Pitoreska Xin'an-rivero

Familio che Xin'an-rivero
Fishkaptado en nokto
Trafiko sur la rivero
Heroldo de printempo
Ligna boato transportanta infanojn al lernejo
La rivero en nebula vualo
Akvobarajho
Hejmloko

    Xin'an-rivero ghuas renomon pro la unua granda hidroelektrejo de Chinio. La rivero fontas en montaro de Anhui-provinco, trafluas 100 kilometrojn en Zhejiang-provinco kaj fine fluas en la Orientan Chinan Maron che Hangzhou-golfo.

    La nuna urbo Huangshan estis nomata Xin'an-prefektujo antau la 1721-a jaro. Chu la prefektujo ricevis la nomon pro la rivero au la lasta akiris la nomon pro la antaua? Enigmo!

    La rivero fluas jen galope jen kviete interligante multajn profundajn basenojn kaj malprofundajn bordejojn. Ambauflanke de ghi sidas jen kaj jen antikvaj vilaghoj plenaj de loka gusto de Anhui-provinco. Fama poeto Li Bai de Tang-dinastio verkis poemon por laudi belan pejzaghon de Xin'an-rivero post vizitado.

    Estas feliche, ke ghis nun la rivero ne estis poluita de industrio.

    Ni iru al la loko por ghui la poeziajn pejzaghojn kaj jam tre malofte troveblan naturan belecon en la moderna civilizita socio.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688