Revizito al nova Lhasa

de SHU MING

    En la 60-aj jaroj de la lasta jarcento popularighis en Chinio la kanto "Vizito al nova urbo", en kiu dueto de patro kaj filino esprimas ilian ghojon dum la vizito al Lhasa post ties granda shanghigho. Poste pli granda shanghigho okazis al Lhasa. Pushate de la reformado kaj pordomalfermo kaj la merkata ekonomio, moderna urbo kun nacimalplimultaj karakterizajhoj levighis sur la tegmento de la mondo.

"La patro perdis la vojon!"

    Kamparano Pingcuo de Xigaze vizitis Lhasa antau 5 jaroj. Lastatempe li revizitis ghin kaj kelkfoje perdis la vojon pro ghiaj shanghighoj. Li diris en ekscitigho: "La disvolvigho de Lhasa estas pli rapida ol kiel mi imagis!"

    Grandaghaj loghantoj de Lhasa kredeble memoras, kia estis Lhasa en la pasinteco. Tiam chie en la urbo estis senhomaj parceloj kovritaj de herbachoj. En vintro polvo saturis la aeron kaj en somero chie estis kotejoj. Ghis la Demokratia Reformado en 1959, la areo de Lhasa estis nur 3 kvadrataj kilometroj kaj la nombro de la loghantoj estis 30 mil. Tiam la kompare bonaj konstruajhoj estis nur temploj kaj oficejoj.

    60-jara virino Zhasang diris, ke antau la Demokratia Reformado shiaj gepatroj servis al bienulo kaj la familio el 8 membroj loghis en luita dometo de 9 kvadrataj metroj. Shi diris: "Malgrau tio nia familio ne estis la plej malricha. Tiam multaj homoj ech ne havis loghejon kaj tranoktis surstrate." Shi diris ankau: "La disvolvigho de Lhasa estas kvazau songho. Mi jam trifoje transloghighis en pli kaj pli bonan domon."

    Administra departemento de urba konstruado de Lhasa konigis, ke en la 50 jaroj post la paca liberigo de Tiberto la urba konstruado disvolvighis pli kaj pli rapide, precipe en la lastaj 20 jaroj. La Centra Registaro kaj la Tibeta Registaro investis miliardojn da juanoj por konstrui kaj renovigi vojojn en la urbo, kaj grandskale plansetligis la urbon akcentante konservi la tibetan arkitekturon. Nun aperis tri novaj plansetlejoj en la oriento, nordo kaj okcidento de Lhasa kaj la areo de la urbo atingis 52 kvadratajn kilometrojn, kaj la nombro de la loghantoj superis 150 mil.

Taksioj anstatauis gregojn

    Antaue en Lhasa estis malmulte da autoj sed multe da gregoj. Ofte oni povis vidi, ke gregoj vagadis en la mezo de stratoj. Kaj shoforoj sherce diris, ke ili estas semaforo.

    Tia fenomeno malaperis antau 20 jaroj. Nun interkrucighas en la urbo larghaj stratoj, sur kiuj navedas multaj taksioj.

    Aliprovincano sin okupanta pri komerco de manghajhoj en Lhasa antau 3 jaroj shanghis sin en taksiiston. Li diris, ke en la lastaj jaroj multaj homoj venis viziti Tibeton kaj li povas multe gajni per taksio.

    Antau 20 jaroj trafiko en Lhasa estis tre maloportuna kaj la vojoj mallarghaj. La chefa trafikilo de la urbanoj estis biciklo. Ghis la mezo de la 80-aj jaroj en Lhasa estis nur du kursoj de publika trafiko. En la 90-aj jaroj trafiko de Lhasa multe progresis, ke la vojoj estis asfaltitaj, kaj pli ol 1200 taksioj navedas sur la stratoj.

Abundaj manghajhoj en Lhasa

    Antau 20 jaroj en la bazaroj de Lhasa nur rafano, brasiko, terpomo kaj kelkaj aliaj legomoj estis acheteblaj, kaj la menuoj de la restoracioj estis malrichaj. Kiam loghantoj de Lhasa revenis de la landinterno, ili senescepte kunportis multon da legomoj.

    Sed nun en multaj restoracioj oni povas ghui ne nur abundajn pladojn de diversaj gustoj, sed ankau vivajn salikojn, krabojn kaj aliajn marajn produktajhojn.

    En la nokta bazaro sur Qingnian-strato oni povas ghui vinberojn de Xinjiang, sandvichstilan farunajhon de Shaanxi-provinco, vivajn salikokojn kaj krabojn de Kantono, rostitajn shafajhojn de Qinghai-provinco kaj rizkampajn helikojn de Sichuan-provinco.

    Sur la strato paro da gejunuloj estis frandantaj apud varmpoto. La junulo nomighas Gesang. Li diris: "Mi ne estas lerta en kuirado, kaj krome mi estas tre okupita. Nun en Lhasa oni povas ghui tre diversajn manghajhojn." Li kaj lia edzino ofte venas frandi diversajn manghajhojn sur tiu strato.

Facila interkomunikado de la altebenajha urbo kun la mondo

    Oriente de Potala-palaco estas interreta bufedejo, en kiu dekoj da komputoroj estis okupataj. Iu junulo elektis el interreto novjaran karton, klavumis kelke da varmaj frazoj kaj sendis ghin al amiko en Kantono. La junulo diris, ke kamaradoj, kiuj ne ofte interkomunikighas kun li, montris grandan surprizon ricevante novjaran karton kaj retposhtajhon el Tibeto. Ili telefonis en miro al amikoj en Tibeto, ke ili sentas, ke Tibeto estas tre proksima al ili.

    "Enretigho", "elciti", "retposhto" k.a. vortoj nun estas tre popularaj por la urbanoj. Telekomunika kaj poshta administracio de Tibeto konigis, ke Tibeto, kompare postighinta en ekonomio, praktikas decan antautempan disvolvan strategion rilate telekomunikadon kaj poshton. Fotokabloj interligis chiujn lokojn kaj chiuj gubernioj estis interligitaj per telefonio kaj longdistanca automata telefonio. Nun en Lhasa estas 38 interretaj bufedejoj.

Rilataj materialoj:

Tibetanoj

Nupta ceremonio de Tibet-nacio

Domoj de Tibet-nacio

Tanka-o de Tibeto

Tibeto kaj hada

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16