Li Tiejun kaj lia arta instituto

de ZHANG SHUANG

    Kiel direktoro de privata arta instituto, Li Tiejun prenis edukadon kiel sian karieron de la tuta vivo. La de li kreita Arta Instituto Xinya farigis pli kaj pli bona.

Li revenis por servi al la patrio

    En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento Li Tiejun diplomigis el la Lusin-a Arta Instituto. Post diplomigo li intencis krei sian propran artan instituton, tamen pro malbonaj financaj kaj aliaj kondicoj li ne sukcesis. Li veturis al Suda Ameriko por lerni olepentradon, kiun li tre amas. Tie li ricevis diplomon de internacia artisto. Li ne sole pentris, sed atente esploris la edukan sistemon, lernis kaj kolektis sperton administri lernejon. Li vojagis ankau al Europo, kie li vizitis longhistoriajn artajn lernejojn. Li intencis utiligi iliajn sciojn por sia propra lando en la estonteco.

    En 2000 li revenis Cinion kaj helpate de amikoj, li ricevis sumon da mono kaj kreis Artan Instituton Xinya.

Por bone funkciigi lernejon

    Por sia kariero li renkontis multe da malfaciloj. La unua sumo da mono li rapide elspezis. Li do devis kolekti pli da mono au vendi la artan instituton al aliaj.

    Malgrau granda malfacilo li prunteprenis la duan sumon da mono. Li sciis, ke li devas lukri pli da mono por funkciigi la lernejon. Li decidis fondi entreprenan sekcion en la lernejo kun la celo financi disvolvigon de la lernejo. Profitis la entreprena sekcio, zorgate de lia edzino Zhao Zijun, kaj dank' al tio la lernejo povis stabile disvolvigi kaj krom tio gi fondis du revuojn por konigi arton de la moderna Cinio.

    Li opiniis, ke privata lernejo havas solidan grundon en Cinio, li do kune kun direktoroj de aliaj privataj lernejoj fondis Asocion de Privata Edukado kaj li estis elektita kiel gia estrarano. Li sincere lernis de siaj cinaj kolegoj kaj publikigis alilandan sperton en la asocia revuo por diskutado.

    En la pasintaj 5 jaroj la stato asignis al gi neniom da mono. Sen financa subteno de la socio la Arta Instituto Xinya elkulturis multe da artistoj per malalta lernokotizo kaj financa helpo de sia propra entreprena sekcio. En tiuj 5 jaroj Li Tiejun akumulis multe da sperto. Li sin liberigis el la rutina modelo funkciigi lernejon kaj provis novan modelon, t.e. fremda lingvo, arta fako kaj teknika kapablo. Kaj la nombro de la studentoj kreskis de 20 al 200. Multe da eminentaj lernantoj eklernis en lia instituto, kion tre enviis aliaj lernejoj.

    En 2003 li kreis brancon de sia instituto en la Orienta Universitata Urbeto.

    Li revis fondi post penado de kelkaj kaj ec dekkelkaj generacioj, privatan artan universitaton, la plej bonan en la Oriento, similan al la Belarta Lernejo de Parizo.

Ekzemplo de la lernantoj

    Li Tiejun kaj lia edzino Zhao Zijun kune logas en sia privata lernejo. Ciumatene je la 5-a horo kaj 30 minutoj li komencas sian laboron. Li instruas de la 8-a gis la 11-a horo kaj vespere inspektas en la lernejo kaj nur post tio li enlitigas. Lia edzino prizorgas la studentan vivon, inkl. de la pensiono kaj mangejo.

    En 2003, kiam Pekino estis atakata de SARS, li faris hermetikan administradon al la lernejo. Por ke la studentoj ne vivu monotone, ciusemajne Zhao Zijun arangis 2-3 interesajn aktivadojn. Tiam Li Tiejun kaj lia edzino prizorgis la studentojn same kiel iliaj gepatroj.

    Kvankam la lernejo havas ricajon de dekoj da milionoj da juanoj, tamen li daure vivas modeste. Li diris, ke la ricajo apartenas al la lernejo, sed ne al li mem. Li deziras konstrui bibliotekon, por ke la studentoj povu rigardi la plej belajn albumojn.

    Per siaj diligenteco, modesteco kaj seriozeco li farigis ekzemplo de la studentoj.

    Li Tiejun daure penadas senegoisme.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688