Sude
de Zhuozhou, Hebei-provinco, oni starigis novan urbon. Ghi estas
unu el la produktaj bazoj de la Centra Televida Stacio, la plej
granda en Chinio. Malfermite, ghi jam akceptis turistojn kaj filmistojn
en -kaj eksterlandajn.
Laudire, dum
la periodo de Tri Regnoj (220-280), Liu Bei, estro de Shu-regno,
kaj lia generalo Zhang Fei naskighis en Zhuozhou, kaj ili konatighis
kun alia generalo Guan Yu en tiu loko. En persika ghardeno la
tri personoj fratece ligighis por chiam. Per ilia renkontigho
komencighis la fama china klasika romano "Rakontoj de Tri Regnoj".
La urbeto Han
en la televida urbo konstruighis por filmado de la 80-parta televida
filmo "Rakontoj de Tri Regnoj". Antaue oni elektis kaj konstruis
provizoran filmejon de televida filmo diversprovince, kio kauzis
grandan malshparon de mono, tempo kaj uzitaj konstruajhoj zorge
projektitaj de belartisto por la filmo. Por shanghi la situacion,
ekde 1990 la Centra Televida Stacio investis por konstrui produktan
bazon en Zhuozhou.
Pordo-turo
staras sur la alta defendmuro de la urbeto Han, kie oni filmadis
multajn atakajn spektaklojn en "Rakontoj de Tri Regnoj" kaj spektaklojn
de Han-dinastio en aliaj televidaj filmoj. En la urbeto kushas
tri stratoj, kiuj portas stilojn de Wei-, Wu- kaj Shu-regnoj.
Ekz. la strato en stilo de Wu-regno similas al tiu en akvoricha
regiono sude de Yangzi-rivero. Ligna ponto staras super kanalo
lau la strato. Ligna shipo ripozas en la kanalo. antau filmado
oni devas pumpi akvon de proksima rivereto en la sekan kanalon.
Tiel oni kreas tipan stratan pejzaghon ofte videblan en la akvoricha
sudo. Lau la stilo de Tang-dinastio (618-907) oni starigis la
urbeton Tang, kiu portas chefe nigran kaj grizan kolorojn same
kiel la urbeto Han, sed la unua estas pli grandioza ol la lasta.
En ghi altas pordo-turo, larghas strato, luksas palaco kaj modestas
popolaj loghdomoj. Tie naskighis pli ol dek filmoj kaj televidaj
filmoj, inkl. la granda televida filmo "Li Longji" pri imperiestro
de Tang-dinastio kaj la filmo "Yang Yuhuan" pri lia plej dorlotata
kromedzino. Ankau la televida filmo "Li Shimin" pri alia imperiestro
de la dinastio filmighis tie. En la filmo la juna imperiestro
Li Shimin svingadis glavon, sidante sur galopanta chevalo, kiel
brava militisto.
Tie la loghejo
estas luksa: alta alero, granda chefhalo, elegantaj mebloj, zigzaga
verando, belaj artefaritaj montetoj, verda herbaro. Ambauflanke
de la strato staras butikoj unu apud alia kun diversaj shildoj,
kiuj montras prosperon de la dinastio. Post la inauguro en la
5-a de septembro 1992 la Televida Urbo jam akceptis dekmilojn
da turistoj.
La Televida
Urbo konstruighis iom post iom lau la bezono de filmado. Oni konstruis
la urbeton Tang pli frue ol la urbeton Han. Kiam la unua finkonstruighis,
finighis la filmado de la televida filmo "Li Longji". Nun la konstruado
de la urbeto Han kaj la filmado de la televida filmo "Rakontoj
de Tri Regnoj" iras samtempe.
En la Televida
Urbo konstruighis ankau luksaj hoteloj Taoyuan kaj Meiyuan en
stiloj de Tang- kaj Qing-dinastioj por akcepti filmistojn kaj
turistojn. La filmado-halo kun areo de 1 200 kvadrataj metroj,
la plej granda en Azio, jam ekfunkciis. La konstruantoj de la
urbo planas starigi pli multajn antikvecajn konstruajhojn en tiu
200-hektara dezerto, ekz. tiuj de Song-dinastio(960-1279) kaj
Yuan-dinastio (1271-1368), subakva truka filmejo kaj primora pitoreskejo
de nacimalplimultoj. Antauvideble, la Televida Urbo pli kaj pli
perfektighos kaj allogos pli da homoj kiel bazo de filmo-produktado,
galerio de antikva kulturo kaj turisma loko sur la ebenajho de
norda Chinio.
|