Antau
nelonge mi ghuis pladojn el toufuo kun aparta gusto en la urbeto
Jianmen de Sichuan-provinco, sudokcidenta Chinio.
Tiutage, kiam
mi finis intervjuon, jam vesperighis. Mia amiko invitis min al
malgranda restoracio antikveca kaj komforta che strato. Li diris
al mi che tablo, ke ni havos lokajn pladojn kun originala gusto.
Momenton poste, oni surtabligis delikate preparitajn pladojn unu
post alia, kiujn mi ne konis. Poste la kuiristo sciigis al mi,
ke tiuj pladoj estis faritaj el unu sama materialo -- toufuo kaj
havas chiu interesan legendon. Mi miris, ke oni preparis el toufuo
tiom da pladoj kun malsamaj gustoj. Post admirado de la kuirarto
mi demandis la amikon pri la tiea toufuo.
De antikve
Jianmen estas nepra enirejo al Sichuan-provinco. Kaj la tiea toufuo
kun historio de pli ol 1 700 jaroj estas tradicia manghajho tre
shatata de klientoj el diversaj lokoj. Kun richa sperto, Jianmen-anoj
lerte faras el toufuo bongustajn pladojn. Pro tio la urbeto famighis.
En ghi vivas ch. 400 familioj kaj ambauflanke de ghia strato longa
je du km prosperas pli ol 100 toufu-farejoj kaj restoracioj karakterizitaj
de diversgustaj pladoj el toufuo. Chiutage komercistoj, turistoj
kaj shoforoj venas en la urbeton kaj ghuas la tieajn toufu-pladojn.
Jen ilia veturiloj formas ambauflanke de la strato longan vicon
ghis ekster la urbeto.
La tiea toufuo
bongustas, char ghia farado estas delikata. Hodiau Jianmen-anoj
aplikas ankorau la antikvan toufu-produktan metodon sekrete hereditan.
Ili uzas kiel materialojn sojfabojn kreskintajn sur cheriveraj
kampoj kaj fontakvon el monto.
En la urbeto
nemalmultaj familioj faras toufuon hejme. Posttagmeze ili mergas
selektitajn sojfabojn en fontakvon por 10 horoj. En tre frua mateno,
kiam koko kokerikas la unuan fojon, ili ekfaras toufuon. Viroj
manipulas muelilon kaj en ghian truon virinoj shutas per cherpilo
mergitajn sojfabojn kun akvo. Dum la turnighado de la muelshtono
elfluas blanka sojfaba lakto. Ghin boliginte per milda fajro,
ili ghin filtras per gazo kaj en ghin miksas iom da halogeno.
Post ghia kazeigho ili envolvas ghin per gazo kaj subpremas ghin
per peza objekto. Kiam akvo estas elpremita, toufuo pretighas.
Tagighas. Oni transportas la vaporantan toufuon al restoracioj
per vekto kun bambuaj korboj au per charo. Laudire, la urbeto
konsumas chiutage pli ol 400 kg. da toufuo. Se chi tiu ne elvendighas
en la sama tago, oni tranchas ghin en malgrandajn kubojn, enfrotas
salon en ilin, bukanas ilin per segajho ghis flavigho kaj kolektas
ilin sur bambuajn pinglojn por ilin sekigi. Tiaj ventsekigitaj
toufuajhoj estas preferataj de vin-trinkantoj.
|