Saniga kaj longviviga mistero – mangi kacon

    Ciam mi memoros la vesperon. Tiuvespere, kiam mi estis televidanta sportajn raportojn kiel kutime, mia edzino eliris el la bancambro kaj diris al mi: “Kial aperis nigra nevuso sur mia piedo?”

    Mi estas analfabeto pri medicino kaj ne donis atenton al tio opiniante, ke virinoj estas alarmemaj.

    Ni vivis en mielo kaj komforto. Kiam mi akiris bonan oficon en kompanio, si forlasis la profesion kaj prizorgis ekskluzive mastrumadon. Antau longe ni acetis komfortan apartamenton kaj auton kaj guis enviindan vivon.

    Si estis farmaciistino. Si sciis, ke stranga nevuso ne jukanta nek doloriga auguras problemon. Si vizitis doktoron kaj estis diagnozita je dermokancero.

    Ni estis sokitaj.

    Ni vizitis ciujn famajn hospitalojn en Sanhajo, kaj la diagnozo restis tute sama. Iu renoma doktoro diris al mi, ke tiu speco de dermokancero estas la plej dangera, kaj mortokvanto de giaj suferantoj estas 90%!

    Post nelonge, guste kiel antaudiris la doktoro, sencese aperis novaj nevusoj sur siaj gamboj, brakoj kaj dorso. Si kolapsis kaj en korpo kaj en spirito.

    Nia hejmo sen si farigis glacia. Malvigleco regis en la kuirejo, malpurigis la bankuvo, kaj la mebloj estis kovritaj de polvo. La hela, varma kaj komforta hejmo farigis fremda loko por mi. Mi ne sciis uzi mikroondan fornon. Kafo, teo, tujvermiceloj au supo, kiujn mi preparis, havis guston malsaman ol tiuj preparitaj de si. Mi trasercis tirkestojn, sed ne povis trovi la bezonatajn objektojn, kiujn si povis tuj trovi por mi.

    Si enhospitaligis kaj mi petis forpermeson por flegi sin. Mi komprenis, ke sukcesinta viro multe lukranta kaj multe respektata restas vana, se li ne havas hejmon mastrumatan de bona edzino.

    Kiam pli kaj pli seriozigis sia malsano, iu el miaj konatoj diris al mi, ke en Kantono estas hospitalo kompetenta en kuraco de tiuspeca dermokancero. Kelkaj malsanuloj estis resanigitaj, sed la pago estis tre alta, kaj la resanigitoj konsistigis malpli ol trionon. Kiam mi informis mian edzinon pri tio, si klare diris al mi, ke si volas vivi, kvankam si estis terure turmentata de la malsano.

    Antaue mi neniam sentis tian amon, sed en tiu momento mi trovis, ke ni estas la plej bonaj geedzoj, ke kunvivi estas la plej bela afero. Si volis vivi, kaj mi volis, ke si vivu.

    Mi petis forpermeson kaj eskortis sin al Kantono.

    Antau ekveturo mi acetis multe da ciutagaj necesajoj en proksima memservejo lau sia listo. La plenaj sakoj estis tre pezaj. Dum multaj jaroj mi ne sciis, kiom kostas sako da rizo kaj botelo da kuiroleo, kaj ne perceptis, ke porti tiujn acetajojn hejmen estas tre laciga afero. Antaue mi rigardis min koloso en la hejmo. Sed kiam si subite malsanigis, mi konsciis, ke si estis la efektiva koloso en la hejmo.

    En Kantono ni havis plej plej dolcajn tagojn post la geedzigo. En tiuj tri monatoj ni kunestis tage kaj nokte dividante la gojon kaj malgojon. Mi jam ne povis rememori, kiom longe ni ne faris tian korverson. Post unumonata kuraco si sentis sin sajne iom bone. Kelkfoje si promenis subapogate de mi en la korto de la hospitalo. Ni faris rememoradon sentante kaj dolcon kaj cagrenon. Ni neniam havis tiel longan interparoladon post la geedzigo.

    En la lastaj tri monatoj mi vidis sian maldikigon. Tia kuraco ne efikis sur sin, kaj fine si jam ne povis preni bovlon da kaco. Si diris al mi, ke si volas iri hejmen.

