Miraklo de la vivo

de ZIYU

    Ŝi riskis sian vivon por esti patrino.

    Ŝi postvivis grandan katastrofon: antaŭ 4 jaroj ŝi estis 25-jara, en flora aĝo por junulino. Sed malfeliĉe ŝi velkis kiel floro en vintro, ke ŝi havis flavan vizaĝon kaj marasman korpon. Ĉe la komenco ŝi ne donis atenton al sia sano. Sed poste pli kaj pli grandiĝis ŝia ventro kaj ŝi vizitis kuraciston. Ekzameno montris, ke ŝia hepato terure malsaniĝis.

    La kuracisto diris, ke ŝi ne travivos unu monaton sen hepata grefto. Estis feliĉe, ke ŝi baldaŭ estis operaciita kaj venkis la malsanon.

    Ŝi transvivis la danĝeron kaj devis vivi kiel ordinaraj virinoj. Du jarojn post la operacio ŝi edziniĝis. Unu jaron poste, kiam ŝi venis al la hospitalo por regula ekzameno, la kuracisto trovis, ke ŝi estas graveda de 3 monatoj.

    Gravediĝo kaj nasko estas tre gravaj kaj ankaŭ danĝeraj por virinoj. Kaj ŝi, suferanta de hepata malfunkcio, estis altirata de Morto. Ŝi bone sciis la aferon, sed ŝi aspiris esti patrino. Spite danĝeron, ŝi elektis patriniĝon.

    La 18-an de marto de 2004 la kuracisto trovis, ke evidente malfortiĝis la moviĝo de la feto. Tiam ŝi suferis ankaŭ de kolestazo, kiu povas facile kaŭzi subitan morton de la feto. Kuracistoj kategorie faris al ŝi cezaran operacion. Naskiĝis knabo tre debila, en pezo de 2 kilogramoj kaj en longo de 42 cm . Li ne estis anormala, sed ne havis instiktan spiradon, kio povas kaŭzi cefalan damaĝon kaj pulman sangadon. Oni donis al li respiratoron.

    Ŝi tute ne sciis la sanstaton de la fileto, ĉar ankaŭ ŝi troviĝis en danĝero. Ŝi volis vidi la bebon, sed la kuracistoj kaj la edzo mensogis, ke pro tro frua naskiĝo la bebo devas esti sub speciala flegado en alia ĉambro.

    Ŝi do urĝis la edzon rigardi la fileton kaj faris salvon da demandoj pri la infano: Al kiu li similas? Kiel li fartas? Foje ŝi diris, ke ŝi vidis lin en sonĝo, sed la filo ne faris reakcion al ŝi.

    Pasis 7 tagoj. Ŝia sanstato iom post iom boniĝis kaj ŝi insistis iri rigardi la filon. Sed la fileto ankoraŭ estis en danĝero. La kuracistoj kaj la edzo nenion povis fari. Ili jam ne povis bari al ŝi por vidi la filon. Ili esperis, ke ŝi estos firma.

    En la 8-a tago ŝi venis al la speciala ĉambro. Ŝi vidis en oksigena kesto la ŝrumpan violan bebon kun multaj tuboj sur la korpo. Ŝi larmis senbrue. Ŝtona silento regis en la ĉambro. Oni ne sciis kiel doni konsolon kaj klarigon al la virino suferanta de korŝira doloro.

    Ŝi malfermis la keston, enŝovis la manon kaj ekkaresis la malgrandan korpon kaj premis la piedetojn. Ŝi tenere karesis la bebon kiel valoregan delikatan trezoron. En tiu momento la aero en la ĉambro kvazaŭ solidiĝis.

    Subite miraklo okazis: la bebo, kiu svenis de la naskiĝo, unuafoje malfermis la okulojn dank' al la karesado de la patrino. La kuracistoj kaj flegistinoj ekĝojegis kaj singulte ekploris la edzo, kiu ŝajnigis sin ĝoja por trompi la edzinon. Dume ŝi fiksis la rigardon sur la fileto.

    En la 9-a tago la bebo jam ne bezonis enspiratoron kaj restariĝis la funkcioj de vivo.

    En la 11-a tago la bebo jam povis preni 70 mililitrojn da bovlakto. Lia haŭto ekhavis normalan delikatan koloron. Li jam povis oscedi kaj la membroj moviĝis libere, kaj la ploro estis laŭta.

    En la 12-a tago ŝi forlasis la hospitalon kune kun la fileto, kiun ŝi akiris kontraŭ risko de la vivo kaj revivigis per patrineco. Tiutage multaj gravaj ĵurnaloj de Ĉinio raportis, ke virino kun greftita hepato naskis bebon kaj jam forlasis la hospitalon. Ŝi nomiĝas Luo Jiwei, loĝanta en Yanjin de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio.

(El la gazeto “Edzeco kaj familio”)

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688