Che
urbeto, sur du grandaj banjanoj, sidas miloj kaj miloj da ardeoj.
Frumatene, ili flugas al lagbordo por serchi manghajhon, dume
baj-aj fishistoj movas boatojn por kapti fishojn. Tiu urbeto,
kie harmonie kunvivas la homoj kaj la birdoj, estas nomata Xizhou
sidanta che Diancang-monto kaj Erhai-lago.
La klara lagakvo
bluas kiel la chielo. La fishistoj manipulantaj chu fishkanojn,
chu fishretojn, aspektas serenaj kaj senzorgaj. La fishagloj sagacaj
kiel chashundo foje-refoje bushe portas fishojn el la akvo kaj
ricevas de la mastro fishetojn au gastropodojn kiel rekompencon.
La fishistoj surlage pasigas sian tutan tagon. Tagmeze, el chiuj
kajutoj levighas kuirfumo. Vespere, la subiranta suno oranghigas
la chielon, la lagon kaj la revenantajn boatojn. Ekbruas la urbeto,
ripozas la ardeoj sur la banjanoj, kaj la fishistoj postlasas
siajn piedsignojn sur la shtonplata vojo...
La fishistoj
estas gastamaj. Se vi eniras en iun ajn antikvecan domon, la gastigantoj
regalas vin tri-foje per teo lau la baj-a maniero: Je la unua
fojo estas amara teo preparita el tefolioj rostitaj en argila
poto sur fajro, je la dua estas dolcha teo konsistanta el juglando
kaj bruna sukero, kaj je la tria estas gustoreveka teo el zingibro,
zantoksilo (Zanthoxylum bungeanum), mielo ktp. La gastigantoj
klarigas, ke ili unue trinkigas al vi amaran teon, por ke vi sentu
malfacilecon de la vivo, kaj poste proponas al vi dolchan teon
por deziri al vi mielan vivon. La loghantoj estas fieraj pro siaj
prapatroj kaj la 2100-jara historio de la urbeto. Ili konigas,
ke ne chiuj iliaj prapatroj sin vivtenis per fishkaptado, ili
scipovis teksi kaj lig-tinkturi shtofon, kaj la komerco de lig-tinkturitaj
shtofoj prosperis enlande kaj en Birmo, Hindio... Tiel la urbeto
farighis grava en komerco sur la antikva Suda Silka Vojo. En la
30-aj jaroj de la 20-a jarcento la richaj komercistoj konstruis
tie multe da domoj kaj postlasis al la urbeto malnovajn domojn
luksajn kun bele ornamitaj traboj.
Ankau la Papilia
Fonto estas fiero de la loghantoj. En chiu somerkomenco, la aromo
de floroj kaj arboj che la fonto allogas sennombrajn papiliojn.
La diverskoloraj papilioj flirtas au interkrochighas unu al alia
en chenoj pendantaj de la arbosupro ghis la lagosurfaco. Antikvuloj
notis tian mirindan spektaklon, kiu nun ankorau allogas sennombrajn
vizitantojn de malproksime. Pro tio la urbeto farighis fama turisma
loko. Ankau virinoj che Erhai-lago sin okupas pri turisma komerco.
El lig-tinkturita shtofo ili faras vestojn kaj jupojn kun brodita
bordero kaj vendas ilin al turistoj.
Same kiel chiuj
aliaj baj-oj, la tieaj fishistoj kredas je Propra Dio, kiu estas
imperiestro, popola heroo au totemo. Unu au kelkaj vilaghoj kredas
je unu Propra Dio. Chiu vilagho havas templon de Propra Dio. Propra
Dio estas rigardata kiel patrona dio de la vilagho. En la 23-25-a
de la kvara monato lau la china luna kalendaro la baj-oj solenas
la Feston de Propra Dio. Tiam la vilaghanoj loghantaj chirkau
Erhai-lago, gvidate de la plejaghulo, kaj kantas kaj dancas, kaj
kolektighas en la plej granda templo de la urbeto por preghi por
richa rikolto kaj longa vivo. Post tutnokta amuzado oni iras al
Erhai-lago kaj pie kultas Dion de Lago.
(Baj-nacio)
|