Chagreno pro auto

de HOU RUOHONG kaj FENG JIN

    S-ro Wang Guoqing laboras en kompanio de china-fremdlanda investo kaj achetis malnovan rughan auton en 2000 kontrau 125 mil juanoj, je 40 mil juanoj malpli multe ol por acheti novan. Li pagis la tutan sumon per unu fojo. Du jarojn post acheto de la auto lia edzino intencis vendi ghin kaj acheti novan. Shi preferis auton Passat de la Shanhaja Autofabriko Volkswagen, kiu kostas pli ol 200 mil juanojn. Shi volis acheti per pruntepreno. Shi planis pagi la unuan sumon per la akiro de vendo de la malnova kaj poste pagi chiumonate per parto de la salajro. Shi opiniis, ke tio ne influos shian vivon.

    Pli kaj pli multaj chinoj achetis auton. En 1993 dekono de la autoj de Chinio estis privataj, sed en 2000 duono de la autoj estis privataj. Auto multe oportunigas la chiutagan vivon de la homoj.

    Post acheto de auto shanghighis la vivo de s-ro Wang. En semajnfino lia familio veturas ekster la urbon por ekskurso, pli ofte vizitas amikojn kaj butikumas. En la lasta jaro lia 20-jara filo jam akiris licencon de autoveturado. Li kaj lia patro alterne veturigas la auton, kio ebligas al ili ekskursi pli malproksime. En la Unua de Majo de la lasta jaro la familio veturis pli ol mil kilometrojn por ekskursi en Hunan-provinco.

    En la pasinteco s-ro Wang biciklis al fabriko same kiel multaj aliaj chinoj. Kaj pro tio li bezonis 2 horojn. Li ne povis forgesi la penan bicikladon kontrau ventego en vintro. En semajnfino li kaj lia edzino sin okupis nur per preparado de mangho, vestolavado kaj aliaj hejmlaboroj, kaj ekskurso kaj fishhokado estis ekscesa deziro.

    Tiam s-ro Wang laboris sur chenlinio en fabriko de ordinara jhipo kaj devis sidi en jhipo sen radoj sur la linio. Kaj li ofte imagis al si, ke li veturas en vera jhipo.

    En la unua tempo post kiam li ekhavis privatan auton, li forte sentis, ke rapideco de auto shanghis lian pensmanieron. Antaue, por fari achetojn kaj viziti la bogepatrojn, s-ro Wang bezonis tutan tagon. Sed post kiam li ekhavis auton, li bezonis nur duontagon. Sed post nelonge li trovis, ke shparo de tempo alportis al li ne komforton, sed chagrenon.

Chagreno pro “publika” auto

    Parencoj de s-ro Wang de tempo al tempo petis lin helpi ilin per sia auto. Jen ili petis lin veturigi iliajn amikojn, jen ili petis lin veturigi ilin por ekskurso au bonvenigi novedzinon. Kaj li ne povis ripozi en semajnfino.

    La plej granda deziro de 50-jara s-ro Wang estas bone ripozi en semajnfino. Lia filo jam povas veturigi auton. Matene la filo portas la patron al fishhokejo, forveturas por helpi la amikojn au parencojn kaj vespere revenas por forporti la patron. Rigardante la filon purigantan la auton, s-ro Wang mallaute diris al mi: “Mia filo elkreskis kaj povas helpi min!”

    Purigado de la auto farighis pluslaboro de s-ro Wang. Kaj parkado de la auto estas granda problemo. En lia plansetlejo senchese multighas privataj autoj, kaj trovi lokon por parki auton estas malfacile. Se parki la auton malproksime, li sentas maltrankvilon. Se parki la auton tuj che sia loghejo, preterpasantoj kaj infanoj difektos ghin. Malgrau ke s-ro Wang tiom multe zorgis por la auto, iun ventan tagon ligna tabulo falis de supra etagho kaj difektis la kapoton. Motrante la kaveton sur la kapoto, li dolore diris al mi: “Tio eble devigos mian edzinon shanghi la planon acheti novan auton.”

    Antaue malmultaj chinoj havis privatan auton kaj en la plansetlejoj oni ne rezervis spacon por autoparkado. En la lastaj jaroj pli kaj pli multighis privataj autoj kaj en la plansetlejoj jam ne estis vakaj lokoj. Jen konfliktis autoj kaj loghantoj. Por viziti vendejon, teatrejon au stadionon, oni devas multe pli frue ekveturi por trovi lokon por parki auton. Pro tio veturado de privata auto jam ne estas tiel oportuna kiel oni deziras. La registaro chiamaniere penas por multigi parkejojn kaj samtempe levas pagon por parkado en movoplenaj regionoj en la urboj, ekzemple en ordinaraj areoj oni pagas 2 juanojn chiuhore, sed en komercaj areoj 5-10 juanojn. Tio celas instigi aplikadon de publikaj trafikiloj.

