Xu Xiuzhen – kamparano-cicerono
parolanta fremdajn lingvojn

de ZUO YAN

    “Cu vi estas Lun-panjo?”

    Sub la Luna Monto en Yangshuo-gubernio de la Guangxi-a Guang-nacia Autonoma Regiono, iu usona turisto demandis maljunan cinan virinon kun iom da miro.

    Tiu maljuna virino altas nur 1.5 metrojn. En suncapelo, kun bruna hauto, si aspektas malgranda.

    “Jes, mi estas Lun-panjo, cu vi ne kredas?” ride respondis la virino en la angla.

    Vidinte la duban vizagesprimon de la usona turisto, la virino elprenis kajeron el la sako, kiun si portis kun si. Sur la kajero estas multaj notoj skribitaj de turistoj en la angla, japana, korea, germana kaj franca lingvoj.

    Vidinte la notojn, la usona turisto fine kredis, ke la maljuna virino staranta antau ili estas Lun-panjo, kiun la amiko menciis, kaj kiu estas la plej aga kaj plej fama cicerono en Yangshuo-gubernio.

    “Lun-panjo, mi petas, ke vi estu mia cicerono,” diris la usona turisto.

    Pro sia famigo multaj fremdlandaj turistoj venintaj al la Luna Monto deziras, ke si estu ilia cicerono.

La origino de la nomo Lun-panjo

    Lun-panjo, kiu nomigas Xu Xiuzhen, estas 60-jara kaj logas en vilageto ce la montpiedo de la Luna Monto.

    En 1999 la Lun-monta Parko estis malfermita. Por perlabori iom da mono kaj helpi sian familion, Xu Xiuzhen, kiu neniam komercis antaue, ekvendis trinkajon kun kesto surdorse en la parko.

    Iutage, kiam Xu Xiuzhen vendis trinkajon sur la monto, si vidis du kanadajn junulojn. Unu el ili ventrodoloris grave kaj pro tio sur lia frunto aperis svito. Si demandis lin en la cina lingvo: “Kio okazis al vi?” Tiuj du junuloj ne komprenis, do ili faris gestojn. Vidinte ke la tuta vizago de la junulo svitis pro ventrodoloro, Xu Xiuzhen smiris al li balzamon, sed tio ne efikis. Si komprenigis al la du junuloj per gestoj, ke ili restu tie kaj ne iru for, sia domo estas proksime kaj si alportos ion al ili iom poste.

    Xu Xiuzhen revenis hejmen kaj faris infuzajon el loka herbodrogo. Poste si alportis gin al la ventrodolora junulo, ke li trinku gin. Post la trinkado la junulo sentis sin iom bone. Li gestis, ke li estas malsata. Xu Xiuzhen mansvingis al la alia junulo, ke li kune kun si helpu la malsanan malsupreniri la monton. Tiel la du junuloj venis al la hejmo de Xu Xiuzhen. Si preparis cinan kamparan mangajon por la du fremdlandaj gastoj.

    “Nun mi ankorau memoras tiun mangajon -- frititaj ovoj kaj saurkrauta supo, kaj la du junuloj mangis kun granda guo,” diris Xu Xiuzhen.

    La du junuloj volis pagi por la mangajo, sed Xu Xiuzhen ne akceptis. Si diris al la du junuloj: “Vi estas honoraj gastoj de mia familio, do regali vin estas mia plezuro.” La bofilino de Xu Xiuzhen estas cicerono de Yangshuo-gubernio kaj povas paroli en la angla. Guste tiam si revenis hejmen, do si interpretis la diron de Xu Xiuzhen al la du junuloj.

    Audinte tion, la du junuloj estis tre emociitaj kaj diris: “Dankon! Koran dankon! Vi faris tion kiel patrino. Maljuna, vi ankorau vendas trinkajon sur la Luna Monto , do ni nomu vin Lun-panjo.”

    Tiel la nomo Lun-panjo rapide komunikigis.

    “Komence mi min genis akcepti tiun nomon. La luno sur la cielo estas tiel granda, mi ne meritas la nomon,” diris Xu Xiuzhen.

Lerni fremdajn lingvojn

    Guilin estas fama turisma urbo de Cinio, kaj kiam fremdlandaj turistoj venas al Guilin, ili senescepte volas rigardi Yangshuo. En Yangshuo estas strato nomata Okcidenta Strato. Tie servas diversstilaj drinkejoj. Multaj fremduloj paslogas tie unu au du monatojn, ec unu au du jarojn.

    Xu Xiuzhen, kiu lernis en elementa lernejo nur 3 jarojn, ne komprenis fremdajn lingvojn kaj ne povis interparoli kun fremduloj, kaj pro tio fremduloj malofte acetis sian trinkajon.

    “Fremdlandaj turistoj, kiuj vizitis Yangshuo, estis tre multaj, sed car mi ne povis paroli angle, do ili ne acetis mian akvon. Aliaj vendis kelkajn kestojn da akvo, sed mi ne povis forvendi ec unu botelon da akvo en 3 tagoj,” diris Xu Xiuzhen. Do si decidis lerni la anglan lingvon kaj sia bofilino farigis sia instruistino.

