En
china mapo estas malgranda urbo Xinxiang kun historio de pli ol
1400 jaroj. Ghi, kovranta 8169 kvadratajn kilometrojn, disvolvighis
el postighinta urbo kun 50 mil loghantoj antau 50 jaroj en novan
industrian urbon kun 5 milionoj da loghantoj. Ghia nomo signifas
chinlingve novan vilaghon.
Xinxiang situas en la norda parto de
Henan-provinco, 600 kilometrojn sude de Pekino. Norde de ghi staras
Taihang-montaro kaj sude de ghi fluas la Flava Rivero.
Xinxiang havas richan rezervon de fero,
kupro, aluminio, karbo, kreto kaj marmoro. Ghi abundas je akvo
kaj ghia suda regiono estas trafluata de 170-kilometra parto de
la Flava Rivero, kies baseno kovras areon de 4558 kvadrataj kilometroj.
Xinxiang estas facile atingebla per la
Pekin-Kantona Fervojo kaj la Taiyuan-Shijiazhuang-a Fervojo kaj
ankau per ekspresaj autovojoj.
Xinxiang
havas 200 mil program-regatajn telefonojn. Per radiovokado ghi
servas al 20 mil klientoj kaj per dighita radio-telekomunikado
al 37 mil.
En Xinxiang estas multaj historiaj restajhoj,
kiel la Mauzoleo de Princo de Lujian kaj la Templo de Bi Gan.
La fama Taihang-pitoreskejo trovighas
che la suda piedo de Taihang-montaro, kun kvar vidindajhoj, el
kiuj unu estas ghardena konstruajharo starigita en Zhou-dinastio
antau 2200 jaroj.
Xinxiang estas grava industria urbo en
norda Henan-provinco. Ghia ekonomio bazighas chefe sur industrioj
de hejmaj elektraj aparatoj, kemiaj fibroj, cemento, medikamentoj,
baterioj kaj agrikulturaj mashinoj. Scienca esplorado kaj produktado
estas integritaj en tiu urbo. La grandaj entreprenoj-grupoj Xinfei,
Bailu, Meile, Jinlong kaj Taihang vendas en la monda merkato respektive
siajn produktajhojn fridujoj, kemiaj fibroj, koloraj televidiloj,
kupraj tuboj kaj baterioj.
Xinxiang estas unu el la tradiciaj produktejoj
de tritiko kaj kotono. En 1995 Henan-provinco destinis ghin por
eksperimentejo de altprodukta kaj bonkvalita tritiko kaj chefa
produktejo de tritiko, rizo, maizo, sojfabo, kotono kaj arakido.
Ghia totala grena prtoduktokvanto en 1997 atingis 2.83 tunojn,
kaj tia progreso okazis dum la sinsekvaj ses rekordaj jaroj ekde
1992.
De
la antikveco Xinxiang estas distribua centro de komercajhoj en
la limregiono de Shanxi, Hebei, Shandong kaj Henan. En la urbo
trovighas 307 foirejoj de diversaj specoj. Baihui estas unu el
la tri medikamentaj foiroj. La rizbazaro Yuanyang estas la unua
rizbazaro en norda Chinio. La okulvitra bazaro Changyuan estas
unu el la kvar grandaj okulvitraj bazaroj de Chinio. La arakida
bazaro Yanjin renomighis pro sia granda skalo. La elektronika
bazaro Xinxiang farighis la unua china bateria bazaro por pogranda
acheto.
Xinxiang havas tri shtatnivelajn scienc-esplorajn
institutojn - la unika china esplora centro de kampa irigacio,
la China Esplora Instituto de Transmisio de Elektramagnetaj Ondoj
kaj la Fabriko n-ro 137 sub la China Akademio de Sciencoj. Iliaj
produktajhoj kaj scienc-esploraj fruktoj estas uzataj rekte por
naci-defendo kaj industriaj projektoj, kiaj lancho de raketo,
satelita esplorado kaj ekspedicio al Antarkto.
En Xinxiang estas ses altlernejoj. La
Henan-a Normala Universitato estas la plej granda altlernejo de
la provinco.
La Xinxiang-a Distrikto de Alt- kaj Nov-teknologia
Disvolvo estis starigita en 1994. Tie aperas tri industriaj grupoj
- elektronika informado, novaj materialoj kaj bioinghenierio.
Post la sankcio de la magistrato oni fondis 362 entreprenojn investitajn
de eksterlandanoj kun totala investita monsumo de 959 milionoj
da usonaj dolaroj.
Xinxiang progresas kaj iras antauen per
pli rapidaj pashoj.
|