Teo, trinkajho tre shatata de mia familio

de SU YIJUN

    La chinoj ekamis teon jam en la antikveco. Iuj preferas la delikatan verdan teon, aliaj la parfumitan kaj triaj la brunan.

    Ankau mi amas teon.

    Mia avo loghis en Pekino tre longe. Chiumatene li infuzis fortan teon kaj de tio komencighis lia chiutaga vivo. Li neniam chesis trinki teon en la tuta jaro. Mia avino devenis de la urbo Tianjin. Antaue shi ne trinkis teon chiutage, sed influite de la edzo, ankau shi alkutimighis al tetrinkado. Post vespermangho la avo infuzis alian kruchon da teo kaj la tuta familio pasigis la vesperon en babilado che la tablo. Somere post vespera krepusko ni sidis en la korto, che tablo kun teo kaj fruktoj, kaj sub la brila luno la tuta familio senghene trinkis teon, sin refreshigante kaj auskultante interesajn historiojn de la avo pri la malnova Pekino. Ghuante la delikatan aromon de la herboj kaj floroj en la korto kaj auskultante chirpadon de griloj, ni sentis kaj kontenton kaj felichon.

    Mia avo preferis teon al chiuj aliaj trinkajhoj. Foje nia tuta familio pasumis en parko. Ni sentis soifon kaj achetis ladtrinkajhojn, sed tiam la avo elposhigis botelon da teo kaj ektrinkis. De tio mi sciis, ke la teo estas vere tauga por sensoifigo, dum la aliaj trinkajhoj ne tiel taugas. La kutimo de la avo profunde influis ne nur la avinon, sed ankau min.

    Oni shatas teon ankau pro alia kauzo.

    Multaj shatas la delikatan aromon de la teo. La aromo impresas kiel milda vento sur la verdaj montoj kaj en ravinoj. Kvazau brila luno en la kvieta nokto kaj kun delikata malvarmeteco ghi profundighas en la homa koro kaj refreshigas la lacajn homojn.

    Multaj preferas la mirindan vidajhon, ke la tefolioj sinkas en varmega akvo. Nun multaj infuzas teon en glaso. Mi trovis, ke estas ghuo rigardi, kiel sinkas la tefolioj en la glaso. La delikataj verdaj tefolioj malrapide sinkas sur la akvofundon kiel vintraj negheroj kaj someraj pluveroj kaj sur la fundo de la glaso ili formighis kokospalmaro, kaj de tio mi impresighis kvazau de sudaj pejzaghoj.

    Estas interese, se oni rendevuas en serena tago post tagmezo en te-salono kun bambua kurteno kaj chirkauita de bambua hegho. Tiam la bambua verdo kaj verda teakvo harmonias. En la kvieta chambro oni povas libere kaj ghoje babili trinkante la aroman teon ghis profunda nokto.

    La teo estas ebriiga. Foje mi rendevuis kun mia amikino en te-salono. Ni ghoje babilis, tute ne rimarkante la veteran shanghighon. Fininte la rendevuon, ni subite trovis, ke eksterdome hurlis vento kaj falis pluvego. De ghojo ni tute ne uzis ombrelon kaj brako en brako marshis antauen al la hejmo, tute ignorante la furiozan venton kaj pluvon. Mi diris poste, ke tiutage ni ebriighis de teo, char ankau la teo povas eksciti la energion kashitan en la koro.

    Surstrate la renomaj te-vendejoj ofte haltigas miajn pashojn. Mi interesighas ankau pri te-servicoj de famaj markoj. Min altiras al si ankau la lertajho de junulinoj de te-ceremonio. En tia medio mi sentas teneron kaj kvieton.

    Mi havas fortan kutimon trinki teon kaj chiumatene infuzas teon malgrau la granda okupiteco. Se la tempo permesas, mi atente rigardas la sinkantajn tefoliojn en la glaso.

    Antaue mi ne komprenis, kial la avo kutime trinkis varman teon ech en ardaj someraj tagoj, sed poste mi informighis, ke teo estas refreshiga kaj kvietiga, kaj pro tio ghi estas multe shatata ne nur de chinoj, sed ankau de eksterlandanoj.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688