La
Naturparko Marcho Jiuduansha situas che Shanhajo. Ghi, aluvia malprofundajho,
konsistas el tri partoj. Kun areo de 11.5 mil hektaroj ghi estas ligita kun Yangzi-rivero
kaj rigardas al la Orienta China Maro. Sur telesensa satelita foto ghi similas
al bela ora fisho che la busho de Yangzi-rivero. Jiuduansha
estas rigardata kiel la lasta virga tero en Shanhajo. En la lastaj jaroj chinaj
biologoj kaj ekologoj faris longatempan sciencan esploradon en tiu loko kaj la
proksima maro. Nun ili jam konas abundon da animaloj kaj vegetaloj. Tie vivas
167 specioj da fishoj, 231 specoj da planktonoj, 15 specoj da marfundaj animaloj,
44 specoj da birdoj kaj 13 specoj da altklasaj plantoj. Tie
kreskas chefe fragmitoj kaj herboj, vivas granda kvanto da chinaj anchovoj, acipenseroj
kaj perchoj, kaj japanaj kraboj. Tie vivas ankau multspecaj birdoj, kiaj malgrandaj
cignoj kaj nigraventraj kalidroj. Printempe kaj autune tie haltas multege da migrobirdoj.
Tie estas loghloko de sovaghaj anasoj, gruoj kaj kalidroj, protektataj de la shtato.
Tie estas ankau fishidejo, kovejo kaj restadejo de multaj gravaj birdoj. Marte
de 2000 la shanhaja registaro decidis fondi tie marchan naturparkon Jiuduansha
kaj koncernan administracion kaj scienc-esploran grupon. Post pli-ol-unu-jara
enketado oni prezentis detalan proponon kaj planon por konstrui la naturparkon. Lau
la plano oni difinos kernan areon kun 240 hektaroj, kiu ampleksos chefe la flauron
de la meza kaj malsupra partoj de la loko kaj proksimmaraj regionoj, kaj che la
rubanda regiono ekstere de la kerna areo difinos bufrozonon kun areo de 68 hektaroj.
En la areo de tiuj 300 hektaroj estos malpermesate chasi birdojn, kapti fishojn
kaj fari chiujn aliajn ekonomiajn aktivadojn por protekti la kompletecon de la
malprofundajha flauro kaj ekologia sistemo. Ekstere de tiuj du regionoj oni difinos
eksperimentan lokon kun 220 hektaroj kaj tie malsovaghigos birdojn, bonrasigos
akvoproduktajhojn kaj faros aliajn sciencajn aktivadojn kaj ekologian turismon. Jiuduansha
estas riverbusha marcho. Ghi estas loko valora por esploro pri la kreskajha evoluo
kaj diverseco de la kreskajhoj. |