La urbo Jiande
sidas centre de la turisma itinero Hangzhou -- Huangshan kaj preter
ghi fluas Xin'an-rivero. Ghiaj charmaj pejzaghoj kaj popolaj moroj
donis al mi profundan impreson.
Oni malkovris
en Jiande kojnodentajn fosiliojn de sagho-homoj vivantaj en la
malfrua plejstoceno antau pli ol 50 mil jaroj. La China Akademio
de Sciencoj nomas sagho-homojn Jiande-homoj. Tio estas unika spuro
de prahomoj eltrovita en Zhejiang(Gheghjang)-provinco, pro kio
oni povas diri, ke Jiande estas historia fonto de Zhejiang.
Transpasinte
verdajn orangharbaron kaj teghardenon, ni grimpis sur la monton
Daci en la antauurbo de Jiande, sur ghia chefpinto imponas budhostatuo
147 m alta, la plej granda stara budhostatuo de Chinio. Sur altaj
krutajhoj chirkau ghi majestas budhismaj temploj interligitaj
per koridoro. Ili portas la nomon Pendantaj Temploj de Suda Chinio.
Marshante en la koridoro, mi ghuis la charmon de verdaj montoj
kaj lagoj ekstere, kvazau mi promenus en la aero. En la templo
de Ksitigarbha en la monto Daci staras busto de Bodisatvo Ksitigarbha.
Jiande havas
multajn popolajn morojn. Laudire, la fishistoj, kun la familiaj
nomoj Chen, Qian, Li, Lin, Yuan, Sun, Ye, Xu kaj He, vivantaj
de fishkaptado sur Xin'an-rivero, estas posteuloj de malamikoj
de Zhu Yuanzhang, la unua imperiestro de Ming-dinastio (1368-1644).
Pro tio, ili estis permesataj vivi nur de fishkaptado kaj geedzighi
inter si. Kun tempopaso iliaj moroj diferencis de tiuj de aliaj
loghantoj en Jiande kaj ila geedzigha ceremonio sur rivero distingighis
per siaj propraj trajtoj. En la regperiodo de imperiestro Kanghi
(1662-1723 sur trono) de Qing-dinastio (1644-1911), ili ekhavis
la rajton loghI sur tero. Poste, malaperis tia ceremonio. En la
lastaj jaroj, dank' al la turisma disvolvigho en la loko, laborantoj
de la turisma departemento de Jiande reaperigis la moron lau historiaj
notoj kaj rakontado de maljunaj fishistoj kaj prenis ghin kiel
turisman programeron. En la tago post kiam ni atingis la urbon,
ni pektis la prezentadon de geedzigha ceremonio sur rivero. La
boatoj kun akompanantoj kaj bonvenigantoj de la novedzino estis
ornamitaj kiel buntaj palankenoj. La novedzino kun rugha vualo
surkape forlasis sian boaton kaj sidighis en rugha ligna kuvego.
Tiam iu maljunulino manghigis shin, admonante, ke shi amu sian
edzon, respektu siajn bogepatrojn ktp. Poste, kvar fortaj viroj
de la flanko de la novedzino levis la kuvon, trifoje turnis ghin
cheloke kaj jhetis ghin kune kun la novedzino al la kvar fortaj
bonvenigantaj viroj de la flanko de la novedzo sur la boato. Kaptinte
la kuvon kun la novedzino, ankau ili trifoje turnis ghin cheloke.
Post tio, la novgeedzoj klinsalutis la chielon, la teron, la gepatrojn,
parencojn kaj amikojn. Fine, ili eniris en sian chambron.
La Jiande-a
Hidroelektrejo che Xin'an-rivero, la unua hidroelektrejo projektita
kaj konstruita de Chinio mem, estas unu el la plej gravaj ekonomiaj
sukcesoj de Chinio en la 50-aj jaroj. Pro konstruo de barajho
sur la rivero formighis en ghia supra parto giganta artefarita
lago, en kiu kushas 1?078 malgrandaj insuloj. Do, ghi nomighas
Lago de Mil Insuloj.
La nomita lago,
Arbara Ghardeno Xin'anjiang kaj Jiande-a Hidroelektrejo che Xin'an-rivero
formas turisman pitoreskejon. Iuj insuloj en la lago estas nomataj
per nomoj de bestoj, ekz., Insulo de Serpento, Insulo de Cervo
kaj Insulo de Simio. Diversaj sovaghaj bestoj libere vivas sur
la insuloj. Shipante sur la lago kun akvo klara, mi vidis foje
refoje trutojn naghi preter nia shipo. Lokanoj diris, ke la akva
kvalito chiam estas plej bona lau normoj difinitaj de la shtata
mediprotekta departemento. Nun mi ankorau remachas la ghuadon
de grasa fisho jhus kaptita en la lago kaj biero kun marko Xin'anjiang
kaj la popolkanto de Jiande ofte resonas che miaj oreloj.
* La autorino el Japanio laboras en
la redakcio de la japanlingva revuo "Popola Chinio".
|