Malfacila trafiko

    Multigho de privataj autoj en Chinio komencighis en la 90-aj jaroj de la lasta jarcento.

    Gao Yang, direktoro de la Pekina Kontinenta Autoklubo, diris: “En 1995 mi fondis autoklubon por doni urghan helpon kaj riparon, kaj miaj amikoj diris, ke mi estas tro antauiranta. En 1997 mi havis nur milojn da klientoj. Sed en la sekvanta jaro mi jam havis 30 mil klientojn. Tiam mi pensis, ke mi multe gajnos, se tiuj klientoj bezonos mian servon en 3 jaroj.” Nun la klubo nombras 150 mil membrojn kaj 80% de ili estas privatuloj.

    Rapida multigho de privataj autoj influas la publikan kulturon, urban planizadon kaj trafikon. En la pasintaj 6 jaroj la totala longeco de ekspresaj autovojoj de Chinio kreskis de 3000 kilometroj ghis 20000 kilometroj. En 2001 ekfunkciis la plej longa china autovojo inter Pekino kaj Shanhajo en longo de 1262 kilometroj. Nun multaj chinoj shatas ekskursi per sia privata auto. Kune kun tio rapide disvolvighis la autokomercado, autodekorado, veturlernejo, autoekspozicio k.a.

    Multigho de autoj alportis novan defion al la trafiko kaj urba administrado. Nun Pekino havas 5 cirklajn autovojojn, sed en la pinthoroj ofte shtopighas la trafiko sur la chefaj vojoj kaj krucighoj.

    S-ro Wang diris al mi, ke nun la 4-a cirkla vojo estas kompare facila vojo. Lau projekto hora rapideco estas 80 kilometroj, kaj en pinthoroj sur tiu vojo la auto povas veturi en rapideco de 30-40 kilometroj hore. Sed en vigla regiono de Pekino tio estas neebla.

    Por eviti trafikan shtopighon, oni kutime ekveturas pli frue. Mia amiko loghas 20 kilometrojn for de sia oficejo. En normala stato 20 minutoj sufichas por la veturado. Sed li forveturas de sia hejmo unu horon antau la laboro por eviti vojshtopighon. Li diris humure, ke lia frua veno al la oficejo bone impresas la mastron.

    Trafiko en urboj, precipe en grandaj urboj, kia Pekino, estis multe diskutata en la pasintaj jaroj. Iuj opiniis, ke tro granda areo de urbo supersharghas la trafikon. Aliaj opiniis, ke autovojaj trefkrucighoj kaj vojkrucighoj ne estis racie dispoziciitaj. Triaj opiniis, ke trafiko de Chinio direfencas de tiu de aliaj landoj per tro granda nombro da bicikloj. La biciklantoj ne bone observis la trafikan disciplinon, kio seriozigis trafikan obstrukcon. Lastatempe fakuloj apelaciis, ke oni devas limigi la nombron de autoj de Pekino.

    Shanhajo jam komencis regi kreskon de nombro de autoj, ke oni aukcie donas numerplatojn de privataj autoj. Foje oni devas pagi ech 20 mil juanojn por akiri unu numerplaton.

    Ghis E n la fino de aprilo de 2003 Pekino nombris 1.964 milionojn da autoj, kaj 1.248 milionoj estas privataj. Oni taksis, ke en 2010 la nombro kreskos ghis 3.5 milionoj, kaj 1.5-oblighos la shargho de autoj sur la vojoj en la urbaj kvartaloj. Pro tio Pekino investos 180 miliardojn da juanoj por disvolvi publikan trafikon kaj trakotrafikon cele moderigi la strechitecon de la trafiko.

    Alia problemo estas vostgaso de autoj. De la 28-a de februaro de 1998 mediprotekta departemento de Pekino chiusemajne publikigas rezulton de analizo de atmosfera kvalito. Poluo en movoplenaj trafikaj arterioj estas pli serioza ol tiu en aliaj lokoj.

    Ekde 1998 Pekino alprenis serion da rimedoj por regi la atmosferan poluon. Oni ellaboris konkretajn rimedojn por forigi poluon de karbobrulado, polvo kaj vostgaso de autoj. En la 1-a de januaro de 1999 Chinio ekpraktikis la 1-an normon de Europo por vostgaso de autoj. Autoj poluantaj aeron estis reformita kaj nur autoj kun verda licenco povas veturi. Chiujare oni ekzamenas la ellason de vostgaso de autoj kaj anstatauigas malnovan licencon per nova.

    Auto alportis al la chinoj senprecedencan shanghighon de la vivo, sed bedaurinde ghi alportis ankau chagrenojn. Malgrau tio chinoj shatas auton. Bela vivo efektivighas en senchesa solvo de kontraudiroj kaj problemoj.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688