Fuzhou
estas chefurbo de Fujian-provinco che sudorienta marbordo de Chinio.
Oriente de ghi estas Taiwan-markolo. Minjiang-rivero fluas tra
la urbo kaj eniras la Orientan Chinan Maron.
Fama pro siaj
historiaj objektoj, Fuzhou estas turisma loko. Tie naskighis kaj
eterne ripozas nacia heroo Lin Zexu (1785-1850, politikisto en
Qing-dinastio, kiu konfiskis kaj forbruligis opion de okcidentaj
komercistachoj. Poste okazis la Opia Milito). Tamburo-monto havas
multajn vidindajhojn, kiaj grandioza antikva templo, Lingyuan-kaverno,
surskriboj de antikvaj intelektuloj. La Okcidenta Lago de Fuzhou
charmas kiel la fama Okcidenta Lago en Hangzhou. En maro che Fuzhou
staras efloreska granito simila al giganta Budho. Tie kushas ankau
termika fonto. Famaj estas ghiaj tradiciaj metiartajhoj, kiaj
lak-metiartajhoj kaj skulptajhoj el shtono de Shoushan-monto.
Min-pladoj kun la Fuzhou-aj kiel reprezentanto estas unu el la
8 famaj specoj de chinaj pladoj.
Min-pladoj
estas nomataj ankau tiuj de Fujian, char antau pli ol 2 000 jaroj,
la lokanoj estis nomataj Minyue. Do la lokon oni nomas Min au
Minyue. Tiam Fujian estis virga kaj sovagha kompare kun la meza
kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero, tamen la nordo de Fujian
estis pli frue ekspluatita. Antau 3 000 jaroj, Fujian eniris la
epokon de la bronzo same kiel la centra regiono de Chinio. En
la periodo Militantaj Regnoj (475 a.K.- 221 a.K.), la kulturo
de la centra regiono kaj la regnoj Wu kaj Yue (nunaj Jiangsu-
kaj Zhejiang-provincoj) enkondukighis en Minyue. En 202 a.K. la
unua imperiestro de Han-dinastio nomumis Wuzhu regnestro de Minyue
kaj fondis ghian chefurbon en Ye (nuna Yeshan-monto en Fuzhou).
Tio markis naskighon de la urbo Fuzhou antau 2 200 jaroj.
La urbo Ye
konstruighis che la monto. Ghi estis kvadrata kaj malgranda kun
pordoj en la oriento, okcidento kaj sudo. En la urbo loghis chefe
regha familio, oficistoj kaj soldatoj. Ghi famighis pro sia fand-entrepreno.
Chirkau la 4-a kaj 5-a jarcentoj, okazis militoj en la centra
Chinio, tamen en Minyue regis paco. Multaj homoj transloghighis
tien por terkulturado, tio intimigis la kulturon de Minyue al
tiu de aliaj lokoj. Rapide evoluis la socio kaj ekonomio, kaj
pligrandighis la urbaj kvartaloj. En la 8-a jarcento oni ekuzis
la nomon Fuzhou anstatau Ye, kiu ampleksis ankau chirkauajn tri
belajn montojn. Tiel Fuzhou ekhavis la trajton "urbo en la montoj,
montoj en la urbo". Meze de la 11-a jarcento, por batali kontrau
trosekeco kaj inundo, Fuzhou-anoj multe plantis banjanojn. Post
20 jaroj tie chie verdighis kaj Fuzhou ricevis la nomon "urbo
de banjanoj". Chiufoje, post pligrandigo de la urbo, oni konstruis
novan chirkaufosajhon. Post la dinastioj Tang (618-907) kaj Song
(960-1279), tiuj fosajhoj kaj Minjiang-rivero interligighis, kaj
Fuzhou ektrovis sin en la sino de kanaloj kaj riveroj. En la 13-a
jc. pro prosperigho de mara transportado kaj komercado, la urbo
etendighis suden. En 1302 oni konstruis la unuan ponton super
Minjiang-rivero. La shtona ponto kun bele gravuritaj balustradoj
longas 570 metrojn. Itala vojaghisto Marko Polo en sia noto priskribis
la belecon kaj richecon de Fuzhou: "Fluas tra la urbo rivero,
ambauborde de ghi staras belaj domoj. Multaj shipoj portas varojn,
chefe sukeron. Chi tie estas multaj belaj ghardenoj. Bonodoras
fruktarboj."
