LA unua impreso
donita de tiu urbeto sur altebenajho al mi, veninto el Pekino,
estis, ke tie la chielo estas aparte lazura kaj nuboj aparte blankaj.
Urbano diris al mi, ke la loko estas 3400 m super la marniveo.
Jen kial mi marshis en la urbeto kvazau sur kotono kaj devis halti
por spiregi, kiam mi iris iom rapide.
Deqen-subprovinco
de Yunnan estas unu el la 10 tibet-naciaj autonomaj subprovincoj
de Chinio, kaj en tiu altebenajha urbeto estas la sidejo de ghia
registaro. Eble pro tio, ke la urbeto estas la centro politika,
ekonomia kaj kultura de la subprovinco, ghi portas la nomon Centra
Urbeto. Tieaj loghantoj diris al mi, ke antau tre longe oni iris
tra la loko de landinterno al Tibeto por komercado. Oni shanghis
teon, bronzajhojn kaj brunan sukeron de Yunnan kontrau chevaloj,
bovoj, shafoj, juveloj, drogherboj kaj aliaj tibetaj produktajhoj.
La chefa strato
de la urbeto estas rekta kaj asfaltita, borderita de butikoj kun
nelargha fasado kaj domoj 2-3-etaghaj. Sur la strato estis malmultaj
pasantoj. Mi promenis tie kaj de tempo al tempo haltis antau standoj
de drogherboj. Iu tibet-nacia vendisto en tibeta robo fervore
proponis al mi diversajn drogherbojn. Mi sciis, ke ili estas produktajhoj
sur altebenajho, sed ne konis ilian kurzon nek ilian kvaliton,
do mi ne intencis acheti. Pro tio sur lia sunbruna vizagho legighis
bedauro.
Deqen abundas
je drogherboj. De la lastaj jaroj armilario (Armilaria edoides),
speco de fungo, estas multe shatata. Chiujare ghi grandkvante
vendighis al Japanio. En la urbeto estas nemalgranda fungo-foiro.
Laudire, alilandanoj shatas tian fungon chefe pro tio, ke ghi
ne estas poluciita. Alia tre shatata produkto de Deqen estas tulipo
importita el Nederlando. En ghia flora sezono tulipokultivistoj
vendas ghin en la urbeto, kaj ghi alportas belon al la urbeto.
Sendube tulipokultivistoj profitas el tio.
En legombazaro
che la strato vendighis freshaj legomoj de multaj specoj. Mi demandis
iun vendistinon, chu la legomoj estis produktitaj en la loko.
Shi respondis, ke iuj estis kulturitaj en la loko kaj aliaj transportitaj
el aliaj regionoj. Nur de la lastaj jaroj la loghantoj sur la
altebenajho povas manghi freshajn legomojn. Iu tibet-nacia legomvendistino
diris al mi, ke la lokanoj ne povis ghui legomojn antaue pro malricheco
kaj pro manko de legomoj. "Kaj kion do vi manghi anstatau legomo?"
mi demandis. "Ni prenis buter-teon, nemankigeblan por nia chiutaga
vivo," shi respondis. Tiam mi rimarkis, ke shi ne estas tiom pli
agha. Shi portis belan kaptukon. Shia vizagho estis iom maldelikata
kaj sunbruna, tamen shiaj okuloj brilis en la suno.
Dum mia restado
en la Centra Urbeto buterteo vere farighis mia chiutaga trinkajho.
Sed nur en la hejmo de tibet-nacianoj oni povas ghui ghin kun
vera gusto. Tiun tagon mi frapis je iu pordo, kaj iu junulino
malfermis ghin. En la korto staras 2-etagha ligna domo en tibeta
stilo. En la supra etagho loghas shiaj familianoj kaj en la malsupra
- brutoj. La chambro estas granda kun dikaj lignaj kolonoj. Shi
sidigis min che fajrujo kaj ekpreparis por mi buter-teon en ligna
sitelo. En la fajrujo funkciis granda elektra forno. Sur ghi sidis
akvokrucho. Shi dispecigis brikon da teo, metis ghin en la kruchon,
poste iom da salo kaj butero en la sitelon, vershis en ghin bolintan
te-akvon el la krucho kaj kirlis en ghi per ronda ligna plato
kun longa tenilo. Tion farante, shi diris al mi, ke shi nomighas
Asi kaj estas han-o. Shia edzo entreprenas komercon en alia loko,
dum shi faras dommastrumadon kaj kamplaboron. Mi diris al shi,
ke shi aspektas kiel tibet-nacia virino. Honte ridetante, shi
konfesis, ke shi jam kutimighis al tia vivo. En la loko ofte okazas
geedzigho inter tibet-nacianoj kaj han-oj, kaj ili vivas felichan
vivon. Nur tiam mi rimarkis, ke en shia chambro estas nemalmultaj
modernaj elektraj aparatoj, ekz. televidilo, mikroonda forno kaj
elektra marmito. "Bonvolu trinki," shi vershis bongustan buter-teon
en bovlon arghente borderitan, kaj en la chambro tuj disportighis
agrabla aromo de buter-teo.
|