Paizhouwan hodiau

de NIU XUEQIN

    Paizhouwan estas unu el la chinaj urbetoj kun 60 mil loghantoj. Ghi estas konata de multaj chinoj pro la inundo, kiu okazis en 1998 en la baseno de Yangzi-rivero. La inundo kauzis grandan perdon al la borda regiono, speciale al Paizhouwan, kie brechighis la digo de la rivero. La loko kun areo de 148.8 mil kvadrataj metroj estis inundita, 16 lernejoj estis detruitaj kaj 11862 homoj perdis sian loghdomon. Tiam la sorto de la loghantoj de Paizhouwan vekis atenton de chiuj chinoj. Hodiau, post pli ol du jaroj, kia estas Paizhouwan?

    Antau nelonge kun jhurnalistoj mi vizitis Paizhouwan. Kiam la auto veturis sur la shoseo, tra la fenestro mi vidis, ke ambauflanke de la vojo estas italaj poploj kun verdaj folioj, kolzoj kun flavaj floroj kaj multaj domegoj. Antau miaj okuloj estas ebenajho kun fekunda grundo, multaj kampoj kaj verdaj herboj.

    En akompano de la urbestro ni venis al la digo. Ghi kun longeco de 41.5 kilometroj estis plilarghigita kaj plifortikigita. La digo havas larghecon de 8 metroj, altecon de 31.5-32.5 metroj kaj gradienton de 1:3. Ghi estis konstruita el sakoj kun tero kaj cemento kontrauondaj kaj akvo-imunaj. La digo gardas ne nur 60 mil loghantojn de la urbeto, teritorion de 10.4 mil hektaroj, 165 entreprenojn de industrio kaj komerco, kaj ankau Wuhan, chefurbon de Hubei-provinco. Pro ghia graveco, en la lastaj tri jaroj, la Paizhouwan-a popolo rekonstruis ghin. En 1999 la nova digo eltenis la tajdon kun alteco de 31 metroj. Ekde tiam Paizhouwan-anoj adiauis la historion de maltrankvilo kaj timo kaj komencis vivi kaj labori trankvile.

    Starante sur la digo, mi vidis, ke en Yangzi-rivero navetas pasaghershipoj kaj kargoshipoj. Che la digo staras vicoj kaj vicoj da verdaj italaj popletoj plenaj de viveco. Montrante la popletojn, s-ro Li Huaping, sekretario de la urbeto, diris: "La poploj estas tre bonaj, ili kreskas rapide. Kiam la rivero inundis, ili farighis savantoj de la homa vivo kaj oni nomas ilin 'vivarboj'. Dum la inundo parto de la arboj falis kaj la plejparto mortis pro longa trempigho en akvo. Preskau neniu vegetalo restis tie post la inundo. En la lastaj tri jaroj ni plantis 900 mil poplojn por gardi la digon." Li daurigis: "Paizhouwan estos kovrita per verdo en baldaua estonteco, tiam vi gastu refoje chi tie."

    Aliaj magistratanoj konigis al ni la evoluadon de Paizhouwan dum pli ol du jaroj kaj akompanis nin viziti fabrikojn, lernejojn kaj chefajn stratojn. Chie, kien ni iris, neniu postsigno de la inundo videblis kaj prezentighis antau ni vivoplena Paizhouwan.

    En la lastaj tri jaroj Paizhouwan-anoj revivigis entreprenojn per altiro de fremdlandaj komercistoj por ilia investado. La totala produktovaloro de la urbeto en 2000 atingis 600 milionojn da juanoj, je 150 milionoj da juanoj pli multe ol en 1997.

    En la laborejo de la Paizhouwan-a Industria Limigita Kompanio por Bonstatigaj Aferoj, ni vidis rughan strekon sur la muro kun vortoj "98 inunda linio". Laboristoj diris al ni, ke tiam la linion atingis la akvo, kaj ili laboris streche kaj orde por redukti la perdon, kiun kauzis la inundo.

    La inundo en 1998 kaj translokado de la loghantoj en 1999 kauzis seriozan katastrofon al la agrikulturo de Paizhouwan. En la lastaj tri jaroj, la urba registaro gvidis la kamparanojn labori por merkata bezono kaj ekologia agrikulturo altefika, certaskala kaj karakteriza kaj formis industrian chenon interkompletigi industrion kaj agrikulturon kaj kreskigi produktokvanton kaj produktovaloron kun agrikulturo kiel materiala bazo kaj industrio kiel prilabora bazo. La pokapa enspezo de kamparanoj en 2000 estis pli multa ol en 1999 je 19.3%.

    Pligrandighis la urbeto, konstruighis domoj de kamparanoj, plialtighis edukado kaj normighis la medicina kaj higiena afero. Dank' al subteno de la registaro kaj helpo de la sociaj organizoj, la Paizhouwan-a popolo konstruas sur la ruino la novan, belan kaj richan hejmlokon.

    Mi kredas, ke morgau Paizhouwan estos pli bela.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16