Drakkapa Monteto oni vidas maron
de verdaj arboj kaj rughe tegolitaj tegmentoj. Domoj kaj stratoj
estas konstruitaj sur la deklivoj, shtupare aranghitaj. Sur la
supro de la monteto estas la Sunbrila Roko. Aroj da shtonplatoj
kun surskriboj de kaligrafoj staras lau la vojeto al la kresto.
La supro de la roko havas 49 kvadratajn metrojn, kaj de kie Zheng
Chenggong superrigardis la trejnadon de siaj trupoj. Tuj malsupre
estas kaverno kun strangformaj shtonoj kaj rokoj. Ventoj kirlighas
tra la kaverno, estigante sonon similan al tiu de mughantaj ondoj
de la oceano. La malvarma aero donas al ghi
la nomon Kaverno de Somerumada Ripozejo. Pli malsupre estas la
ghardeno Shuzhuang kun maljunaj banjanoj, kiuj donas ombrojn al
la vojetoj kondukantaj de densaj verdaj lauboj al pitoreskaj pavilonoj,
kaj floroj en mirinda vario brilas ambauflanke de la vojeto. De
la ghardeno Shuzhuang zigzaga vojeto kondukas al la marbordo kun
300 metrojn longa strando de mola sablo.
La popolo de Gulangyu havas apartan amon
al muziko. Vespere en la aero shvebas muziko de vochoj kaj instrumentoj.
Kanto-festivaloj kaj koncertoj ofte okazas kaj la talento de la
artistoj el Gulangyu estas vaste konata.
Jimei estas universitata urbeto sur apuda
eta duoninsulo. Ghi estas speciala centro de edukado, char ghi
estis evoluigita de patriota elmigrinta chino Chen Jiageng (1874-1961),
por ke liaj samlandanoj tra la tuta Sudorienta Azio povu reveni
hejmen por studi kaj ghui sian komunan heredajhon.
La
Suda Templo Pudu estis konstruita antau pli ol mil jaroj che la
antaumontoj de la monto Wulao. La tegmento kaj tegmentrandoj de
la chefa halo estas ornamitaj per gravuritaj flugantaj drakoj,
homfiguroj kaj floroj. Delikate faritaj statuoj de bodisatvoj,
en malsamaj esprimoj kaj pozoj, sidas en la halo. La Halo de Kompato
staras ok metrojn alta. Tiu ok-angula ligna konstruajho havas
tri-tavolan tegmenton, sur kiu estas gravuritaj flugantaj drakoj
kun vosto svingighanta en la aero. Du respektindaj sagupalmoj,
pli ol mil jarojn aghaj, havas siajn radikojn en kolosaj vazoj.
Altaj rokajhoj flankas la Sonorilan Turon.
|