Ghui komforton en malgranda korto

de YE NIANXIAN

    Ni havas malgrandan domon kun korto en Gongjian-strateto proksime de la norda enirejo de Beihai-parko en Pekino. Ni loghis jam 40 jarojn en la domo simpla sed pura. Mia patrino plantis en la korto jujubarbon kaj persimonarbon, char ili estas facile kultureblaj kaj fruktodonemaj. Krome ni kulturas rozojn admiratajn de vizitantoj.

    Antau 50 jaroj, kiam fondighis la nova Chinio, mia patro Cicio Mar* revenis el eksterlando. Tiam mi kaj mia patrino loghis en Tianjin, granda urbo chirkau 130 kilometrojn oriente de Pekino. Mia patro estis postenigita en Pekino kaj ni luis domon en Pekino. La domposedantoj estis tre monavidaj, kaj ni transloghighis multfoje en chiu jaro, char la domposedantoj luis domon al luantoj kiuj volas pagi pli multe ol ni. Mia patro estis verkisto kaj ofta transloghigho malhelpis lian verkadon. Kaj li pene verkadis kaj sukcesis acheti dometon kun 2 chambroj. Mia patrino estis suferanta ftizon kaj kuracistoj konsilis al shi sin okupi per hortikulturo. Mia patro decidis acheti pli grandan loghejon, por ke mia patrino havu parcelon por hortikulturo. Fine mia patro sukcesis en tio.

    La domo estis malnovtipa, kaj la planko estis argila. La fenestroj estis kovritaj per papero facile rompebla de vento. La patro decidis ripari la domon, kaj la domo ricevis vitritajn fenestrojn kaj plankon el kaheloj. Sed post pluvsezono ni devis ripari la domon kaj en tio multe nin helpis miaj kunlernantoj kaj amikoj sen postuli ajnan rekompencon.

    Kiu vendis al ni la domon? Estas interesa paseo: Antau 50 jaroj vivis en Pekino iamaj mandarenoj de Qing-dinastio kaj oficistoj de Kuomintango kaj iliaj posteuloj. Tiam ili posedis multe da hereditaj bienoj, per kies lupago ili vivtenis sin. Ili ne havis oficon, tamen vivis dande. Iom post iom ili forkonsumis la heredajhojn kaj restis al ili nur domo. En fino ili havis nenian enspezon kaj devis vendi domon. Nia loghejo okupis la postan trionon de la domo. Mi ankorau memoras la aspekton de la posedinto de la domo. Li estis pala kaj debila. Li urghe bezonis monon kaj shanghis sian kompare grandan domon kontrau la nia por akiri saldon. Li jam forpasis, sed liaj posteuloj havas karieron.

    En la “kultura revolucio” du familioj transloghighis en nian korton. Unu el la familioj havas geedzojn kaj gefilojn, kaj la alia 3 fratinojn kaj 1 fraton. Kiam ili trovis, ke ni estas facile alireblaj intelektuloj, ili amike traktis nin. La geedzoj estis laboristoj kaj pli aghaj ol mi, kaj mi nomis ilin frato kaj fratino, kaj iliaj infanoj nomis min onklo. Poste ambau familioj transloghighis kaj la geedzoj loghas proksime. Ilia filino estas svelta sinjorino kaj la filo estas kuiristo de rostita anaso en Singapuro. Che renkontigho en la strateto ili ankorau nomas min onklo. La tri fratinoj edzinighis al Hongkong-anoj kaj loghas tie. Ilia frato sin okupas pri komercado en Hongkong kaj sukcesis en sia kariero. Mi ne havas tempon por kontaktighi kun ili, sed mi chiam tenas korajn bondezirojn al ili.

    Mi kaj mia patro akceptis multajn chinajn kaj fremdlandajn amikojn kaj eruditojn. Ofte fremdlandaj vizitantoj demandis min kun scivolemo: “Chu la domo estas shtata? Chu via patro estis altrangulo?” Kaj mi chiam pacience klarigis: “Ghi estas nia proprietajho. Ni achetis kaj mem riparas kaj beligas ghin.”

    En printempo ni stucas la vegetalojn en la korto, en somero forigas insektojn sur ili, en autuno riparas la domon kaj en vintro ni devas zorgi pri hejtado. Ni sentas lacon. Sed post laca laboro ni ghuas la frukton de la laboro. Iuj timas laboron, sed mi shatas tion.

----------------

*Cicio Mar: 1914-1999, fama verkisto kaj tradukisto de Chinio, la unua verkinto de Chinio priskribanta Chinion en la angla lingvo. Lia romano “Montara Vilagho” en la angla originalo havas 20 versiojn de diversaj lingvoj, kaj en 1985 ghi estis esperantigita de fama Esperanta poeto William Auld. Li estis ordenita de la danlanda reghino per medalo de nacia flago pro sia chinigo de “Fabeloj de Andersen”.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688