Dank' al la
geografia situo Fuzhou prosperighis kaj farighis grava haveno
de transmara negoco post la 13-a jc. China teo eksportighis chefe
tra Fuzhou. De tiam multaj Fuzhou-anoj transloghighis al Taiwan,
sudorienta Azio, Europo kaj Ameriko. Post la Opia Milito en 1840-1842,
Fuzhou farighis unu el la kvin malfermitaj komercaj havenurboj.
La urbaj kvartaloj rapide dilatighis lau Minjiang-rivero. Che
la suda bordo estas kvartalo de konsulejoj de 10 okcidentaj landoj.
En 1866, starighis en Mawei, ekstera haveno de Fuzhou, Administra
Buroo de Shiptransportado. Ghi estis unu el la gravaj lokoj de
frua teknika intershangho de Chinio kaj la Okcidento.
En la historio
Fuzhou 5-foje pligrandighis, malgrau tio en 1949, kiam fondighis
la nova Chinio, la urbo havis areon de nur pli ol 10 kvadrataj
kilometroj. Nun ghi areas pli ol mil kvadratajn kilometrojn (la
urbaj kvartaloj kovras 100 kvadratajn kilometrojn), kie vivas
pli ol miliono da loghantoj.
Komence de
la 80-aj jaroj, en Fuzhou ne estis altaj domoj. Multaj loghis
en lignaj dometoj. En frosta Printempa Festo (la china novjara
tago), oni gluis paperon sur la lignaj muroj kun multaj fendoj
por teni la temperaturon. Tial oni shercis -- "Fuzhou, papera
urbo". En 1984, Fuzhou farighis unu el la unuaj malfermitaj urboj
chemaraj en Chinio. Dank' al la ekspluatado kaj konstruado ghia
fizionomio multe shanghighis.
Pri eksterlanda
investo Fuzhou havas avantaghon -- eksterlande loghas 2.5 milionoj
da Fuzhou-anoj, inter kiuj ne mankas richaj komercistoj. Pro nostalgio
ili multe investis tieajn entreprenojn. Nun tie chiujare okazas
Internacia Monato por inviti investantojn al kelkaj gravaj projektoj,
kiaj reformado de malnovaj urbaj kvartaloj kaj entreprenoj, konstruo
de bazaj instalajhoj. Centoj da oldaj loghkvartaloj estis renovigitaj,
konstruighis loghdomoj por kelkcent miloj da homoj kaj dekkelkaj
shoseoj, starighis ch. cent domegoj, super Minjiang-rivero aperis
kvar pontoj. La urbaj trafiko kaj telekomunikado multe plibonighas.
Mawei nun estas
unu el la distriktoj de Fuzhou. En 1884 tie okazis mara milito
inter Chinio kaj Francio. Antau dekkelkaj jaroj, tie estis dezertaj
plagho kaj marcho. En 1985, Mawei farighis ekspluata distrikto
de ekonomio kaj tekniko. Nun Mawei-haveno ligighas kun la tuta
mondo. Ghi estas ne nur shtatnivela ekspluata distrikto, sed ankau
investejo de komercistoj el Taiwan, alt-teknika ghardeno kaj senimpostejo.
La ekonomia evoluo de Fuzhou multe dependas de Mawei. En Fuzhou
la similaj ekspluataj distriktoj estas dekkelkaj, al kiuj investis
komercistoj el pli ol 50 landoj kaj regionoj. Lau kontrakto ili
devas investi sume 13.1 miliardojn da usonaj dolaroj. Nun 2500
entreprenoj jam ekfunkciis. Formighas la ekonomia zono che enmarigho
de Minjiang-rivero, kaj Fuzhou envicighis en la rapide evoluantaj
lokoj de eksterakomerca ekonomio.
En modernigo
de la urbo, la loka registaro dedichas grandan atenton al la urba
konstruo en la tuto, distrikta administrado, protektado de antikvaj
stratoj, ghardenoj kaj loghdomoj. Oni jam konstruis dekojn da
parkoj. En la estonteco Fuzhou estos ghardeneska, havena kaj komerca
urbo.
|