    Kaj ni iris hejmen en malespero.

    Si pli kaj pli debiligis kaj estis atakata de terura doloro, kiun kanceruloj plej timas. Si sendormis tutajn noktojn sencese gemante kaj turnigante pro doloro. Sedativa injekto jam ne efikis sur sin. Mi preferus anstataui sin por elteni la suferon.

    Kiam si iom reakiris la forton, si testamente instruis al mi mastrumadon. Kaj nur tiam mi konsciis, ke la bagatela mastruamdo estas tre laciga. Si diris al mi, en kiu restoracio mi povas aceti la satatan porkajon marinitan en rizvino, kaj en kiu memservejo mi povas trovi subcemizojn, kies markojn mi preferas. Kaj tri tagojn antau sia forpaso si instruis al mi manipuli lavmasinon. Ni kune acetis la lavmasinon antau kelke da jaroj, sed ciam estis si, kiu uzis la masinon.

    Kelke da tagoj antau sia forpaso si ripete diris al mi, ke si estas felica pro la edzinigo al mi, ke la tri monatoj en Kantono estas la plej felicaj en sia vivo. Ankau mi gravuros la tri monatojn en mia memoro. Kvankam en la tri monatoj min preterpasis promocio, kaj mi multe perdis. Sed en komparo kun la kunestado kun si, cio alia farigis bagatela. Felice mi akompanis sin en siaj lastaj tri monatoj, alie mi bedauros dum mia tuta vivo.

    Si trankvile pasigis sian lastan tagon. Mi diris al la filo, ke la patrino iris al alia loko, kaj tie si atendas nin. En la estonteco ni renkontigos tie, kaj si ankorau estos la patrino, mi — la patro, kaj li — la filo.

    Mi malgojas vidante felican trimembran familion. Preterirante la parkon, kinejon kaj memservejon, kiujn ni ofte kune vizitis, mi ne povis deteni min de ploro. Kiam mi uzis lavmasinon au mikroondan fornon, kiam mi sercis vestojn por la filo en sezona alterno, kiam mi hejmen revenis malfrue pro pluslaboro kaj devis prepari tujvermicelojn, kaj kiam mi vekigis en noktomezo kaj trovis, ke nur mi okupis la vastan liton, mi apenau povis deteni min de ploro. Kiam si vivis, mi ne trovis ion tre felican, kaj opiniis, ke si estas bona edzino de multaj jaroj kaj patrino de la filo. Sed kiam si forpasis, mi sentis, ke la cielo falis. Antaue, kiam mi televidis viron ploreganta pro la forpaso de la edzino, mi pensis, ke tio estas nur ludo de la aktoro. Sed nun mi larmis kune kun la rolo en la filmo.

    Mi memoras, ke si ofte diris al la filo, ke mi estas la plej grava en la familio, car mi plej lace perlaboras monon. Sed fakte si estis la plej grava. Perdinte sin, mi kaj mia filo perdis gojon, la plej gravan por ni en la mondo.

    Mi acetis parcelon por sia tombo. Skribante “Al mia amata edzino” sur la tombostono, mi sentis korsiran doloron. Mi ne estas esprimplena je sento, ke mi neniam diris al si la vorton amo en nia amindumo. Kiam si larmis legante novelon au televidante filmon pri amo, mi ec ridis sin.

    Kaj nun mi povis nur skribi tiun vorton sur sia tombostono! Mia kara edzino, se vi revivigus, mi dirus al vi milfoje la vorton amo, kiun ciuj virinoj satas, ke iliaj edzoj sencese ripetu. Sed kial mi ne dirus al si la vorton, kiam si estis sana kaj deziris mian esprimon.

    Mi volas diri al la sanaj kaj felicaj geedzoj, precipe la edzoj, ke vi domagu vian edzinon, havu laueble oftajn kunestojn kun si kaj neiam neglektu sian penadon faritan por vi. Ne perceptu valoron de io nur tiam kiam vi perdas gin. Edzino estas la virino, kiu plej amas vin, komprenas vin kaj plej volonte sin oferas pro vi en la mondo. Neniu alia sento inter viro kaj virino estas komparebla kun amo de geedzoj.

(Rakontita de Lin Sheng kaj redaktita de Xin zhimei)

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688