    Sed tiam Xu Xiuzhen estis jam pli-ol-50-jara, kaj lerni la anglan ne estis facile por si. Sia bofilino diris al si: “Se fremdlandaj turistoj demandos vin pri la prezo, ili uzos la vortojn How much.” Xu Xiuzhen memoris tion post ripetado. Sed kiam si eliris el la hejmo kaj atingis la Lunan Monton , si jam forgesis tion. Kiam fremdlanda turisto demandis sin “How much”, si gapis por longa tempo, sed ne povis memori, kion tio signifas. La fremdlanda turisto kapskuis kaj foriris.

    Kiam si revenis hejmen vespere, si petis sian bofilinon instrui sin refoje kaj si ciam ripetis la vortojn ce sia enlitigo. La sekvantan tagon, kiam iu fremdulo demandis sin “How much”, si komprenis kaj starigis tri fingrojn signifantajn: tri juanoj por unu botelo da akvo. Vidinte siajn tri fingrojn, la fremdulo demandis plu: “Cu tri usonaj dolaroj au tri juanoj?” Si ne komprenis.

    Do en ciu vespero, kiam si revenis hejmen, si petis sian bofilinon instrui al si pli multajn vortojn kaj vortkombinojn. La sekvantan tagon, kiam si vidis fremdlandajn turistojn, si babilis kun ili ne konsiderante, cu ili acetis au ne.

    “Ciutage mi lernis kelkajn vortojn, multaj fremduloj venis al la Luna Monto , venis ankau cinaj studentoj. Ili instruis al mi la anglan lingvon,” diris Xu Xiuzhen.

    Kun la paso de la tempo, la anglalingva nivelo de Xu Xiuzhen multe altigis. Si ne nur povas komunikigi kun fremduloj dum la komercado, sed ankau amikigis kun nemalmultaj el ili.

    “La vizitantoj de la Luna Monto venas el diversaj partoj de la mondo, do estas ne sufice kompreni nur la anglan. Do mi petis Daka instrui al mi la nederlandan lingvon. Li estas nederlanda komercisto en Yangshuo.”

    Poste Xu Xiuzhen lernis, krom la angla kaj nederlanda, ankau la italan, francan, germanan kaj japanan. Si povas flue interparoli kun turistoj en la angla, nederlanda kaj japana kaj iom konversacii en la aliaj.

La plej aga cicerono

    Kun necesa fremdlingva nivelo Xu Xiuzhen trapasis la ekzamenon por la cicerona diplomo kaj farigis la plej aga cicerono en la loko.

    Kiel cicerono si servis unuafoje al itala geedza paro por viziti la Lunan Monton. Ili pagis al si po 2.5 usonajn dolarojn. Si estis tre goja, ke si perlaboris kvin usonajn dolarojn en unu tago, kiom si gajnis en 4 tagoj, kiam si vendis trinkajon.

    De kiam si farigis cicerono, oni malofte vokis sian nomon, sed nomis sin Lun-panjo. Ec se iu menciis la nomon de Xu Xiuzhen, lokanoj demandis: “Cu Lun-panjo?”

    Lun-panjo estas satata de turistoj, car si ne nur bone konigis la vidindejojn, sed ankau ebligis al ili sperti cinan kamparan vivon kaj gui kamparan mangajon. Kiam turistoj acetas ion, si ec helpas ilin marcandi.

    Generale cicerono postulas de ciu turisto 7.5 usonajn dolarojn por la servo. Multaj fremdlandaj turistoj preferas elekti Lun-panjon kiel ciceronon, car si postulas nur 2.5 usonajn dolarojn. Kelkfoje la turistoj volis pagi al si pli multe. Iuj elposigis dek usonajn dolarojn kaj aliaj 7.5, sed Lun-panjo rifuzis: “Dankon! Sed mi ne povas akcepti. Mi estas Lun-panjo kaj ne povas pagigi vin lauvole. Se mi akceptus, mi ne estus Lun-panjo.”

    Lun-panjo estas tre zorgema pri la aferoj de turistoj. En Yangshuo turistoj satas vojagi bicikle. Kiam gastoj formetas la biciklojn, si plukas kukurban foliaron kaj kovras la selon, por ke la bicikloj ne estu sunumataj. Se iu turisto estas mordita de moskito, si enfrotas drogoherbon en ties mordlokon. Foje si ec plezurigas la turistojn per popolkanto au danco.

    Lun-panjo diris, ke multaj turistoj farigis siaj amikoj. Ec kiam ili revenis sian landon, ili komunikigis kun si ofte. Si faris el dika papero grandajn nomkartojn, sur kiuj estas siaj nomo kaj telefonnumero. Si donacis ilin al turistoj. Estas neatendite, ke ili farigis kara konservajo de multaj turistoj.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688